Sikimo
Sikimo | |
---|---|
Origina nomo | nepale सिक्किम |
Administrado | |
Statuso | Federacia ŝtato de Barato |
Estas parto de | Barato |
Administra centro | Gangtoko |
Demografio | |
Oficialaj lingvoj | nepala, sikima, lepĉa, limbua, nevara, rai, gurung, mangar, ŝerpa, tamang, sunvara |
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) | 607 688 |
Loĝdenso | 86 loĝ./km² |
Geografio | |
Areo | 7 096 km² (709 600 ha) |
![]() Sikimo sur la mapo de Barato | |
Geografia situo | 27° 33′ 0″ N, 88° 30′ 0″ O (mapo)27.5588.5Koordinatoj: 27° 33′ 0″ N, 88° 30′ 0″ O (mapo) [+] |
Hor-zono | UTC+05:30 [+] |
Kodoj | |
ISO 3166-2 | IN-SK |
Eksteraj paĝoj | |
www.sikkim.gov.in [+] | |
La kategorio en la Komunejo | Sikimo [+] |

Sikimo (nepale सिक्किम) estas federacia ŝtato de Barato en la Himalajomontaro. La ŝtato situas en la norda parto de la lando kaj havas 594 056 (2005) loĝantojn. Ĝi estas la plej maldense loĝata ŝtato de Barato, kaj la dua plej malgranda. Gangtoko estas la ĉefurbo kaj la plej granda urbo.
Historio[redakti | redakti fonton]

Sikimo estis sendependa ŝtato kiu estis regata de la Chogyal-monarkio ĝis 1975, kiam referendumo, por fari el ĝi la dudekduan ŝtaton de Barato, estis akceptita.
Geografio[redakti | redakti fonton]
La poleksforma ŝtato havas limon kun Nepalo en la okcidento, kun Tibeto en la nordo kaj kun Butano en la sudoriento. La distrikto Darĝiling de la Barata ŝtato Okcidenta Bengalio situas je la sudo de Sikimo.
Malgraŭ ĝia malgranda areo, Sikimo geografie estas diversa, pro ĝia situo ĉe flankmontaro de la Himalajo. La tereno etendiĝas de tropika en la sudo ĝis tundra en la nordo. Kangchenjunga, la tria plej alta monto de la mondo, situas en Sikimo.
Geografiaj elementoj[redakti | redakti fonton]
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
La oficiala lingvo estas la nepala lingvo kaj la dominaj religioj estas hinduismo kaj (Vajrayana) budhismo.
Naturo kaj turismo[redakti | redakti fonton]
Sikimo fariĝis unu el la plej vizitataj ŝtatoj de Barato pro sia reputacio de netuŝita naturbeleco kaj politika stabileco.
La orkideo Dendrobium nobile estas la oficiala floro de Sikimo.
Administracia divido[redakti | redakti fonton]
Sikimo estas administracie dividita en kvar distriktoj. Ĉi sube estas listo de la distriktoj, kun la ĉeflokoj inter krampoj:
![]() |
Ŝtatoj de Barato[redakti | redakti fonton]
|