Mumbajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koordinatoj: 18°58′30″N 72°49′33″E  /  18.975°N, 72.82583°O / 18.975; 72.82583 (Mumbajo)
Mumbajo
(Bombajo)
marate: मुंबई, angle Mumbai
urbo
Oficiala nomo: मुंबई
Lando Barato Barato
Subŝtato Maharaŝtro
Distrikto Distrikto Mumbajo
Tipo de urbo Metropolo
Memorindaĵo Pordego al Barato
Situo Mumbajo
 - alteco 14 m s. m.
 - koordinatoj 18°58′30″N 72°49′33″E  /  18.975°N, 72.82583°O / 18.975; 72.82583 (Mumbajo)
Plej alta punkto
 - alteco 80 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 437,71 km² (43 771 ha)
Loĝantaro 13 830 884 (2001)
 - de metropolo 21 900 967
Denseco 31 598,28 loĝ./km²
Loĝigita 2-a jarcento a.K.
Horzono BST (UTC+5:30)
Poŝtkodo 400000
Telefona antaŭkodo 9122-XXXX XXXX
Aŭtokodoj MH 01—03
Film-industrio Bolivudo
Situo de Mumbajo enkadre de Barato
ButtonRed.svg
Situo de Mumbajo enkadre de Barato
Situo de Mumbajo enkadre de Maharaŝtro
ButtonRed.svg
Situo de Mumbajo enkadre de Maharaŝtro
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Mumbai
Retpaĝo: www.mcgm.gov.in
Portal.svg Portalo pri Barato

Mumbai (marate: मुम्बई     – iam: Bombay) estas urbo ĉe la okcidenta marbordo de Barato. La tuta aglomeraĵo enhavis 19.944.372 loĝantojn en 2006, tiel ĝi estas la plej loĝata urbo en Barato kaj la sesa plej loĝata tuttere. En la nura urbo loĝas proksimume 13 milionoj. Proksime estas Novmumbajo.

Mumbajo lokiĝas sur insulo apud la okcidenta marbordo de Barato, kaj ĝi estas ĉefurbo de la ŝtato Maharaŝtro. Ĝi estas la ekonomia ĉefurbo de Barato, havanta profundan naturan havenon, kiu estas la plej granda haveno en okcidenta Barato.

Ĝis 1995 la urbo havis la portugaldevenan nomon Bombay (portugale bona golfo); pro ĝia fremda deveno la registaro ŝanĝis ĝin al "Mumbai". Tiu nomo deriviĝas de la nomo de la hinduisma dio Mumbadevi kaj de la marata vorto aai = patrino.

Historio[redakti | redakti fonton]

Stacidomo en Mumbajo

Iam en la regiono de la nuna Mumbajo estis sep insuloj; jam en 250 a. K. la greka historiografo Klaŭdio Ptolemeo raportis pri ili, nomante ilin Heptanesia (= sepinsularo). Jam antaŭe la insuloj estis loĝataj; restas arkeologiaĵoj el la oka jarcento a. K..

Ĉirkaŭ 1300 ekestis la semdependa reĝlando de reĝo Bimbakjan, pri kiu ne ekzistas fidindaj pruviloj. Laŭdire li fondis urbon sur la insulo Mahim la urbon Mahikavati; tial li estas konsiderata fondinto de Mumbajo. En 1343 la insuloj estis konkeritaj kaj aneksitaj de la islama regno Guĝaratio. De tiu tempo restas moskeo sur insulo Mahim.

En 1533 portugaloj konkeris la fortikaĵon Basejn, norde de Mumbajo. En la sekva jaro sultano Bahadur, reganto de Guĝaratio, traktate cedis al Portugalio la insulojn Basejn, Bombajo, Karanĝo kaj Salseto. Portugaloj tie fondis daŭrajn setlejojn por profiti de la favora situo.

En 1661 Portugalio cedis la insulojn al Anglio, kiu luigis ilin al la Angla Orienthinda Kompanio je 10 pundoj jare. Ĝis 1675 Bombajo havis 60.000 loĝantojn, kaj en 1687 la kompanio tie instalis sian sidejon.

Tiutempe la angloj komencis ligi la insulojn per digoj kaj tiel formi fermitan lagunon. Ĝis 1862 ili sukcesis kunigi ĉiujn sep insulojn al unu.

Per la usona enlanda milito (1861–1865), kiu reduktis la usonan komercon per kotono, Bombajo iĝis la ĉefa monda komercejo pri kotono kaj spertis gravan ekonomian prosperon. Same ĝi profitis en 1869 de la malfermo de la kanalo de Suezo.

En 1960 Bombajo iĝis ĉefurbo de la nove fondita subŝtato Maharaŝtro. En 1986 ĝi preterpasis Kalkaton kiel plej loĝata urbo de Barato.

En la urbo okazis kruela terorisma atako en 2008, mortis pli ol 150 viktimoj. La teroristoj intence ĉasis usonajn, britajn kaj israelajn ŝtatanojn. Ili atakis hotelojn, domojn kaj ostaĝigis kaj murdis homojn. Mortis 195.

Jaraj temperaturoj kaj pluvokvantoj

Klimato[redakti | redakti fonton]

Mumbajo havas tropikan klimaton. Dum sep monatoj jare regas sekeco kaj precipe en julio pluvas (tiam estas musono, kiu daŭras inter majonovembro). Jare pluvas po 2000–3000 mm. La meza ĉiujara temperaturo estas 27 °C.

La klimato de Mumbajo estas pli tropika kaj ebena ol en pli norda Barato; vintre, dum en pli norda Barato (Nov-Delhio, Raĝasthano, eĉ iom Guĝarato) noktoj estas malvarmaj (ĝis nur +3 °C), en Mumbajo eĉ vintraj noktoj estas mildaj (bonŝance por la miloj da loĝantoj, kiuj dormas surstrate).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Bolivudo

Mumbajo estas la ekonomia centro de Barato kaj profitis precipe de la ekonomia liberaligo ekde 1991. 10 % de ĉiuj industriaj laboristoj de Barato laboras tie; la urbo kontribuas 40 % de la salajra imposto kaj 60 % de la doganaj kotizoj de la lando[1]

Mumbajo posedas naturan havenon, kiu taŭgas eĉ por grandaj ŝipoj. Tra ĝi pasas preskaŭ la duono de la mara vartrafiko de Barato[2]. La mezuma jara enspezo en Mumbajo, 48.954 rupioj (ĉ. 670 eŭroj), estas preskaŭ la trioblo de la landa mezuma[3]. La mezuma enspezo en provinco maharaŝtro estas la 1,6-oblo de la landa[3].

En la urbo troviĝas Bollywood aŭ esperante, Bolivudo, tiel nomita kaŭze de la simileco kun HollywoodHolivudo, ĉar Mumbajo estas la centro de la barata hindolingva kino-industrio, produktanta la plej multajn filmojn, tutmonde, ĉiujare. Por plivastigi la merkaton la bolivudaj filmoj ofte uzas la hindustanan lingvon, komprenatan ankaŭ en Pakistano. Ankaŭ filmoj en regionaj lingvoj de Barato estas produktataj. Ankaŭ la grandaj barataj televidstacioj kaj presaĵaj eldonejoj pliparte havas sian sidejon en Mumbajo.

En 2002 en Barato estis produktitaj ĉirkaŭ 1.200 filmoj, la plimulto en Mumbajo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pordego al Barato
  • La Pordego al Barato estas impona konstruaĵo ĉe la marbordo tutsude de Mumbajo. Starigita inter 1915 kaj 1934 por honori la viziton de la brita reĝo Georgo la 5-a kaj reĝino Maria de Teck en 1911, tiu arko el bazalto 26 metroj alta distingiĝas per sia arkitektura influo proksima de la guĝarata stilo de la 16-a jarcento. Post sendependiĝo, la lastaj britaj trupoj forlasante Baraton pasis sub la pordego. Nuntempe, la vidindaĵo allogas kvantojn da naciaj kaj internaciaj turistoj kaj amasoj da fotistoj proponas al turistoj fotojn pro memoraĵo. Fronte al la pordego staras la hotelon Taĝmahalo, unu el la plej fama kaj ŝika en la mondo.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Flago-de-Turkio.svg Smirno, Turkio
Flago-de-Pakistano.svg Karaĉio, Pakistano
Flago-de-Britio.svg Londono, Britio
Flago-de-Usono.svg Los-Anĝeleso, Usono, ekde 1972
Flago-de-Rusio.svg Sankt-Peterburgo, Rusio
Flago-de-Germanio.svg Ŝtutgarto, Germanio, ekde 1968
Flago-de-Japanio.svg Jokohamo, Japanio

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Plej grandaj urboj (laŭ enloĝantaro)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Manorama Yearbook 2003. Kottayam (Barato): Malayala Manorama, p.  678. ISBN ISBN 81-900461-8-7.
  2. Manorama Yearbook 2006. Kottayam (Barato): Malayala Manorama. ISBN ISBN 81-89004-07-7.
  3. 3,0 3,1 Trivia/Mumbai (angle). Indo-American Chamber of Commerce. Alirita 2012-12-31.