Utarakando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

w1

Utarakando
Origina nomo hindie उत्तराखण्ड
Statuso Federacia ŝtato de Barato
Estas parto de Barato
Administra centro Dehradun
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) 10 086 292
Loĝdenso 189 loĝ./km²
Areo 53 483 km² (5 348 300 ha)
Utarakando sur la mapo de Barato
Utarakando sur la mapo de Barato
Geografia situo 30° 19′ 48″ N, 78° 3′ 36″ O30.3378.06Koordinatoj: 30° 19′ 48″ N, 78° 3′ 36″ O [+]
ISO 3166-2 IN-UT
uk.gov.in [+]
La kategorio en la Komunejo Utarakando [+]
v  d  r
Information icon.svg

Utarakando (hindie उत्तराखण्ड Uttarākhanḍ) estas subŝtato en la nordo de Barato. Ĝi oficiale estiĝis la 9-an de novembro 2000 kiel la 27-a subŝtato de Barato; ĝi antaŭe konsistigis la montaran kaj ĉemontaran parton de Utar-Pradeŝo. Ĝi limas Ĉinion (Tibeton) norde kaj Nepalon oriente; ĝi krome havas enlandajn limojn kun la barataj subŝtatoj Utar-Pradeŝo sude, Harjano okcidente kaj Himaĉal-Pradeŝo nord-okcidente.

Malgraŭ la antaŭnelonga estiĝo de la subŝtato, la regiono jam delonge ricevis la nomon Utarakando, kiu devenas el kunigo de la sanskritaj vortoj उत्तर (uttara), "nordo", kaj खण्ड (khaṇḍa), "lando" aŭ "subŝtato".

La areo de Utarakando estas 53 483 km².

La ĉefurbo estas Dehradun.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]