Goao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Goao (ŝtato))
w1
Goao
Origina nomo Goa
गोंय
ŝtato de Barato
Administrado
Statuso Federacia ŝtato
Estas parto de Barato
Administra centro Panaĝio
Demografio
Oficiala lingvo konkana lingvo (marata lingvo povas esti uzata por oficialaj celoj)
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) 1 457 723
Loĝdenso 364 loĝ./km²
Geografio
Areo 3 702 km² (370 200 ha)
Situo de ŝtato Goao
Goao sur la mapo de Barato
Geografia situo 15° 24′ 7″ N, 74° 2′ 36″ O (mapo)15.40194474.043333Koordinatoj: 15° 24′ 7″ N, 74° 2′ 36″ O (mapo) [+]
Hor-zono UTC+05:30 [+]
Kodoj
Telefona kodo +91832
Poŝtkodoj 403XXX [+]
ISO 3166-2 IN-GA
Eksteraj paĝoj
www.goa.gov.in [+]
La kategorio en la Komunejo Goao [+]
Pliaj informoj
Analfabeteco 18%
vdr

Goao (konkane: गोंय, goṃya; marate: गोवा, govā) estas la plej malgranda federacia ŝtato de Barato. Ĝi apartenas al la plej multe prosperantaj federaciaj ŝtatoj de Barato. Ĝia ĉefurbo estas Panaĝio (ankaŭ Panjim, konkane poste Ponnje, antaŭe Nova Goa); pluaj pli grandaj urboj estas Margao, Mapuso kaj Vasco da Gama. Ĝis 1961 ĝi estis portugala kolonio de Portugala Hindio, kune kun ŝtatoj Damano kaj Diuo.

Origino de la nomo[redakti | redakti fonton]

La malnova hinda eposo Mahabarato mencias pri Goao per indiko al nacio Goparaŝtro, konata kiel bredistoj de bovinoj; ĉi tie aperas ankaŭ nomo Gomant. Krom plua nomo Govaraŝtro por suda parto de la konkana teritorio en sanktaj sanskritaj verkaroj konserviĝis ankaŭ nomoj Gopakapuri kaj Gopakapattan. Pli malfrue aperas ankaŭ nomo Gomanchala, ankoraŭ pli malfrue (en epikaj poemoj nomataj purana) poste nomoj Gove, Govapuri aŭ Gopakpattan. La grek-antikva klerulo Ptolemeo notas poste la nomon Gouba, arabaj nomoj el mezepoko sonas Sindabur respektive Sandabur. Nur en la 15-a jarcento en konekso kun portugala koloniigado aperas nomo Goa, unue por haveno situanta ĉe rivero Mandovi (hodiaŭ urbo Velha Goa), pli malfrue por la tuta teritorio priregata de portugaloj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĉerivera regiono de rivero Sal

Goao situas sur okcidenta marbordo de hindia subkontinento kaj ĝi limas kun federaciaj ŝtatoj Maharaŝtro kaj Karnatako; okcidentan marbordon kreas Hinda Oceano (Araba Maro).

La suma areo de la ŝtato faras 3 702 km², la plej alta punkto estas Sonsogor kun 1 167 m s.m. (en montaro Okcidentaj Ghatoj), la marbordo estas longa 101 km kun multaj grandaj strandoj. Goao estas riĉa je akvo, ĉi tie trafluas du pli grandaj riveroj Mandovi kaj Zuari kaj granda kvanto de pluaj.

Goao administre dividiĝas en du distriktojn (Norda Goao kaj Suda Goao), kiuj konsistas el dek unu distriktoj, nomataj taluka (ekde nordo suden: Pernem, Bardez, Bicholim, Satari, Tiswald, resp. antaŭe Ilhas, Mormugao, Ponda, Salcete, Sanguem, Quepem, Canacona).

Klimataj kondiĉoj de Goao respondas al ties situo: tre varma somero (kun temperaturoj inter 30 kaj 39 ) kunigitaj kun ekstrema humideco sekve de monzunoj (inter junio kaj septembro), kaj por eŭropano tre agrabla vintro (en decembro kaj en januaro tagaj temperaturoj moviĝas inter 20 kaj 30 , pluvoj estas esceptaj).

Floro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

Rikolto de kokosaj nuksoj

La unua impreso rigardante la strandojn kaj la enlando estas multnombraj kokosaj palmoj. Dank‘ al abundaj pluvoj en monzuna periodo kaj dank‘ al ekzistado de multaj riveroj kaj riveretoj Goao havas ankaŭ alie abundan vegetaĵaron: diference de kelkaj aliaj ŝtatoj de Barato, kie arbaraj surkreskaĵaroj estis grandparte forhakitaj, estas ĉirkaŭ unu triono de la teritorio en Goao arbarizita per origina ĝangala surkreskaĵaro. Krom diversaj foliarboj kaj raraj lignoj (kiel ekz. teaka arbo) estas ĉi tie reprezentataj arboj kun nuksoj de akaĵuoj, kun mango, plu ananaso ks.

Krom kiel ankaŭ aliloke en Barato ĉieĉeestantaj bovinoj la naturo montras grandan populadon de vulpoj kaj de sovaĝaj porkoj; sur la marbordo kaj en la enlando vivas granda nombro de birdaro – aŭ de enlanda aŭ de transloĝiĝema. Goao estas ankaŭ konata de granda nombro de serpentoj, sed kiuj aliflanke kontribuas al malplialtigo de kvanto ĉi tie tre disvastiĝintaj roduloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konata historio de Goao komencas en la 3-a jarcento antaŭ Kristo, kiam Goao estis parto de nordhinda Maŭrja imperio. En pli malfruaj jarcentoj ĉi tie alternis regantoj de dinastioj satavahanoj, ĉalukianoj, silharoj kaj kadambduoj. En la jaro 1312 Goao estis por mallonga tempo parto de sultanato el Delhio, sed karnatakaj regantoj el Vijayanagar denove konkeris ĝin. Ekde la jaro 1469 ĉi tie poste regis bahmanaj sultanoj kaj mughaloj (moguloj) el Gulbargo, pli poste el Biĵapuro.

Preĝejo de Sankta Gaetano, Malnova Goa

Ĉirkaŭnavigaciinte Afrikon albordiĝis en la jaro 1498 sur la okcidenthinda marbordo Vasco da Gama. Portugalio ne volis nur priregi lukran komercon kun spicoj, sed ĝi faris pretendojn eĉ kiel nova kolonia potenco. Portugala admiralo Afonso de Albuquerque poste en marto kaj denove en novembro de 1510 venkis soldatarojn de biĵapura mogulo, li okupis Goaon fondante tiel fundamentan ŝtonon de la estonta kolonio Portugala Hindio.

Al la historio de Goao apartenas ankaŭ nomo de Francisco Xavier. Tiu ĉi kunfondinto de jezuita ordeno alvojaĝis en Goaon en la jaro 1542, kie li – spite al sia nebona rolo dum inkvizicio – ĝojis pro reputacio de bonamata misiisto. Xavier vojaĝis plu Japanion kaj Ĉinion, li mortis en 1552 mallongtempe atingonte Ĉinion kaj li estis proksime de Kantono sepultita. Laŭ legendo lia tombo estis pli malfrue malfermita, lia onidire nedifektita korpo estis poste 16 monatoj post lia morto transveturigita en Goaon kaj ĉi tie sepultita; en la jaro 1622 estis Xavier sanktuligita kaj denove sepultita en baziliko Bom Jesus en urbo Velha Goa.

Kiam Barato akiris sian sendependecon en 1947, ĝi senrezulte klopodis tra diplomata vojo atingi ke Portugalio transdonu la suverenecon de Goao (kaj ankaŭ de la kolonioj Damano kaj Diuo) al Barato, sed ĉi tie eĉ neniel helpis rezolucio de Ĝenerala Asembleo de OUN. En decembro de 1961 Barato perforte okupis Goaon, laŭ vidpunkte eblas noti ke ĝi liberigis la insulon. La malbone armigita kaj nepreparita portugala armeo metis nenian pli grandan reziston. Goao estis (komune kun distriktoj Damano kaj Diuo) unue centre administrata kiel asocia teritorio. La 30-an de majo de 1987 ĝi fariĝis la 25-a federacia ŝtato.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Foiro en Margao

Loĝantaro de Goao, preskaŭ 1,4 milionoj da loĝantoj, havas alkreskon 14,9 %, denseco de loĝantaro faras 363 en km2, preskaŭ 50 % da loĝantoj vivas en urboj. Mezuro de alfabetigo moviĝas ĉirkaŭ 82 %. Loka lingvo estas konkana lingvo (plimulto da loĝantoj parolas ankaŭ angle, portugale hodiaŭ parolas nur iom inter 3 % kaj 5 % da loĝantoj).

Proksimume 2/5 da loĝantoj estas kristanoj, eĉ kiam kun pluraj elementoj de hinduismo, kiun ne sukcesis glatigi nek portugalaj misiistoj; parto de la loĝantoj havas portugalajn nomojn (la portugala kolonia administrantaro de komence subtenis miksitajn geedzecojn). Propra muslima loĝantaro estas malmultenombra, sed dum turisma sezono ĉi tie vivas kaj laboras granda nombro de komercistoj kaj aliaj fortoj (precipe el Kaŝmiro).

Influo de la portugala kolonia superregado ĝis hodiaŭ montriĝas en kutimoj de la loĝantaro. Labortempo apartenas al la plej mallongaj en Barato (goaanoj plukonservas ĉiutage plilongigitan tagmezan sieston), la plej ŝatataj festotagoj estas – krom karnavaloKristnasko kaj Nova Jaro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Produktado el sisalo Produktado de kaŭĉuko

De malproksime la plej grava fako estas turismo, sekvata de agrikulturo. Al pluaj gravaj fakoj apartenas minado de mineraloj, konserva industrio, produktado de artefaritaj sterkaĵoj, ŝiptransporto, fiŝkaptado kaj produktado de alkoholaj drinkaĵoj. Certa motoro de la ekonomio estas poste ankaŭ fakto, ke Goao havas relative abundiĝintan ŝtatan administradon kaj ankaŭ altan mezuron de elmigrado (kio plu malaltigas mezuron de senlaboreco). En ŝtupareto de ekonomie la plej sukcesaj ŝtatoj de Hinda Unio Goao okupas la trian postenon.

En minad-industrio eblas nomi precipe minadon de fererco, baŭksito kaj mangano, krom tio oni minas ankaŭ pot-argilon, kalkŝtonon kaj silikatojn.

Fiŝkaptado en Goao

Alia produktado, farata ofte en malgrandaj kaj arĥaiĝintaj manufakturoj (produktado de natura kaŭĉuko, prilaborado de sisalo), havas nur lokan signifon, ĝi kontribuas ĉefe al koloraturo de la lando.

En agrikulturo rolas signifan rolon kulturado de rizo, fruktoj kaj legomo, kokosaj nuksoj kaj akaĵuoj kaj plu fiŝkaptado (kun proksimume 40.000 laborfortoj), kiu kutime estas farata per tradicia maniero (sed senĉese ĝi estas pli mekanigata per uzado de trejnretoj). La agrikulturo donas labor-okazojn al granda parto de la loĝantaro.


Turismo[redakti | redakti fonton]

Sume 101 km da marbordo, grandparte longa, larĝa kaj pli-malpli malplenaj strandoj logas jam dum jardekoj turistojn el la tuta mondo – marko „suno kaj sablo“ fariĝis adverba por marbordo de Goao. En la jaro 2004 vizitis Goaon proksimume du milionoj da turistoj, el tio ĉirkaŭ 400.000 eksterlandaj turistoj (precipe en vintraj monatoj; turistoj el Barato vizitas Goaon precipe somere).

Strando Cavelossim

Plua magneto estas favoraj klimataj kondiĉoj (precipe vintre), arkitekturo (multnombraj portugalaj koloniaj konstruaĵoj el lastaj jarcentoj, sed ankaŭ hindaj temploj) kaj ankaŭ por eŭropano ne tute fremda civilizacia heredaĵo de la eksa portugala kolonio. Tre neproblema simbiozo de hinduismo, kristanismo kaj islamo.

Kuirejo en Goao, kiu ĝojas pro sudhindaj, arabaj kaj portugalaj influoj, apartenas al la plej konataj en Barato (Goao estas ankaŭ unu el malmulte da teritorioj en Barato, kie en unu restoracio eblas mendi krom kortbirdaro kaj fiŝoj ankaŭ porkaĵon kaj bovinaĵon, plejparte milde spicitaj; alkoholaj drinkaĵoj estas libere aĉeteblaj).

Komune kun la fakto, ke Goao prosperas ankaŭ perekonomie, tiu ĉi ŝtato konkeris atributon „Barato por komencantoj“: Goao preskaŭ ne konas malriĉecon, almozpetantojn, procesiojn de malsanuloj malsanaj je lepro nek katastrofajn ladurbojn, kiel ili estas konataj el urboj kiel Madraso, KolkatoBombejo. Goao havas proporcie bonan turisman infrastrukturon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]