Rajgarh
Rajgarh | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 496001 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 21° 54′ N, 83° 24′ O (mapo)21.983.4Koordinatoj: 21° 54′ N, 83° 24′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 219 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Raigarh [+] | |||
Rajgarh, estas urbego kaj municipo en Barato, en subŝtato Ĉatisgaro, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La urbego ankaŭ estas kultura kaj industria ĉefurbo de Ĉatisgaro.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Rajgarh havis populacion de 137 126 en 2011 kun legopovo 71%.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Rajgarh situas sur montetaro laŭ rivero 212 metrojn super la marnivelo en meza parto de la lando. Korba troviĝas 86, Sambalpur 77, Bilaspur 127, Ambikapur 137, Rourkela 154, subŝtata ĉefurbo Rajpuro 195, Kolkato 518, tutlanda ĉefurbo Delhio 973, Mumbajo 1148 kilometrojn (aere) [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la sendependeco Rajgarh estis ĉefurbo de Princa Ŝtato. La reĝa familio daŭre loĝis ĉi tie. La reĝa palaco estas tutlanda heredaĵo.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Rajgarh estas konata pro ĝiaj karborezervoj, elektroproduktado, ŝtalindustrio. La urbego estas rapide kreskanta industria loko kaj hejmo de malnova muelejo. Raigarh ankaŭ estas grava produktanto de ŝtalo kaj fererco, krome oni okupiĝas pri silkofarado, la aglomeraĵo pri rizkultivado.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]En Rajgarh la ĉefa lingvo estas la ĉatisgara, sed oni uzas ankaŭ plurajn lingvojn.
Religioj
[redakti | redakti fonton]Proksimume 80% de la populacio estas hinduoj, 15% kristanoj kaj restantaj 5% estas aliaj religioj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Rajgarh havas trairan fervojan linion kaj alvenintajn vojojn el ĉiuj direktoj. La flughaveno troviĝas 9 kilometrojn de la urbego.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Rajgarh havas tropikan klimaton kun influo de musono. Jare pluvas 1395 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter junio-septembro. En decembro apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 21-33 °C.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- temploj
- arkeologia muzeo
- reĝa palaco