Ĉirmiri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉirmiri
hill station
Administrado
Poŝtkodo 497449
Demografio
Loĝantaro 100 800  () [+]
Geografio
Geografia situo 23° 12′ N, 82° 21′ O (mapo)23.282.35Koordinatoj: 23° 12′ N, 82° 21′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Ĉirmiri (Ĉatisgaro)
Ĉirmiri (Ĉatisgaro)
DEC
Ĉirmiri
Ĉirmiri
Situo de Ĉirmiri
Ĉirmiri (Barato)
Ĉirmiri (Barato)
DEC
Ĉirmiri
Ĉirmiri
Situo de Ĉirmiri

Map

vdr

Ĉirmiri, laŭ (hindie चिरमिरी) estas urbego kaj municipo en Barato, en subŝtato Ĉatisgaro, en distrikto Korija.

Templo en Ĉirmiri

Demografio[redakti | redakti fonton]

Ĉirmiri havis populacion de 100 800 en 2021 kun legopovo 66%.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĉirmiri situas laŭ rivero en montaro 586 metrojn super la marnivelo. Ambikapur troviĝas 87, Korba 102, Singrauli 117, Bilaspur 127, Rajgarh 179, subŝtata ĉefurbo Rajpuro 228, Ĝabalpur 248, Ranĉio 304, Kolkato 620, tutlanda ĉefurbo Delhio 794, Mumbajo 1094 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉirmiri estas minurbo, la unua minejo pri karboj malfermis en 1930, post 2 jaroj komenciĝis fakte la minado. La sekvaj minejoj malfermis en 1942, 1945 kaj 1946. Ili estis privataj, sed la ŝtato naciigis ilin en 1973.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomio de Ĉirmiri konsistas el karbominado, spite la surfacan minadon la areo havas densajn arbarojn, kiu enhavas ekzotikan flaŭron kaj faŭnon kun naturaĵoj por la turistoj.

Lingvoj kaj religioj[redakti | redakti fonton]

En Ĉirmiri la ĉefaj lingvoj estas la hindia kaj la ĉatisgara. Plejparte hinduoj vivas en la urbego.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Ĉirmiri finiĝas flanka fervoja linio, ankaŭ por pasaĝeroj, sed la minejoj havas alian linin. 3 vojoj kuras al la urbego.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Ĉirmiri havas tropikan klimaton kun influo de musonoj. Jare pluvas 1422 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter junio-septembro. Novembre kaj decembre apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 17-30 °C.

Karbominado ĉe Ĉirmiri

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • temploj
  • naturaj vidindaĵoj (naturaĵoj) en la ĉirkaŭaĵo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans