Araba alfabeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La araba alfabeto estas konsonanta alfabeto ĉefe uzata por skribi la araban, persan kaj la urduan lingvojn.

Kiel alfabeto de la lingvo de la Korano, sankta por la islamanoj, ĝia influado etendiĝis kune kun tiu de la Islamo. Hodiaŭ oni ĝin uzas por skribi lingvojn tute malsimilaj al la araba, kvankam ĝia emo ne skribi vokalojn malfaciligas la uzon: la persan, la urduan kaj la azerbajĝanan en Irano. La maorean, oni povas skribi ĉu per araba, ĉu per latina alfabeto, kvankam tiu ĉi fariĝis oficiala.

Historie, la moriskoj skribis la hispanan lingvon (kiun ili nomis عجمية aĝamija, «fremda, ne-araba») per la araba alfabeto. Ĝis 1928, oni skribis per la araba alfabeto ankaŭ la turkan.

La araban oni skribas de dekstre maldekstren. La formoj de la literoj ŝanĝiĝas laŭ ilia situo en la vorto: ekzistas izolita, komenca, meza kaj fina formoj. Kelkaj literoj, tamen, ne ligiĝas al la antaŭa (dekstra) aŭ la sekvanta (maldekstra) litero, aŭ ambaŭ. En tiuj kazoj mankas unu aŭ du el la menciitaj formoj kaj ĝin/ilin anstataŭas respektive la komenca, la fina aŭ la izolita formo de la litero.

En Moderna Standarda Araba fonologio
izolite komence interne fine nomo transskribo laŭ
DIN/ALA-LC
sono Esperanta
proksimumo
ء أ, آ, إ, ؤ, ئ hamzah ʾ / ʼ [ʔ]
ا ـا ʾalif ā /aː/ a
ب بـ ـبـ ـب bāʾ b [b] b
ت تـ ـتـ ـت tāʾ t /t/ t
ث ثـ ـثـ ـث ṯāʾ ṯ / th /θ/ t~s
ج جـ ـجـ ـج ǧīm ǧ / j [ɡ]~[ʒ]~[d͡ʒ] g / ĵ / ĝ
ح حـ ـحـ ـح ḥāʾ /ħ/ h~ĥ
خ خـ ـخـ ـخ ḫāʾ ḫ / kh /x/ ĥ
د ـد dāl d /d/ d
ذ ـذ ḏāl ḏ / dh /ð/ d~z
ر ـر rāʾ r /r/ r
ز ـز zayn/zāy z [z] z
س سـ ـسـ ـس sīn s [s] s
ش شـ ـشـ ـش šīn š / sh [ʃ] ŝ
ص صـ ـصـ ـص ṣād /sˁ/ s
ض ضـ ـضـ ـض ḍād /dˁ/ d
ط طـ ـطـ ـط ṭāʾ /tˁ/ t
ظ ظـ ـظـ ـظ ẓāʾ [zˁ]~[ðˁ] z
ع عـ ـعـ ـع ʿayn ʿ / ʻ /ʕ/
غ غـ ـغـ ـغ ġayn ġ / gh /ɣ/ g
ف فـ ـفـ ـف fāʾ f [f] f
ق قـ ـقـ ـق qāf q /q/ k
ك كـ ـكـ ـك kāf k [k] k
ل لـ ـلـ ـل lām l /l/ l
م مـ ـمـ ـم mīm m [m] m
ن نـ ـنـ ـن nūn n [n] n
ه هـ ـهـ ـه hāʾ h [h] h
و ـو wāw w, ū [w], /uː/ ŭ / u
ي يـ ـيـ ـي yāʾ y, ī [j], /iː/ j / i

Duskribismo[redakti | redakti fonton]

Nikola Raŝiĉ en sia eseo Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo[1] ekas el la analizo de la rilato inter la parola kaj la skriba lingvoj, nome la skribsistemo. La sinsekvo okazas ĉiam en tiu direkto: unue oni parolas, poste oni skribas. En tiu evoluo iam oni elektas alfabeton kaj tio estas socia, politika kaj tre ofte eĉ religia decido. Tiu elekto povas esti ne ununura, tiele Rasiĉ klarigas la koncepton de duskribismo, kiel "du alfabetoj ene de unu lingva komunumo", kaj ene de ĝi la pli specifa kazo de digrafio nome kiam la uzo de diversaj skribsistemoj estas "socifunkcie determinita". Foje la kunekzisto de la du alfabetoj povas indiki kazon de transiro de unu al la alia, tiele temus pri alfabetŝanĝo por kio ĉiam estas kulturaj, sociaj, politikaj, ekonomiaj auz eĉ religiaj faktoroj kaj tialoj. Foje ne temas pri du alfabetoj, sed pri du ortografioj, kaj denove oni devas analizi kiuj kaj kiaj estas la tialoj de tio. La aŭtoro proponas diversajn konceptojn, terminojn (kiaj skizoskribio kaj skizografio) same kiel komentas la diversajn kazojn en precizajn lingvajn situaciojn de ĉiuj kontinentoj. Ekzemple oni analizas almenaŭ supraĵe la kunvivadon kaj kelkajn historiajn elektojn aŭ ŝanĝojn de alfabetoj en Balkanio ĝis Moldavio ĉefe rilate al la cirila kaj al la latina alfabetoj, sed ankaŭ kun historia uzado de la araba. Kiam okazas skismografio, temas pri "konkurenco de du alfabetoj", kiel okazis kaj okazas en Hindio ĉefe inter arabidaj haj hindidaj normoj. La kazo de Bosnio estas speciale studita. Ĉiuj tiuj kazoj estas diferencaj el la pura diglosio, kie nepras diferenco de socia prestiĝo, dum ĉe duskribismo la divido de la taskoj estas ĉefe funkcia.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Nikola Raŝiĉ, Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo [2000]. En Interlingvo inter lingvoj, Prilingvaj eseoj, Diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 47-66.