Ĉatisgaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
w1
Ĉatisgaro
Origina nomo hindie छत्तीसगढ़
ŝtato de Barato
Administrado
Estas parto de Barato
Administra centro Rajpuro
Politiko
Estro Vishnu Deo Sai

(ekde 13-a de decembro 2023)

Demografio
Oficiala lingvo Hindia
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) 25 540 196
Loĝdenso 189 loĝ./km²
Geografio
Areo 135 000 km² (13 500 000 ha)
Ĉatisgaro sur la mapo de Barato
Ĉatisgaro sur la mapo de Barato
Geografia situo 21° 16′ 12″ N, 81° 36′ 0″ O (mapo)21.2781.6Koordinatoj: 21° 16′ 12″ N, 81° 36′ 0″ O (mapo) [+]
Kodoj
ISO 3166-2 IN-CG
Eksteraj paĝoj
chhattisgarh.nic.in [+]
La kategorio en la Komunejo Ĉatisgaro [+]
vdr

Ĉatisgaro (hindie छत्तीसगढ़) estas gubernio en centra Barato. Oni starigis ĝin la 1an de novembro 2000 el la 16 distriktoj de sudorienta Madja-Pradeŝo en kiuj oni parolas la ĉatisgaran lingvon.

Rajpuro estas ĝia ĉefurbo. Ambikapur, Bilaspur, Ĉirmiri, Durg, Ĝagdalpur, Korba, Rajgarh kaj Rajnandgaon estas gravaj urboj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Ĉatisgaro tropika klimato regas kun influo de musono. La someroj (inter aprilo-junio) estas varmaj, ofte kun preskaŭ 40 °C-ojn. Poste musono alvenas. Jare pluvas po pli ol 1000 mm. Vintro daŭras inter novembro-januaro, tiam estas agrabla temperaturo kaj neniam frostas.