Ĝarkhando
Ĝarkhando | |
---|---|
Origina nomo | hindie झारखंड |
Administrado | |
Estas parto de | Barato |
Administra centro | Ranĉi |
Demografio | |
Oficiala lingvo | Hindia |
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) | 32 966 238 |
Loĝdenso | 414 loĝ./km² |
Geografio | |
Areo | 79 722 km² (7 972 200 ha) |
![]() Ĝarkhando sur la mapo de Barato | |
Geografia situo | 23° 21′ 0″ N, 85° 19′ 48″ O (mapo)23.3585.33Koordinatoj: 23° 21′ 0″ N, 85° 19′ 48″ O (mapo) [+] |
Hor-zono | UTC+05:30 [+] |
Kodoj | |
ISO 3166-2 | IN-JH |
Eksteraj paĝoj | |
jharkhand.gov.in [+] | |
La kategorio en la Komunejo | Ĝarkhando [+] |
Ĝarkhando aŭ Ĝharkhando (hindie झारखंड) estas ŝtato respektive subŝtato en orienta Barato. Ĝarkhando iĝis aparta gubernio en la 15a de novembro 2000. Antaŭe, ĝi estis la suda parto de la subŝtato Biharo. Ĉirkaŭ Ĝarkhando estas la subŝtatoj Biharo (norde), Utar-Pradeŝo kaj Ĉatisgaro (okcidente), Oriso (sude), kaj Okcident-Bengalo (oriente).
La ĉefurbo de Ĝarkhando estas Ranĉi, kiu estas industria urbo. Kelkaj aliaj urboj kaj industriaj centroj de la subŝtato Ĝarkhando estas Jamshedpur, Bokar, Sindri, Gumla, Deoghar, Hazaribagh, Ramgarh kaj Dhanbad.
La nomo Ĝarkhando devenas de la hindia vorto "ĝhari" kiu signifas "arbeton" kaj "arbuston", do, "arbustejo". La subŝtato estas konata pro sia minerala riĉeco kaj biologia diverseco.
Lingvo, literaturo kaj kulturo[redakti | redakti fonton]
Ĝarkhando havas multajn lingvojn. Ili apartenas al tri lingvofamilioj. Hindo-Ariaj lingvoj inkluzivas la lingvojn angika, bhoĝpuri, khortha, nagpuri, sadri, hindia, urdua, orija kaj bengala. Ĝi ankaŭ estas hejmo por la lingvoj Munda -- kurmali, korku, santhali, mundari, bhumij, kharia kaj ho; kaj la dravidaj lingvoj korwa, oraon kaj paharia. Granda parto de la subŝtato parolas la hindian, bengalan kaj la orijan.
Biologia diverseco[redakti | redakti fonton]
La parkoj kaj bestĝardenoj en Ĝarkhando montras panoramon de biologia diverseco.
La nacia parko Betla, 25 km de la Daltonganĝ, havas aeron ĉirkaŭ 250 km². En ĝi troviĝas tigroj, elefantoj, gaŭroj, akvocervoj, aproj, pitonoj kaj simioj.
Administraj distriktoj[redakti | redakti fonton]
La subŝtato konsistas el 18 distriktoj kiuj estis parto de la suda Biharo. Kelkaj el ili estis reorganizitaj por krei 6 novajn distriktojn: Latehar, Saraikela Kharsawan, Jamtara, Sahebgunj, Khunti and Ramgarh. Nun la subŝtato havas 24 distriktojn.
Distriktoj de Ĝarkhando[redakti | redakti fonton]
- Ranchi
- Lohardaga
- Gumla
- Simdega
- Palamu
- Latehar
- Garhwa
- West Singhbhum
- Serikela Kharsawan
- East Singhbhum
- Dumka
- Jamtara
- Sahebganj
- Pakur
- Godda
- Hazaribagh
- Chatra
- Koderma
- Giridih
- Dhanbad
- Bokaro
- Deoghar
- Khunti
- Ramgarh
|