Ĝamuo kaj Kaŝmiro

| Ĝamuo kaj Kaŝmiro | |||
|---|---|---|---|
| Origina nomo | जोम त् कशीर جۄم تہٕ کٔشِیر | ||
| unia teritorio de Barato | |||
| Administrado | |||
| Estas parto de | Barato | ||
| Administra centro | Srinagaro kaj Ĝamuo | ||
| Politiko | |||
| Estro | Omar Abdullah (ekde ) | ||
| Demografio | |||
| Oficiala lingvo | urdua | ||
| Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) | 12 258 433 | ||
| Geografio | |||
| Areo | 42 241 km² (4 224 100 ha) | ||
Ĝamuo kaj Kaŝmiro sur la mapo de Barato | |||
| Geografia situo | 32° 42′ 0″ N, 74° 54′ 0″ O (mapo)32.774.9Koordinatoj: 32° 42′ 0″ N, 74° 54′ 0″ O (mapo) | ||
| |||
| Hor-zono | UTC+05:30 [+] | ||
| Kodoj | |||
| ISO 3166-2 | IN-JK | ||
| Eksteraj paĝoj | |||
| jammukashmir | |||
| La kategorio en la Komunejo | Ĝamuo kaj Kaŝmiro [+] | ||
Ĝamuo kaj Kaŝmiro ekde oktobro 2019 estas nova unia teritorio de Barato. Antaŭe proksimume duoble granda areo de sama nomo Ĝamuo kaj Kaŝmiro estis la plej norda ŝtato respektive subŝtato de Barato. Plejparte lokita en la montaro Himalajo, Ĝamuo kaj Kashmiro dividis limojn kun la gubernioj Himaĉal-Pradeŝo kaj Panĝabo (sude), aŭtonoma teritorio en Pakistano polemike nomata Libera Kaŝmiro de Pakistano (okcidente), Gilgit-Baltilando de Pakistano (norde), kaj Popola Respubliko de Ĉinio (norde kaj oriente). La teritorio de Ĝamuo kaj Kaŝmiro estas disputata inter Barato, Ĉinio kaj Pakistano, kaj estas nomata de Pakistano "Barate okupita Kaŝmiro". Siaflanke Barato priskribas la regionon administratan de Pakistano "Pakistane okupita Kaŝmiro". Ĝamuo kaj Kaŝmiro laŭ la konsisto de antaŭ 2019 konsistais el tri regionoj: Ĝamuo, la valo Kaŝmiro, kaj Ladako. En oktobro 2019 la teritorio dividiĝis al du novaj uniaj teritorioj de Barato: Ĝamuo kaj Kaŝmiro pli okcidente kaj la ekstreme maldense loĝata Ladako pli oriente.
Laŭ la stato de 2011 en la subŝtato vivis 12 258 433 loĝantoj sur areo de 42 241 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 290 loĝantoj/km². Srinagaro estas la somera ĉefurbo, kaj Ĝamuo ĝia vintra ĉefurbo.
La kaŝmira valo, ofte nomata "Surtera paradizo", famiĝas pro la bela montara pejzaĝo, kaj la multegaj sanktejoj de Ĝamuo allogas ĉiujare dekmilojn da hinduaj kaj islamanaj pilgrimoj. Ladako, kiu ankaŭ nomiĝas "Malgranda Tibeto", estas renoma pro sia montara beleco, kaj la budhisma kulturo.




