John McCain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John McCain
Persona informo
John McCain
Naskonomo John Sidney McCain III
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1936 (1936-08-29)
en Coco Solo, Zono de la Kanalo de Panamo
Morto 25-an de aŭgusto 2018 (2018-08-25) (81-jaraĝa)
en Cornville
Mortis pro vivfina malsano vd
Mortis per glioblastomo multforma vd
Tombo United States Naval Academy Cemetery vd
Religio Sudusona Baptisma Konvencio vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Cornville vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Usona Mararmea Akademio • National War College • Episcopal High School • elementa lernado • St. Stephen's & St. Agnes School vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo John McCain
Familio
Patro John S. McCain, Jr. vd
Patrino Roberta McCain vd
Gefratoj Joe McCain vd
Edz(in)o Carol McCain • Cindy McCain vd
Infanoj Meghan McCain • John Sidney McCain IV • James R. D. McCain • Bridget McCain • Sidney McCain vd
Profesio
Okupo politikisto • mararmea oficiro • aŭtobiografo • militpiloto • pilotoscenaristoverkistoaŭtoro • televida prezentisto • partoprenanto de internacia forumo • ŝtatreprezentanto vd
Laborkampo politiko vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
Aktiva dum 1958–25-a de aŭgusto 2018 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John Sidney McCAIN la 3-a (naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1936, mortis la 25-an de aŭgusto 2018) estis usona politikisto kaj senatano de la ŝtato Arizono. Li estis la kandidato de la Usona Respublikana Partio por la 2008-a balotado por Prezidento de Usono.

McCain diplomiĝis en la Usona Mararmea Akademio en 1958. Li iĝis mararmea aviadisto, pilotinta bombaviadilojn dum la Vjetnama milito. Dum tiu milito, li preskaŭ mortis en brulego de lia aviadila ŝipo, USS Forrestal. Dum sia 23-a bombmisio, la aviadilo de McCain estis paffaligita en Norda Vjetnamio. Li estis tre vundita, kaj kaptita kiel militkaptito de la komunistoj. Li daŭris dum kvin kaj duonon jaroj kiel malliberulo, inkluzivante periodojn de torturo.

McCain pensiiĝis de la mararmeo en 1981 kaj estis elektita al la Usona Domo de Reprezentantoj de Arizono en 1982. Post servado de du oficdaŭroj, li estis elektita al la Usona Senato en 1986, kaj gajnis reelektadojn en 1992, 1998, kaj 2004. Kvankam li ĝenerale sekvis la konservativajn principojn de sia partio, McCain akiris reputacion pro malkonsentado de lia partio pri iuj aferoj.

McCain malgajnis la respublikanan kandidatiĝon en la partia balotado de la jaro 2000 al George W. Bush post multaj malfacilaj konkursoj (aĉaj atakoj ekz. pri onidira propra nigra infano). En marto 2008 li gajnis sufiĉajn delegitojn por kandidatigi lin por la partia kandidato por la balotado por Prezidento de Usono de 2008.

En 2017 li estis diagnozita kun cerba kancero, kaj mortis la 25-an de aŭgusto 2018.