Giorgios Vithoulkas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giorgios Vithoulkas
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1932 (1932-07-25) (91-jaraĝa)
en Ateno
Lingvoj greka
Loĝloko Alonnisos
Ŝtataneco Grekio
Okupo
Okupo homeopato
TTT
Retejo http://www.vithoulkas.com
vdr

George aŭ fakte Giorgios Vithoulkas - greke Γιώργος Βυθούλκας, naskiĝis la 25-an de julio 1932 en Ateno - estas greka instruisto kaj fakulo pri homeopatio.

Li studis homeopation en Sudafriko kaj ricevis diplomon pri homeopatio de la Barata Instituto de Homeopatio en 1966. Ricevinte sian diplomon, li revenis al Grekio kie li praktikis kaj komencis instrui klasikan homeopation al grupeto de kuracistoj. Lia terapia sukceso tiris atenton kaj kaŭzis la establadon en 1970 de kio poste iĝis la Centro de Homeopatia Medicino en Ateno, lernejo ekskluzive por kuracistoj. En 1972, Vithoulkas komencis grekan homeopatian ĵurnalon. En 1976, li organizis la unua el ĉiujara serio de Internaciaj Homeopatiaj Seminarioj. En 1995, li malfermis la Internacian Akademion por Klasika Homeopatio, por disponigi postbakalaŭran trejnadon por homeopatoj.

Vithoulkas verkis kelkajn librojn pri homeopatio, du el kiuj estis vaste tradukitaj, kaj nuntempe kreas homeopatian referencan verkon pri homeopatiaj kuraciloj, por atingi 16 volumojn kiam finite. Aldone al liaj libroj, li publikigis multajn artikolojn en homeopatiaj ĵurnaloj kaj evoluigis ekspertan sistemon por homeopatoj por uzi en elektado de kuraciloj por iliaj pacientoj.

En 1996 al li estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio") por "sia elstara kontribuo al la reanimado de homeopatia scio kaj la trejnado de homeopatoj al la plej altaj normoj" - la premio aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]