ISEC

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISEC
scienca societo
vdr

ISEC, angle International Society for Ecology and Culture (trad. Internacia societo por ekologio kaj kulturo) komencis labori en 1975. Helena Norberg-Hodge fondis ĝin. En 1986 ĝi ricevis Premion de ĝusta vivo (angle: the Right Livelihood Award). Ĝi estas ne profitcela organizaĵo okupiĝanta pri la protektado de biologiaj kaj de kulturaj diversaĵoj. Emfazo de organizaĵo estas edukado por praktiko: movo malantaŭ simplaj aferoj rigardi al pli bazaj influoj, kiuj formas vivon de homoj. Ĝiaj agadoj enhavas:

  • librojn, riportojn, konferancojn kaj filmojn,
  • lokajn, naciajn kaj internaciajn retojn,
  • komunajn aktivadojn,
  • kampanjon.

Ĝi laboras en pli ol dekduo da landoj el Britio kaj Usono, al Tajlando kaj Butano. Programo en Ladako (en barata ŝtato Ĝamuo kaj Kaŝmiro) aŭ "Malgranda Tibeto", kie ĝi praktikas multe da projektoj ekde 1975, akiris internacian aprezon kontraŭ negativaj rezultoj de konvencia evoluo en la regiono. ISEC fondis nun "Ancient Future Network" – Malnovan Futuran Reton" por kunigi grupojn kaj unuopulojn el ĉiu mondangulo, kiuj batalas por konservi siajn kulturan unikaĵon en procedo de ekonomia unuigo.

Loko de ĉefa oficejo: Dartington ĉe Totnes, Devon, Britio.


Agadterenoj – programoj[redakti | redakti fonton]

Loka nutraĵo – alportado de nutraĵekonomio hejmen[redakti | redakti fonton]

Tra la mondo, agrikulturo estas en krizo. Farmistoj bankrotas rekordnombre kaj vilaĝaj komunumoj, kies ili estas integra parto, malaperas. Dume, internacia komercado de nutraĵoj kreskas. Ĉiujare, distanco de produktantoj kaj konsumantoj grandiĝas al la punkto, kie averaĝa usona manĝaĵprodukto veturas pli ol 1500 mejlojn (2.400 km), antaŭ ke ĝi atingas la manĝotablon. Tiuj du evoluoj estas rekte konektitaj. La globalizado de nutraĵekonomio, dum ĝi pliriĉigas malgrandan nombron da gigantaj agroentreprenoj, subfosas prosperadon de ĉiuj aliaj. Kaj kio estas pli, ili kaŭzas pligrandigon de CO2-emisioj, kiuj ŝanĝas klimaton. Oni urĝe bezonas movi precize la malan direkton – al malpligrandigo de konekto inter farmistoj kaj konsumatoj. Tia ŝanĝo alportus reen diversspecon al lando, kiu estas difektita per intensa ĥemia unuspeca kultivado, donos laborlokon en loka nivelo kaj helpon rekonstrui komunumojn. Kaj pli, ĝi donus al farmistoj kontentigan vivtenokupon dume konsumantoj ricevus sanan, freŝan nutraĵon por akcepteblaj prezoj. Loka nutraĵo estas bona ankaŭ por Sudo. Malgraŭ tio, ke multinaciaj korporacioj volas, ke ni kredu al ili, ni ne helpas al homoj en malpli industriigitaj partoj de la mondo, se ni instigas ilin al nutraĵkultivado por eksporto ol por ili mem.

De tutmonda al loka edukado[redakti | redakti fonton]

Principa temo en la edukada laboro de „ISEC“ estas neceso ŝanĝi direkton – for de dependo de tutmonda ekonomio superregata de grandegaj korporacioj kaj supernaciaj institucioj al ekonomiaj strukturoj, kiuj estas pli decentralizitaj, diversspecaj kaj ekologiaj. ISEC disvastiĝas ĉi-mesaĝon per prelegoj, seminarioj, intervjuoj kun „ISEC“-direktorino Helena Norberg-Hodge, kreivaj metiejoj kaj konferencoj pri tutmondaj al lokaj iniciatoj kaj libroj, raportoj, ĵurnalaj artikoloj, libroĉapitroj, videoj kaj eĉ komiksoj.

La Ladak-projekto[redakti | redakti fonton]

Situanta en la Barataj Himalajoj sur la okcidenta rando de la Tibeta ebenaĵo, Ladako aŭ „Malgranda Tibeto“, estas unu el la plej altaj kaj sekaj loĝataj lokoj sur la tero. Ekde 1975 „ISEC“ donas al ladak-estroj informojn pri la influo de „kutima“ evoluo en aliaj mondpartoj, dum esploro de pli daŭrvivaj modeloj en Ladak mem, bazita sur la uzo de lokaj fontoj kaj indiĝenaj konoj.

Radikoj de ŝanĝo[redakti | redakti fonton]

Estas esenca programo de celata komuna studo. Ĝi estas malfermita por homoj de ĉiu aĝo kaj ne bezonas ian akademian edukadon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]