Ĉipko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉipko estis hinda movado de senperforta civila malobeo, lanĉita en 1973 de vilaĝaj virinoj en subŝtato Utar-Pradeŝo kaj unu jaron poste en Utarakando (Himalajo-regiono). Ĝi celis malhelpi la dehakadon de arboj. La movadanoj brakumis arbojn por malhelpi ties faligon. En 1987 la movado ricevis prestiĝan Premion de ĝusta vivo pro "engaĝo protekti, restarigi kaj ekologie utiligi baratajn krudmaterialojn".

La vorto ĉipko signifas en la hindia lingvo brakumi.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Historio de Ĉipko (angle) Arkivigite je 2006-04-19 per la retarkivo Wayback Machine