Manipuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
w1
Manipuro
Origina nomo manipure মনিপুর
ŝtato de Barato
Administrado
Estas parto de Barato
Administra centro Imfalo (235.000 loĝantoj)
Demografio
Oficialaj lingvoj manipura, angla (oficialaj lingvoj); krome la nepala lingvo, la biŝnuprija manipura, la lingvoj Thado, Tangkhul, Kabui, Paite, Hmar, Vaiphei, Liangmei kaj multaj pliaj lingvoj de la tibetobirma lingvaro
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) 2 721 756
Loĝdenso 122 loĝ./km²
Geografio
Areo 22 327 km² (2 232 700 ha)
Manipuro sur la mapo de Barato
Manipuro sur la mapo de Barato
Geografia situo 24° 48′ 36″ N, 93° 56′ 24″ O (mapo)24.8193.94Koordinatoj: 24° 48′ 36″ N, 93° 56′ 24″ O (mapo) [+]
Hor-zono UTC+05:30 [+]
Kodoj
ISO 3166-2 IN-MN
Eksteraj paĝoj
manipur.gov.in [+]
La kategorio en la Komunejo Manipuro [+]
Pliaj informoj
Religioj hinduismo (46,0 %), kristanismo (34,0 %), lokaj religioj (10,9 %), islamo (8,8 %), aliaj
vdr

Manipuro (manipure মনিপুর) estas federacia subŝtato de Barato kun areo de 22 327 km². Dum la jaro 2001 ĝi havis 2.388.634 loĝantojn. La ĉefurbo de Manipuro estas Imfalo. Ĉefaj kaj oficialaj lingvoj estas la manipura kaj angla lingvoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Manipuro norde kaj okcidente limas al la barataj federaciaj ŝtatoj Nagalando, Asamo kaj Mizoramo, kaj oriente limas al la najbara lando Mjanmao.

La lando estas karakterizita per tri paralelaj montoĉenoj, kiuj en la nordo atingas altecon de 2500 metroj. Pluraj riveroj akvigas la regionon: el ili aparte menciindas la riveroj Nam Kathe kaj Barak.

Ekzistas minejoj pri karbo kaj erco, salo estas izolita el la akvo de varmegaj salakvaj fontoj. Elefantoj, tigroj, leobartoj, ursoj, cervoj, bubaloj, simioj kaj gigantaj serpentoj hejmas en la teritorio.

La klimato pro la relative alta situo de la ŝtato estas modera.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj bildaj impresoj[redakti | redakti fonton]

sola arbo en manipura pejzaĝo
la korus-repertuara teatro
festo "Ĉejraoĉingkaba"
lago Lortak