Oleksandra Matvijĉuk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oleksandra Matvijĉuk
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1983 (1983-10-08) (40-jaraĝa)
en Bojarka, Ukraina Soveta Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Ŝtataneco Ukrainio
Alma mater Faculty of Law of Taras Shevchenko National University of Kyiv • Ukraina Humanitara Liceo
Okupo
Okupo homrajta aktivulo
vdr

Oleksandra MATVIJĈUK (ukraine: Олександра В’ячеславівна Матвійчук; naskiĝis la 8-an de oktobro 1983 in Bojarka, soveta Ukrainio) estas ukraina juristino, aktivulino pri homaj rajtoj, prezidantino de la organizaĵo Centro por civilaj liberecoj[1] kiu celas antaŭenigi homajn rajtojn, demokration kaj solidarecon. Krome ŝi estas estraranino de la International Renaissance Foundation kiu asertas sin engaĝiĝi por demokrata kaj plurisma socio en Ukrainio[2] kaj kiu estas unu el la fondumoj pri malferma socio.

En septembro 2022 al ŝi kaj la Centro por civilaj liberecoj estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero kaj en oktobro 2022 al la sama centro aldone la alternativa Nobel-premio pri paco, kune kun la belorusia homrajta aktivulo Ales Bjaljacki kaj la rusa homrajta organizaĵo Memorial.

Ŝia laboro estas reflektita en multaj raportoj pri perforto kontraŭ pacaj manifestaciantoj, perforto kontraŭ virinoj, politikaj kaptitoj kaj diversaj malobservoj de homaj rajtoj en la regiono por diversaj instancoj kiel Unuiĝintaj Nacioj, Konsilio de Eŭropo, Eŭropa Unio, OSKE kaj Internacia Puna Kortumo[3].

Edukado[redakti | redakti fonton]

  • 2017-2018 - Universitato Stanford (Programo pri Novaj Gvidantoj de la ukraina Centro por Demokratio, Evoluo kaj Juro (CDDRL)  .
  • 2011 - Leĝfarada Lernejo de la Instituto de Leĝaro de la Verĥovna Rada de Ukrainio.
  • 2007-2010 – Postbakalaŭraj studoj ĉe la Nacia Universitato Taras Ŝevĉenko de Kyiv (Departemento de Teorio kaj Historio de Ŝtato kaj Juro).
  • 2001-2007 - Taras Ŝevĉenko Nacia Universitato de Kyiv, Fakultato pri Juro (diplomo kun honoroj).ukraine

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 2022 - Right Livelihood Award de la sveda Right Livelihood Award Foundation  .
  • 2017 - Premio "Kuraĝa Virino de Ukrainio" de la Usona Ambasadejo.
  • 2016 - Premiito de la premio "Defender of Democracy" de la Organizo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSCE) pro sia "ekskluziva kontribuo al la antaŭenigo de demokratio kaj homaj rajtoj"[4].
  • 2015 - "Syur Lindebrakke Prize for Democracy and Human Rights", Norvegio  .
  • 2009 - Diplomo de la plej bonaj junularaj publikaj organizoj de Ukrainio (Debate Academy).
  • 2007 - Premio Vasily Stus, Ukraina Centro de la Internacia PEN-Klubo, pro elstaraj atingoj en tiu ĉi kampo, klara civitana pozicio, aktiva ĉeesto en la ukraina kultura spaco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (de) … und abends mit den Kindern Krieg üben, Der Tagesspiegel Online, la 15-an de februaro 2022
  2. (en) International Renaissance Foundation.
  3. (de) Oleksandra Matviichuk, ukraineverunderstand.de.
  4. (en, ru) Ukrainian Activist Oleksandra Matviychuk Receives Democracy Defender Award, la usona delegacio ĉe la OSKE, la 24-an de februaro 2016,