Apabhransa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Apabhransa
chronolect • dialekta kontinuaĵo • historia lingvo
meza hindarja lingvaro
Lingvaj kodoj
Angla nomo Apabhraṃśa
Franca nomo Apabhramsha
vdr

Apabhransa, aŭ Apabhraṃśa (en Sanskrito: अपभ्रंश, IPA: [ɐpɐbʱrɐ̃ˈɕɐ], en Prakrito: Avahansa) estas termino uzita de vaiyākaraṇāḥ (indiĝenaj gramatikistoj) ekde Patanĝali por referenci lingvojn parolatajn en Norda Hindio antaŭ la apero de modernaj lingvojn. En Hindologio, ĝin oni uzas kiel terminego por la dialektoj kiuj formas la transiron[1] inter la fino de la mezaj kaj fruaj modernaj Hindarjaj lingvoj, laŭ la periodo inter la 6a kaj la 13a jarcentoj n.e. Tamen, tiuj dialektoj estas konvencie inkluditaj en la Meza Hindarja periodo.[2]: p.42  Apabhraṃśa en Sanskrito laŭvorte signifas "korupta" aŭ "ne-gramatika lingvo", kio devojiĝas el la normo de la Sanskrita gramatiko.

La Apabhraṃśa literaturo estas valora fonto por la historio de Norda Hindio por la periodo el la 12a ĝis la 16a jarcentoj.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Shapiro, Michael C. (2003), "Hindi", en Cardona, George; Jain, Dhanesh (eld.), The Indo-Aryan Languages, Routledge, ISBN 978-0-415-77294-5
  2. Shastri, Dr Devendra Kumar (1996). Apabhramsha Bhasha Sahitya Ki Shodh Pravritiyan. New Delhi: Bhartiya Jnanpith. Bhartiya Jnanpith Bhartiya Jnanpith. p. 388.
  3. Apabhramsha Sahitya, Devendra Kumar Jain, Mahavir Jain Vidyalay Suvarna Mahotsav Granth, 2003.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Shapiro, Michael C. Hindi. Facts about the world's languages: An encyclopedia of the world's major languages, past and present. Eld. Jane Garry, kaj Carl Rubino: New England Publishing Associates, 2001.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Apabhraṃśa en la angla Vikipedio.