Hindustana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hindustana lingvo
हिन्दुस्तानी, ہندوستانی, Hindustānī
Parolata en Barato, Pakistano
Denaskaj parolantoj proksimume 490 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por proksimume 165 milionoj
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropaj
hind-iranaj
hind-arjaj
Hindustaní

Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 hi, ur
v  d  r
Information icon.svg
Hindustana lingvo
हिन्दुस्तानी
Parolata en Barato
Skribo nagario
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Flago-de-Barato.svg Barato
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 hi
  ISO 639-3 hin
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg
Hindustana lingvo
ہندوستانی
Parolata en Pakistano
Skribo araba
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Flago-de-Pakistano.svg Pakistano
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ur
  ISO 639-3 urd
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg

La hindustana lingvo (Hindustani: हिन्दुस्तानी, ہندوستانی kun signifo laŭvorte "el Hindustano"[1]) estas lingvo parolata ĉefe kiel lingvafrankao en norda Barato kaj Pakistano,[2][3] historie konata ankaŭ sub la nomoj Hindavi, Dehlvi kaj Reĥta. Ĝi estas lingvo el la Hindarja lingvaro kaj ĉefe devenas el la Ĥaribola dialekto el Delhio, sed ankaŭ prunteprenis parton da sia vortaro el la lingvoj persa, araba, sanskrita kaj ĉagataja.[4][5]

Ĝi estas plurcentra lingvo, kun du oficialaj formoj de la hindustana, kiuj estas konataj kiel moderna normiga hindia lingvo kaj moderna normiga urdua lingvo[6], kiuj estas normigaj lingvoregistroj, kaj kiuj estas nomataj HindustanaHind-Urdua kiam oni konsideras ilin kune. La hindia lingvo, oficiala en Barato kaj en pluraj barataj provincoj, estas skribata per nagario; la urdua, oficiala en Pakistano kaj parte en islamaj barataj provincoj, uzas la araban alfabeton. La du variaĵoj de la lingvo ekestis per la divido de Brita Hindio je la 15-a de aŭgusto 1947 al islama kaj hindua partoj. La antaŭe komuna nomo hindustana de tiam rilatas precipe al la ĉiutaga lingvaĵo, preskaŭ identa. La oficialaj formoj restis gramatike preskaŭ identaj, iliaj fakaj vortaroj iom disevoluis; en la urdua estas pli da influoj araba, persa kaj centra-azia, en la hindia pli da sanskrita.[7][8]

Barataj filmoj produktataj en Mumbajo (nome ĉe Bolivudo) klopodas uzi iom neŭtralan hindustanan lingvaĵon por havi pli grandan merkaton. Pakistanaj filmoj, produktataj precipe en Lahore, koncentriĝas al la urdua formo. En titoloj kaj subtekstoj okazas, ke aperas foje latinlitera transskribado aldone al la nagaria kaj araba formoj.

Oficialeco[redakti | redakti fonton]

La hindia estas unu el la 23 oficialaj lingvoj de Barato. Ĝi krome estas oficiala en 9 el la 28 barataj subŝtatoj kaj tri uniaj teritorioj (Delhio, Ĉandigaro, Andamanoj kaj Nikobaroj).

La urdua estas unu el la oficialaj lingvoj de Pakistano kaj oficiala en jenaj barataj subŝtatoj: Andra-Pradeŝo, Biharo, Ĝamuo kaj Kaŝmiro, Delhio, Utarakando kaj Utar-Pradeŝo.

En Fiĝio estas oficiala la fiĝa hinda lingvo, kutime skribata per latinaj literoj aŭ nagario. Ĝi ne estas identa al la hindustana, tamen grandparte interkomprenebla.

Uzataj skribsistemoj[redakti | redakti fonton]

Araba-persa skribo uzata de la urdua lingvo:

جھ ڄ ج پ ث ٺ ٽ ٿ ت ڀ ٻ ب ا
ɟʱ ʄ ɟ p s ʈʰ ʈ t ɓ b *
ڙ ر ذ ڍ ڊ ڏ ڌ د خ ح ڇ چ ڃ
ɽ r z ɖʱ ɖ ɗ d x h c ɲ
ڪ ق ڦ ف غ ع ظ ط ض ص ش س ز
k x f ɣ z t z s  ? s z
ي ه و ڻ ن م ل ڱ گھ ڳ گ ک
* h * ɳ n m l ŋ ɡʱ ɠ ɡ

Nagaria skribo uzata de la hindia formo:

a ā i ī u ū e ai o au
ख़ ग़
k x ɡ ɠ ɣ ɡʱ ŋ
ज़
c ɟ ʄ z ɟʱ ɲ
ड़ ढ़
ʈ ʈʰ ɖ ɗ ɽ ɖʱ ɽʰ ɳ
t d n
फ़ ॿ
p f b ɓ m
j r l ʋ
ʃ ʂ s h

Historio[redakti | redakti fonton]

Bazara hindustana[redakti | redakti fonton]

La vorto hindustana (lingvo) foje estas uzata por dialektoj kaj ĉiutagaj variaĵoj de la hindia kaj urdua lingvoj kontraste al la normaj. Tiusence la hindia kaj la urdua estas tavoloj de la hindustana.

Ĉi tiun sencon emfazas la termino "bazara hindustana", nome lingvo surstrata aŭ bazara. Ĝi estas uzata kiel lingvafrankao kaj emas neglekti fleksion cele al pli vasta komprenebleco. Ĝi havas trajtojn de piĝino.

Diasporaj parolantoj[redakti | redakti fonton]

Per migrado de sia parolantoj la hindustana atingis ankaŭ aliajn landojn. Nombre signifaj parolantaroj ekzistas en

Krome la lingvo estas uzata de malgrandaj komunumoj en Ameriko, nome ĉefe en Usono, kaj Karibio (Trinidado kaj Tobago, Gujano, Surinamo, Jamajko), Eŭropo kaj Afriko.

La "patro nia"[redakti | redakti fonton]

La patronia urdue kaj hindie tekstas jene, en transliterita formo[9] (por la originalaj skriboj vidu la eksterajn ligilojn):

Urdua[redakti | redakti fonton]

Ai hamāre bāp, tū jo āsmān par hai:
terā nām pāk mānā jāe.
Terī bādśāhat āe.
Terī marzī jaise āsmān par pūrī hotī hai, zamīn par bhī ho.
Hamārī roz kī roțī āj hameṉ de.
Aur jis tarah ham apne qarzdāroṉ ko muāf kiyā hai,
tū bhī hamāre qarz hameṉ muāf kar.
Aur hameṉ āzmāiś meṉ na lā,
balki burāī se bacā.
Kyoṉki bādśāhat aur qudrat aur jalāl hameśa terā haiṉ.

Hindia[redakti | redakti fonton]

He hamāre pitā, tū jo svarga mē hai;
terā nāma pavitra mānā jāe;
terā rājya āe;
terī icchā jaisī svarga mē pūrī hotī hai, vaise
pŗthvī para bhī ho;
hamāri dina bhara kī roțī āja hamē de;
aura jisa prakāra hama me apare aparādhiyõ ko kșamā kara.
Aura hamē parīkșā mē na lā,
parantu burāī se bacā;
kyõkī rājya aura parākrama aura mahimā sadā
tere hī hai.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. About Hindi-Urdu. Alirita 2009-08-09.
  2. Mohammad Tahsin Siddiqi (1994), Hindustani-English code-mixing in modern literary texts, University of Wisconsin, https://books.google.com/?id=vnrTAAAAMAAJ, "... Hindustani is the lingua franca of both India and Pakistan ..." 
  3. Lydia Mihelič Pulsipher, Alex Pulsipher, Holly M. Hapke (2005), World Regional Geography: Global Patterns, Local Lives, Macmillan, ISBN 0-7167-1904-5, https://books.google.com/?id=WfNaSNNAppQC, "... By the time of British colonialism, Hindustani was the lingua franca of all of northern India and what is today Pakistan ..." 
  4. Michael Hŭley (editor) (1935), The Geographical magazine, Volume 2, Geographical Press, https://books.google.com/?id=Z1xOAAAAIAAJ, "... For new terms it can draw at will upon the Persian, Arabic, Turkish and Sanskrit dictionaries ..." 
  5. Great Britain, Royal Society of Arts (1948), Journal of the Royal Society of Arts, Volume 97, https://books.google.com/?id=fx_SAAAAMAAJ, "... it would be very unwise to restrict it to a vocabulary mainly dependent upon Sanskrit, or mainly dependent upon Persian. If a language is to be strong and virile it must draw on both sources, just as English has drawn on Latin and Teutonic sources ..." 
  6. Robert E. Nunley, Severin M. Roberts, George W. Wubrick, Daniel L. Roy (1999), The Cultural Landscape an Introduction to Human Geography, Prentice Hall, ISBN 0-13-080180-1, https://books.google.com/?id=7wQAOGMJOqIC, "... Hindustani is the basis for both languages ..." 
  7. Hindi de Yamuna Kachru
  8. Students' Britannica: India: Select essays de Dale Hoiberg, Indu Ramchandani paĝo 175
  9. Thomas Olander, Adam Hyllested: Paternoster polyglotta. www.tommeltot.dk/files/paternoster.pdf. Alirita je 2012-11-03

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/06, paĝo 20: La hindustana verkita de Bradley Kendal.

  • Asher, R. E. (1994). Hindi. In Asher (Eld.) (pp. 1547–1549).
  • Asher, R. E. (Ed.). (1994). The Encyclopedia of language and linguistics. Oxford: Pergamon Press. ISBN 0-08-035943-4.
  • Bailey, Thomas G. (1950). Teach yourself Hindustani. London: English Universities Press.
  • Chatterji, Suniti K. (1960). Indo-Aryan and Hindi (rev. 2nd ed.). Calcutta: Firma K.L. Mukhopadhyay.
  • Dua, Hans R. (1992). Hindi-Urdu as a pluricentric language. In M. G. Clyne (Ed.), Pluricentric languages: Differing norms in different nations. Berlin: Mouton de Gruyter. ISBN 3-11-012855-1.
  • Dua, Hans R. (1994a). Hindustani. In Asher (Ed.) (pp. 1554).
  • Dua, Hans R. (1994b). Urdu. In Asher (Ed.) (pp. 4863–4864).
  • Rai, Amrit. (1984). A house divided: The origin and development of Hindi-Hindustani. Delhi: Oxford University Press. ISBN 0-19-561643-X.