Andra-Pradeŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Andra-Pradeŝo
Origina nomo ఆంధ్ర ప్రదేశ్
Estas parto de Barato
Administra centro Vijajaŭada
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011[1]) 49 386 799
Loĝdenso 308 loĝ./km²
Areo 160 205 km² (16 020 500 ha)
Situo de ŝtato Andra-Pradeŝo
Andra-Pradeŝo sur la mapo de Barato
Geografia situo 16° 30′ 0″ N, 80° 36′ 0″ O16.580.6Koordinatoj: 16° 30′ 0″ N, 80° 36′ 0″ O [+]
Andra-Pradeŝo (Andra-Pradeŝo)
DEC
Andra-Pradeŝo
Situo de Andra-Pradeŝo
Hor-zono UTC +5:30
ISO 3166-2 IN-AP
www.ap.gov.in [+]
La kategorio en la Komunejo Andhra Pradesh [+]
Analfabetismo 39%
Loka lingvo telugua lingvo, urdua lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Andra-Pradeŝo estas federacia ŝtato en la orientborda parto de Barato. Ĝi estas la kvara plej granda ŝtato de Barato en areo kaj kvina plej granda laŭ loĝantaro. Norde situas la najbaraj barataj ŝtatoj Maharaŝtro, Ĉhatisgaro kaj Oriso, oriente la Bengala Golfo, sude la ŝtato Tamilnado kaj okcidente Karnatako. Andra-Pradeŝo fonidiĝis la 1-an de novembro 1956.

En la ŝtato kultiviĝas aparte multe da rizo, kaj tial ĝi kaj la ŝtato Okcidenta Bengalo nomatas la "rizbovlo de Barato". La ĉefurbo de Andhrapradeŝo estas Hajderabado.

Geografio kaj klimato[redakti | redakti fonton]

Andra-Pradeŝo dividiĝas en tri regionojn: Marborda Andrao, Rayalaseema kaj Telangana. Du grandaj riveroj, Godavari kaj Kriŝna, fluas tra la gubernio.

Andra-Pradeŝo havas 23 distriktojn: Adilabad, Anantapur, Chittoor, Kadapa, Orienta Godavari, Guntur, Hajderabado, Karimnagar, Khammam, Krishna, Kurnool, Mahbubnagar, Medak, Nalgond, Sri Potti Sreeramulu Nellore, Nizamabad, Prakasam, Rangareddy, Srikakulam, Visakhapatnam, Vizianagaram, Warangal kaj Okcidenta Godavari.

La ĉefurbo Hajderabado kunkune kun sia ĝemela urbo Sekunderabado, estas la plej granda urbo en la ŝtato. Visakhapatnam estas la ĉefa havenurbo kaj sume la dua plej granda urbo de la ŝtato, Vijayawada la tria plej granda urbo.

Vidu ankaŭ geografajn lokojn[redakti | redakti fonton]

Demografio[redakti | redakti fonton]

La telugua estas la oficiala lingvo de la ŝtato. 88,5% de la loĝantaroj parolas la teluguan. La telugua, kiu apartenas al la dravida lingvofamilio, estas la tria ĉefa lingvo en Barato. Aliaj gravaj lingvoj de Andra-Pradeŝo estas: la urdua (8,63%), la hindia (3,23%) kaj la tamila (1,01%). En novembro 2008, la barata registaro deklaris la teluguan klasika kaj praa lingvo.

Festivaloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kunnombrita nombro de loĝantoj de la distriktoj de Andra-Pradeŝo sen Telangana laŭ la popolnombrado 2011 (Census of India 2011: Primary Census Abstract - Andhra Pradesh.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]