Kufa skribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
desegnaĵo de Bismilah en kufa stilo, 9-a jarcento de nia erao. La originalo estas en la Islama Muzeo en Kairo (stokregistro n-ro 7853)

La kufa skribo - arabe خط كوفي - aŭ "Kufi" estas unu el la plej malnovaj kaligrafaj formoj de la Araba skribo kaj tial nek aparta skribo nek alfabeto. Ĝi estas nomita laŭ la urbo Kufa, kiu situas en la nuna Irako. Ĉi tie estis kolegio, kie ĉi tiun skribon ĉefe uzis kopiistoj kaj kaligrafiistoj.

La skribmanieron, kiu pleje uziĝas por ornamado de konstruaĵoj, karakterizas geometria akcentado de horizontalaj kaj vertikalaj linioj de la literoj. Kvankam origine memorskribo, post la apero de Islamo ĝi estis uzata por la Korano, kaj tiel restis ĝis la 10-a jarcento. Daŭris ĝis la 12-a jarcento ke la uzo de tiu speco de skribo kiel monera kaj monumenta skribo denove malpliiĝis.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]