Hindarja lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
hindarja lingvaro
teritorio de disvastiĝo de la hindarja lingvaro
teritorio de disvastiĝo de la hindarja lingvaro
Parolata en Flago-de-Barato.svg Barato
Flago-de-Pakistano.svg Pakistano
Flago-de-Bangladeŝo.svg Bangladeŝo
Flago-de-Afganio.svg Afganio
Flago-de-Nepalo.svg Nepalo
Flago-de-Sri-Lanko.svg Sri-Lanko
kaj Flago-de-la-Eŭropa-Unio.svg Eŭropa Unio (cigana lingvo)
Denaskaj parolantoj ĉ. miliardo
Lingvistika klasifiko

hindeŭropa lingvaro
hindirana lingvaro
hindarja lingvaro
Lingvaj kodoj
v  d  r
Information icon.svg

La hindarja lingvaro estas grupo da lingvoj, kiuj apartenas al la hindirana lingvaro, unuaranga branĉo de la hindeŭropa lingvaro. La lingvaro havas proksimume miliardon da parolantoj en Barato, Pakistano, Bangladeŝo, Afganio, Nepalo, Sri-Lanko kaj Eŭropo (cigana lingvo).

La darda lingvaro antaŭe konsideriĝis subgrupo de la nuristana lingvaro, laŭ aktuala lingvistika interkonsento tamen temas pri subgrupo de la hindarjaj lingvoj.

La lingvoj de la lingvofamilio havas historion de preskaŭ kvarmil jaroj. Inter la malnovhindarjaj lingvoj ekde la 2-a jarmilo a.K. elstaras la lingvo Sanskrito kaj ĝia pli malnova praformo, la veda lingvo, en kiu estas skribitaj la sanktaj hinduismaj tekstoj Vedoj. Ĉirkaŭ la jaro 600 antaŭ Kristo ekestis la mezhindarjaj lingvoj, kiujn oni grupigas per la nomo Prakrito. La transiro de la mez- al la novmezhindarjaj lingvoj okazis inter la jaroj 900 kaj 1100 post Kristo.

Inter la modernaj unuopaj lingvoj de la hindarja lingvaro menciindas inter alie la

lingvoj, kaj el la darda lingvaro inter alie la

lingvoj.

hinduisma mantro en la skribsistemo Nagario

Skribsistemoj[redakti | redakti fonton]

Pluraj lingvoj, inter alie Sanskrito, la hindia, marata kaj nepala lingvoj, uzas la skribsistemo Nagario. Alia grupo da lingvoj, nome la bengala, asama, havas bengalan skribsistemon, kaj la panĝaba, guĝarata, orija kaj sinhala lingvoj poe havas tute unikan skribsistemon.

poemo en Urduo de la 18-jarcenta poeto Mirza Ghalib

Urduo, la lingvo de la barataj islamanoj, samkiel la aliaj en Pakistano uzataj hindarjaj lingvoj, nome la sinda, panĝaba kaj kaŝmira, skribiĝas per la persa-araba skribsistemo, kiu estas versio de la araba alfabeto pliampleksita je aldonaj diakritaj signoj.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • la etnografian artikolon pri la popoloj de la hindarja grupo,
  • kaj la tekston pri la deveno de la vortero -arja.