Premio de ĝusta vivmaniero

La Premion de ĝusta vivmaniero (ofte ankaŭ Alternativa Nobel-premio) fondis en jaro 1980 Jakob von Uexkull. Oni transdonas ĝin ĉiujare en la sveda parlamento, kutime la 9-an de decembro, por honori tiujn, kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“. Internacia komisiono decidas pri la aljuĝado en la kampoj medioprotektado, homaj rajtoj, daŭripova evoluo, sano, edukado kaj paco.
La financan premion de 2 milionoj da svedaj kronoj (ĉ. 200.000 eŭroj) oni dividas inter la kutime kvar premiitoj. La premio estas vaste konata sub la nomo Alternativa Nobel-premio malgraŭ tio, ke ekzistas neniu oficiala ligo kun la Nobel-premio.
Laŭ la premio la plej granda progreso por la homaro en la 21a jarcento povas troviĝi en aliaj kampoj ol en la tradiciaj sciencoj. La granda plimulto de la premiitoj laboras por neregistaraj organizaĵoj de civitanoj en siaj landoj.
La premio konsideras sin kiel kritika aldono al la Nobel-premio. Tial la fondaĵo elektis por la transdono de la premio la tagon ankaŭ la transdonado de la Nobel-premio. Sur siaj retpaĝoj la fondaĵo faras komparojn kun la Nobel-premio. Ĝi proponas multajn grafikaĵojn detale montrantajn, ke la Premio de Ĝusta Vivmaniero pli juste disdonas siajn premiojn ol la Nobel-premio, kiu malofte premias homojn el la suda duono de la tero, el landoj de la tria mondo aŭ virinojn.
Ĝis la fino de 2007 la fondaĵo de la Premio de Ĝusta Vivmaniero transdonis 115 premiojn al unuopuloj kaj organizaĵoj ofte agantaj je la plej baza tavolo de la socio. La celo de la fondaĵo estas ne nur doni premion, sed ankaŭ vaste konigi la laboron de la premiitoj.
Ricevintoj de la premio[redakti | redakti fonton]
2019 - Greta Thunberg, Svedio
2018 - Thelma Aldana kaj Iván Velásquez, Gvatemalo/Kolombio
- - Yacouba Sawadogo, Burkino
- - Abdullah al-Hamid, Mohammad Fahad al-Qahtani, Walid Abu al-Chair, Saud-Arabio
- - Tony Rinaudo, Aŭstralio
2017 - Robert Bilott, Usono
2016 - Cumhuriyet, Turkio
- - Siria Civila Defendo, Sirio
- - Mozn Hassan kaj Nazra por Feminismaj Studoj, Egiptio
- - Svetlana Gannushkina, Rusio
2015 - Sheila Watt-Cloutier, Kanado
2014 - Bill McKibben kaj 350.org, Usono
- - Basil Fernando kaj Azia Komisiono pri Homaj Rajtoj (AHRC), Honkongo
- - Asma Jahangir, Pakistano
- - Alan Rusbridger, UUnuiĝinta Regno
- - Edward Snowden, Usono
2013 - Paul Walker, Usono
- - Hans Rudolf Herren kaj Biovision Foundation, Svislando
- - Raji Sourani, Gazao
- - Denis Mukwege, Demokratia Respubliko Kongo
2012 - Kampanjo kontraŭ Armilkomerco, Usono
- - Gene Sharp, Usono
- - Hayrettin Karaca, Turkio
- - Sima Samar, Afghanio
2011 - Huang Ming, Ĉinio
- - Jacqueline Moudeina, (Ĉado
- - GRAIN ||
- - Ina May Gaskin, Usono
2010 - Nnimmo Bassey, Niĝerio
- - Erwin Kräutler, Aŭstrio/Brazilo
- - Shrikrishna Upadhyay, Nepalo
- - Kuracistoj por Homaj Rajtoj, Israelo
2009 - David Suzuki, Kanado
2008 - Krishnammal kaj Sankaralingam Jagannathan kaj Land for the Tillers’ Freedom, Barato
2007 - Christopher Weeramantry, Srilanko
2006 - Daniel Ellsberg, Usono
- - Ruth Manorama, Barato
- - Chico Whitaker, Brazilio
- - Festival Internacional de Poesía de Medellín, Kolombio
2005 - Maude Barlow kaj Tony Clarke, Kanado
- - Irene Fernandez, Malajzio
- - Roy Sesana kaj First People of the Kalahari, Bocvano
- - Francisco Toledo, Meksiko
2004 - Swami Agnivesh / Asghar Ali Engineer, Barato
2003 - David Lange, Nov-Zelando
- - Walden Bello / Nicanor Perlas, Filipinoj
- - Citizens' Coalition for Economic Justice, Sud-Koreio
- - SEKEM, Egipto
2002 - Martin Green, Aŭstralio
2001 - José Antonio Abreu, Venezuelo
- - Gush Shalom / Rachel kaj Uri Avnery, Israelo
- - Leonardo Boff, Brazilio
- - Trident Ploughshares, Britujo
2000 - Tewolde Berhan Gebre Egziabher, Etiopio
- - Munir, Indonezio
- - Birsel Lemke, Turkio
- - Wes Jackson, Usono
1999 - Hermann Scheer, Germanio
- - Juan Garcés, Hispanio
- - COAMA (Consolidation of the Amazon Region), Kolombio
- - Grupo de Agricultura Orgánica, Kubo
1998 - International Baby Food Action Network
- - Samuel Epstein, Usono
- - Juan Pablo Orrego, Chile
- - Katarina Kruhonja / Vesna Terselic, Kroatio
1997 - Joseph Ki-Zerbo, Burkina Faso
- - Jinzaburo Takagi, Japanio / Mycle Schneider Francio
- - Michael Succow, Germanio
- - Cindy Duehring, Usono
1996 - Herman Daly, Usono
- - Komitato de Patrinoj de Soldatoj de Rusio, Rusio
- - Kerala Sastra Sahitja Pariŝat, Barato
- - George Vithoulkas, Grekio
1995 - András Biró / Hungarian Foundation for Self-Reliance, Hungario
- - Serb Civic Council, Bosnio-Hercegovino
- - Carmel Budiarjo / TAPOL, Indonezio /Britio
- - Sulak Sivaraksa, Tajlando
1994 - Astrid Lindgren, Svedio
- - SERVOL (Service Volunteered for All), Trinidado kaj Tobago
- - Dro. H. Sudarshan / VGKK (Vivekananda Girijana Kalyana Kendra), Barato
- - Ken Saro-Wiwa / Movement for the Survival of the Ogoni People, Ogonilando, Niĝerio
1993 - Arna Mer-Khamis / Care and Learning, Israelo
- - Organisation of Rural Associations for Progress / Sithembiso Nyoni, Zimbabvo
- - Vandana Shiva, Barato)
- - Mary kaj Carrie Dann de okcidenta Shoshone Nacio, Usono
1992 - Finnish Village Action Movement (Kylätoiminta), Finnlando
- - Gonoshasthaya Kendra / Zafrullah Chowdhury, Bangladeŝo
- - Helen Mack, Guatemala
- - John Gofman, USA / Alla Yaroshinskaya, Ukraino
1991 - Edward Goldsmith, Britujo
- - Narmada Bachao Andolan, Barato
- - Bengt & Marie-Thérèse Danielsson, Polinezio / Senatano Jeton Anjain / la Popolo de Rongelap, Marŝaloj
- - Movimento dos Trabalhadores Rurais sem Terra / CPT (Commissao Pastoral da Terra), Brazilo
1990 - Alice Tepper Marlin / Council on Economic Priorities, Usono
- - Bernard Lédéa Ouedraogo, Burkina Faso
- - Felicia Langer, Israelo
- - ATCC (Asociación de Trabajadores Campesinos del Carare), Kolombio
1989 - Seikatsu Club Consumers' Cooperative, Japanio
- - Melaku Worede, Etiopio
- - Aklilu Lemma / Legesse Wolde-Yohannes, Etiopio
- - Survival International, Britio
1988 - International Rehabilitation and Research Centre for Torture Victims / Dro. Inge Kemp Genefke, Danio
- - José Lutzenberger, Brazilo
- - John F. Charlewood Turner, Britio
- - Sahabat Alam Malaysia / Mohammed Idris, Harrison Ngau, La popolo Penan, Malajzio
1987 - Johan Galtung, Norvegio
- - Ĉipko-movado, Barato
- - Hans-Peter Dürr / Global Challenges Network, Germanio
- - Institute for Food and Development Policy / Frances Moore Lappé, Usono
- - Mordechai Vanunu, Israelo
1986 - Robert Jungk, Aŭstrio
- - Rosalie Bertell, Kanado / Alice Stewart, Britio
- - International Society for Ecology and Culture / Helena Norberg-Hodge, Barato
- - Evaristo Nugkuag / AIDESEP, Peruo
1985 - Theo Van Boven, Nederlando
- - Cary Fowler, Usono / Pat Mooney, Kanado / Rural Advancement Fund International
- - Lokayan / Rajni Kothari, Barato
- - Duna Kör, Hungario
1984 - Imane Khalifeh, Libano
- - Self-Employed Women's Association / Ela Bhatt, Barato
- - Winefreda Geonzon / Free Legal Assistance Volunteers' Association (FREE LAVA), Filipinoj
- - Wangari Maathai / Green Belt Movement, Kenjo
1983 - Leopold Kohr, Aŭstrio
- - Amory Lovins kaj Hunter Lovins / Rocky Mountain Institute, Usono
- - Manfred Max-Neef / CEPAUR, Ĉilio
- - People of Belau, Palaŭo
1982 - Eric Dammann / Futuro en niaj manoj, Norvegio
- - Anwar Fazal, Malajzio
- - Petra Kelly, Germanio
- - Participatory Institute for Development Alternatives, Srilanko
- - George Trevelyan, Britio
1981 - Mike Cooley, Britio
- - Bill Mollison, Aŭstralio
- - Patrick van Rensburg / Education with Production, Bocvano, Sudafriko
1980 - Hassan Fathy, Egipto
- - Plenty International, USA, Guatemala, Lesoto
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Premio de ĝusta vivo (angle) - Oficiala TTT
- Kompleta listo de recivantoj (angle)
- Jakob von Uexkull (angle) - fondisto