Araba alfabeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Araba skribo)
Saltu al: navigado, serĉo
Baza araba alfabeto.
La unua surao de la Korano.

La araba alfabeto estas konsonanta alfabeto ĉefe uzata por skribi la araban, persan kaj la urduan lingvojn inter aliaj. Ĝi estas la dua plej uzata alfabeto je tutmonda nivelo, post nur la latina alfabeto.[1]

Kiel alfabeto de la lingvo de la Korano, sankta por la islamanoj, ĝia influado etendiĝis kune kun tiu de la Islamo. Hodiaŭ oni ĝin uzas por skribi lingvojn tute malsimilaj al la araba, kvankam ĝia emo ne skribi vokalojn malfaciligas la uzon: la persan, la urduan kaj la azerbajĝanan en Irano. La maorean, oni povas skribi ĉu per araba, ĉu per latina alfabeto, kvankam tiu ĉi fariĝis oficiala. Historie, la moriskoj skribis la hispanan lingvon kaj liajn latinidajn variantojn (kiun ili nomis عجمية aĝamija, «fremda, ne-araba») per la araba alfabeto, por verkoj ĉefe religiaj. Ĝis 1928, oni skribis per la araba alfabeto ankaŭ la turkan ĝis la reformoj de Kemal Atatürk en la 1920-aj jaroj. Poste ĝi estis rekuperata oficiale fare de la turka registaro en 2014, kvankam nur por la religia medio.

La araba alfabeto havas karakterojn similajn al la hebrea alfabeto, tio estas ke ĝi estas abjad. Tio referencas al la fakto ke la mallongaj vokaloj ne transskribatas en la majoritato de libroj kaj publikaĵoj, sed male ili dedukteblas el la kunteksto. Tiu situacio malgraviĝas pro la fakto ke la semidaj lingvoj metas la plej parton de sia signifaro en konsonantoj kaj longaj vokaloj, kiuj ja estas literumataj. La araba alfabeto havas 28 literojn. La araba aktuala skribmaniero datas de la 4-a jarcento kaj ricevas la nomon nasĥî por diferencigi ĝin el la primitiva skribmaniero pli rondecforma nomita kufa, pro Kufa.

La araban oni skribas de dekstre maldekstren. La araba skribmaniero estas ligata kaj kursiva, pli ol simpla sucedo de karaktroj unuopaj. Krom aliaj konsekvencoj, too implicas ke la formo de la litero estas influata de la pozicio kiun ĝi okupas en la vortokaj tiele ĝi ŝanĝiĝas jene: ekzistas izolita, komenca, meza kaj fina formoj. Kelkaj literoj, tamen, ne ligiĝas al la antaŭa (dekstra) aŭ la sekvanta (maldekstra) litero, aŭ ambaŭ. En tiuj kazoj mankas unu aŭ du el la menciitaj formoj kaj ĝin/ilin anstataŭas respektive la komenca, la fina aŭ la izolita formo de la litero. La araba alfabeto ne havas majusklojn kaj ne eblas la dividon de vorto fine de linio; tamen, eblas plilongigi la ligilojn inter literoj tiom kiom oni deziras, kun la celo ke la teksto restu enliniigita. La duoblaj konsonantoj estas indikataj per taŝdidŝadda, (simbolo simila al malgranda 'w', sed pli rondecforma) kiun omi metas super la duobligita litero.

La araba kaligrafio estas konsiderata vera arto. Ĉar la sunaisma Islamo malpermesas la reprezentadon de vivaj estaĵoj, la islama arkitekturo (ĉefe ĉe moskeoj kaj palacoj) ofte uzas versojn de la Korano delikate skribitaj, kaligafiitaj aŭ pentritaj. Konata ekzemplo estas la palaco de la Alhambra de Granado.

Estas diversaj literumaj sistemoj kiaj la DIN 31635 kaj la SATTS (Standard Arabic Technical Transliteration System - Sistemo de teknika transliterumado de la normiga araba) esta normigo kiun uzas la Usona Armeo por transskribi la araban alfabeton per literoj de la latina alfabeto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La araba alfabeto povas esti datigita el la nabatea alfabeto uzita por skribi la dialekton de la nabateoj ene de la aramea lingvo.

Lingvoj kiuj uzas la araban alfabeton[redakti | redakti fonton]

Persa per araba alfabeto en miniaturo de Otomana Imperio.
  • Araba: oficiala en 24 landoj, 2 dependaĵoj kaj 4 internaciaj organizaĵoj.
  • Persa: oficiala en 3 landoj.
  • Urdua: oficiala en 1 lando.
  • Paŝtuna: oficiala en 1 lando.

Historie[redakti | redakti fonton]

La literoj[redakti | redakti fonton]

En Moderna Standarda Araba fonologio
izolite komence interne fine nomo transskribo laŭ
DIN/ALA-LC
sono Esperanta
proksimumo
ء أ, آ, إ, ؤ, ئ hamzah ʾ / ʼ /ʔ/
ا ـا álif ā /aː/ a
ب بـ ـبـ ـب bāʾ b /b/ b
ت تـ ـتـ ـت tāʾ t /t/ t
ث ثـ ـثـ ـث ṯāʾ ṯ / th /θ/ t~s
ج جـ ـجـ ـج ǧīm ǧ / j [d͡ʒ]~[ɡ]~[ʒ] g / ĵ / ĝ
ح حـ ـحـ ـح ḥāʾ /ħ/ h~ĥ
خ خـ ـخـ ـخ ḫāʾ ḫ / kh /x/ ĥ
د ـد dāl d /d/ d
ذ ـذ ḏāl ḏ / dh /ð/ d~z
ر ـر rāʾ r /r/ r
ز ـز zayn/zāy z /z/ z
س سـ ـسـ ـس sīn s /s/ s
ش شـ ـشـ ـش šīn š / sh /ʃ/ ŝ
ص صـ ـصـ ـص ṣād /sˁ/ s
ض ضـ ـضـ ـض ḍād /dˁ/ d
ط طـ ـطـ ـط ṭāʾ /tˁ/ t
ظ ظـ ـظـ ـظ ẓāʾ [zˁ]~[ðˁ] z
ع عـ ـعـ ـع ʿayn ʿ / ʻ /ʕ/
غ غـ ـغـ ـغ ġayn ġ / gh /ɣ/ g
ف فـ ـفـ ـف fāʾ f /f/ f
ق قـ ـقـ ـق qāf q /q/ k
ك كـ ـكـ ـك kāf k /k/ k
ل لـ ـلـ ـل lām l /l/ l
م مـ ـمـ ـم mīm m /m/ m
ن نـ ـنـ ـن nūn n /n/ n
ه هـ ـهـ ـه hāʾ h /h/ h
و ـو wāw w, ū /w/, /uː/ ŭ / u
ي يـ ـيـ ـي yāʾ y, ī /j/, /iː/ j / i

Legado[redakti | redakti fonton]

Tutmonda distribuado de la araba alfabeto
Tutmonda distribuado de la araba alfabeto.
 →  Landoj kie la araba alfabeto estas la nura oficiala ortografio
 →  Landoj kie la araba alfabeto estas uzata oficiale kun aliaj ortografioj.

La araba alfabeto grupiĝas la literojn laŭ grafika simileco. Multaj grafemoj havas saman bazan trajton kaj distingiĝas inter si pere de punktoj situaj super aŭ sub la propra litera trajto. Tiuj punktoj estis ekuzataj en la epoko de la Islama ekspansio: ĝis tiam, la skribado estis uzata malmulte kaj ofte kiel speco de stenografio por persona uzado por prilabori registrojn, kontraktojn, kvitancojn ktp. La necesoj ligataj al la administracio de la nova islama ŝtato, same kiel al la ĝusta transigo de la Korano faris necesa la perfektigon de la skribsistemo. La literoj reprezentas konsonantojn. En okazo de neceso oni uzas diakritajn signojn aldonajn por reprezenti la mallongajn vokalojn. Tiuj signoj estas uzataj ĉefe en instrusistemaj tekstoj kaj en skribaĵoj kies ĝusta vokaligo estas konsiderata speciale grava, kiel la Korano. Fakte, ili estis kreitaj precize por certigi la ĝustan transigon de la sankta libro, ĉefe inter nearabaj islamanoj.

En okazo ke oni ne uzas la vokalajn diakritajn, kio estas la okazo en la majoritato de la tekstoj, por ĝusta legado kaj kompreno la leganto devas koni la vorton aŭ male devas dedukti la gŭstan vokaligon laŭ ties morfologio kaj laŭ ties kunteksto. Tiu estas karaktero komuna al ĉiuj alfabetaj semidaj skribmanieroj. Ekzemploj:

  • La vorto KTB (كتب) legeblas kataba (li skribis), kutiba (ĝi estis skribita) aŭ kutub (libroj). Estos la kunteksto kio havigos la ŝlosilojn e dé las pistas para la correcta lectura.
  • La vorto 'STKTB (استكتب) legeblas nur istaktaba (li petis ke iu skribu), ĉar ĝi estas la nura vokaligo ebla laŭ la reguloj de la morfologio por vortoj kun la formo 'ST123 (kie la ciferoj indikas la tri konsonantojn de la radiko de la vorto, cxiokaze KTB, "skribi").

La longaj vokaloj povas esti deduktitaj el la esto de la duonkonsonantoj ي (Y) kaj و (W), kiuj ĝenerale aperas unuigitaj al la mallongaj vokaloj i kaj u por havigi la longaj korespondantojn, kaj per la signo álif ( ا ), kiu havas la saman funkcion kun la vokalo a.

Krom malmultnombregaj esceptoj, al ĉiu grafemo korespondas po unu fonemo, tio estas, nek estas sensonaj literoj nek literoj kiuj en precizaj pozicioj, aŭ unuigitaj al aliaj, havas diferencan valoron al tio kiu korespondas al ĝi dekomence.

En la araba kiel parola lingvo kelkaj literoj havas variajn valorojn diferencajn al tiuj kiujn ili havas en klasika araba. Tre ofte, tiuj surlokaj partikularecoj de prononcado plurestas kiam la parolanto klopodas uzi la normigan araban, pro tio kio estas indikata en la ĉapitro pri priskribo de la literoj. Sed endas klarigi ke la moderna normiga araba havas ankaŭ normigan prononcadon, kiu estas tiu kiun oni instruas en la lernejoj kaj kiu estas konsiderata universale kiel "la plej bona". Tiele kvankam multaj egiptianoj prononos "ʔalbek" anstataŭ "qalbuk" kiam parolas hejme, ajna araba televida parolanto, ĉu egipta ĉu de alia lando, prononcos ĉiam la litero qaf kiel plozivo uvulara.

Priskribo de la literoj[redakti | redakti fonton]

Skribmaŝino kun arabaj karaktroj.

Kelkaj literoj havas saman formon sed estas diferencataj laŭ havo de unu, du aŭ ĝis tri punktoj ĉu supre ĉu malsupre. La diversaj variantoj plej ofte reprezentas tre proksimajn sonojn.[2]

  • Álif (ا): Ĝi ne havas difinitan sonon. Ĝi povas utili kiel tenilo por komenca vokalo, por hamza, por reprezenti longan vokalon a, aŭ por utilli kiel ortografia distingilo por precizaj finaĵoj. Ĝi ne ligiĝas al la venonta litero (kvankam ja al la antaŭa) kaj ĝi havas nur unu formon, tiu de vertikala trajto.
  • Ba' (ب): Ĝi estas simpla horizontala trajto kun unu punkto suba. Ĝi legatas kiel la litero b en boato. Ĝi ligiĝas al la venonta litero.
  • Ta' (ت): Ĝi estas kiel la antaŭa sed kun du punktoj supre kaj neniu sube. Ĝi sonas kiel la t de la vorto eta.
  • Tha' (ث): Ĝi sonas kiel la sono de la z en la hispana de Hispanio en rezar, zona, aŭ kiel la sono anglalingva de th de think. En kelkaj dialektoj, kiel por ekzemplo la maroka, ĝi kutime prononcatas same kiel la ta'. Ĝi estas kun sama trajto de la du antaŭaj sed kun tri punktoj supre. Same kiel ĉe tiuj, ankaŭ ĝi ligiĝas al la venonta litero.
  • ĞimŶim (ج): Ĝi sonas kiel la franca j aŭ, pli forte, kiel la anglalingva j. Ĝi ligiĝas al la venonta litero, kaj estas skribita kiel brovo kun unu suba punkto, kun fina trajto duoncirkla se ĝi estas en pozicio ĉu fina aŭ izola. En la egipta dialekto kaj aliaj lokaj variantoj ĝi prononcatas kiel la plozivo g en ringo.
  • Ḥa' (ح): Ĝi estas tute sama al la antaŭa litero sed sen la suba punkto. Ĝi reprezentas sonon iele simila al la litero ho en Esperanto, nome tranĉa spirado farita en la faringo.
  • Ḫa' (خ): Ĝi estas sama al la du antaŭaj literoj sed kun punkto supre la litero kaj ne en ties interno. Ĝi reprezentas la sonon de la litero ĥo en Esperanto, kiel en Ĉeĥio, eĉ prononata sufiĉe forte en araba.
  • Dal (د): Ĝi reprezentas sonon iele simila al la d komence de vorto, kiel en dubo. Ĝi ne ligiĝas al la venonta litero kaj ĝi havas nur unu formon.
  • Ḏal (ذ): Ĝi reprezentas sonon iele simila al tiu de la sufikso -ado en Esperanto, aŭ la anglalingva th en this. Ĝi aspektas tue egala al la antaŭa litero sed ĝi havas unu punkton supre dum la antaŭa havas neniun. Ĝi prononcatas ofte kiel la zay aŭ kiel la dal en parola araba.
  • Ra' (ر): Ĝi reprezentas sonon iele simila al r en kara. Ĝi havas la formon de simpla descenda trajto. Ĝi ne ligiĝas al la venonta litero kaj ĝi havas nur unu formon.
  • Zay (ز): Same kiel ĉe la antaŭa sed kun unu punkto supre. Ties sono estas tiu de voĉa s, kiel ĉe muso aŭ ĉe la alofono de s en la vorto musko.
Sīn
Izolite Fine Interne Komence
ـﺲ ـﺴ
  • Sin (س): Ĝi reprezentas sonon iele simila de s. Ties ĉefa trajto estas de du valoj, kun fina trajto malsupren en la okazoj de fina aŭ izola pozicio. Tiu litero ligiĝas al la venonta litero.
  • Shin (ش): Ĝi reprezentas sonon iele simila de ŝ en Esperanto, sh anglalingva, sch germana, sci itala, aŭ ch franclingva kaj portugala. Estas same skribita kiel la antaŭa sed kun tri punktoj supre.
  • Ṣad (ص): Ĝi reprezentas sonon iele simila al s sed prononcata laŭ speciala maniero, nomita emfaza. Tiu emfazaj literoj prononcatas per la malantaŭa parto de la lango iom pli alta ol normale, kio modifas la tembron de la apudaj vokaloj malheligante ilin iomete, kaj ĝi eĉ tuŝas aliajn apudajn konsonantojn.
  • Ḍad (ض): Estas emfaza d. Ĝi estas laŭ aspekto egala al la antaŭa litero sed kun unu punkto supre. La araba lingvo nomiĝis la lingvo de la Ḍad, ĉar kelkaj kredis ke tiu fonemo estas unika de la araba, kvankam eble tio ne estas certa. Tiu litero ligiĝas al la venonta litero.
  • Ṭa' (ط): Estas emfaza t absolute senvoĉa. Ĝi havas nur unu formon. Tiu litero ligiĝas al la venonta litero.
  • Ẓa' (ظ): Estas emfaza d. Estas interdenta fonemo prononcata senprobleme metante la langon inter la dentoj kaj prononcante d, sed krome enfazigante ĝin. Estas laŭ aspekto egala al la antaŭ litero, sed kun unu punkto supre. En la dialektoj de Magrebo ĝi kutime prononcatas kiel la ḍad.
  • ʿayn (ع): Ĝi ne havas similaĵon en ajna eŭropa lingvo. Ĝi estas frikativa sono produktita per kuntiriĝo de la faringo. Ĝi havas tri formojn kaj ĝi ligiĝas al la venonta litero.
  • Ġayn (غ): Ne estas sono simila en alia lingvo, ĉar kvankam temas pri sono simila al la g en hispanlingva agotado, la araba estas sono multe pli forta. Ĝi similas iom ankaŭ al la r franclingva. Ĝi havas saman formon kiel la antaŭa sed kun unu punkto supre.
  • Fa' (ف): Ĝi sonas kiel f. Ĝi reprezentatas per malgranda ringeto kun unu punkto supre, kun unu fina trajto antaŭen por la fina aŭ izola pozicio. Tiu litero ligiĝas al la venonta litero. En Magrebo ankoraŭ eblas trovi en skribaĵoj de la 19-a jarcento kaj de la 20-a jarcento la letra fa' kun la punkto sube de la litero ( ڥ ) reprezentante la signon ﻒ la qaf.
  • Qaf (ق): Ĝi povus esti proksima al forta k prononcata ĉe la uvulo. Ĝi estas egala al la antaŭa, kun du punktoj anstataŭ unu, sed la fina trajto faratas sub la linio. Tiu litero ligiĝas al la venonta litero. En multaj dialektoj ĝi prononcatas kun la sono de ploziva voĉa atako de la hamza, kaj en aliaj kiel voĉa qaf [ɢ] aŭ ploziva g [g].
  • Kaf (ك): Sono de k en kapo. Ĝi havas du formojn diferencajn elekteblajn kiam ĝi estas en fina pozicio. Tiu litero ligiĝas al la venonta litero.
  • Lam (ل): Ĝi reprezentas sonon iele simila l. Ĝi skribiĝas kiel vertikala trajto, kaj ĝi diferencatas de la álif en tio ke tiu ja ligiĝas al la venonta litero. Kiam sekvas ĝin álif, formas la kunmetaĵon لا, nomita lam-álif.
  • Mim (م): Sono m. Ĝi havas tri eblajn formojn kaj tiu litero ligiĝas al la venonta litero.
Mīm
Izolite Fine Interne Komence
ـﻢ ـﻤ
  • Nun (ن): Sono n. Ĝi skribiĝas kiel la grupo de la ba, ta' kaj ṯa', escepte ĉe la formoj fina kaj izola kiuj eliras sub la linio.
  • Ha' (ه): Sono de milda spiraĵo, kvazaŭ la prononco de j de la regionoj de la sudo de Hispanio kaj en la karibia zono, aŭ la spira h de la angla kaj germana. Ĝi havas tri formojn kaj tiu litero ligiĝas al la venonta litero. Kun la du punktoj de la ta' ĝi formas la tāʾ marbūṭa (ة), kiu ĝenerale indikas la femeninan genron.
  • Waw (و): Ĝi havas nur unu formon kaj ĝi kuniĝas kun la antaŭa sed ne kun la venonta. Kiel konsonanto ĝi reprezentas duonvokalon kiel la ŭ en antaŭa; ĝi povas utili por indiki longan vokalon u aŭ de tenilo por la hamza.
  • Ya' (ي): Ĝi kuniĝas kun la con la venonta kaj skribiĝas kiel ba, ta' kaj ṯa' en komenca kaj interna pozicio, sed ĝi havas proprajn formojn izolan kaj finan. Kiel konsonanto ĝi reprezentas duonvokalon kiel la j de Esperanto ekzemple en jeno; kiel vokalo, ĝi indikas longan i, aŭ ĝi povas utili kiel tenilo por la hamza. Ĝi posedas la varianton ى, kiu nomiĝas álif maqsura kaj ĝi uzatas kiel finaĵo; ĝi prononcatas tiam kiel longa a.

Helpografemoj[redakti | redakti fonton]

Hamza.
  • Hamza (ء): estas helpografemo de la araba alfabeto, hibrida inter litero kaj diakrito; ĝi indikas tion kio estas nomata 'vokala atako' aŭ 'alta glotalo', nome ploziva glotala sono simila al tiu kiun povas fari la hispanoj kiam diras "mira a Ana", se oni volas separi la sonojn a inter la tri vortoj por ke oni bone komprenu. Tiuj malgrandaj paŭzoj estas glotalaj frapoj similaj al la hamza. Depende de ties situacio en la vorto, ĝi aperos sen tenilo, aŭ muntata super álif, wawya'. En parola araba ĝi kutimas malaperi.[3]
  • Shádda ( ّ ): indikas la duobligadon aŭ longan kvanton de la konsonanto super kiu ĝi estas skribita.[3]
  • Tanwin ( ً ٍ ٌ ): ĝi konsistas en la aldono de nun fina al substantivoadjektivo kio ĝenerale indikas ke ĝi estas totale deklinaciebla kaj sintakse nedeterminata. Tamen, kelkaj propraj nomoj, kiuj estas semantike difinitaj substantivoj, devenas el substantivoj origine nedeterminataj kaj tiele ili konservas la nunacion. Ekz.: مُحَمَّدٌ, Muḥammadun, «Mahomedo».[3]

Specialaj grafemoj[redakti | redakti fonton]

Araba skribmaniero[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Araba skribmaniero.
La frazo Zabān-i Urdū-yi Muʿallā ("La lingvo de elstara kampo") verkita en Nastalika skribmaniero kaj urdua lingvo.

Araba skribmaniero estas skribmaniero uzata por skribi kelkajn lingvojn de Azio kaj Afriko, kiaj la Araba, Mandinkaj dialektoj, Sorana lingvo aŭ Centra Kurda, Luriaj dialektoj, Persa, Urdua, Paŝtoa, Svahila kaj aliaj.[4] Eĉ ĝis la 16-a jarcento, ĝi estis uzata por skribi kelkajn tekstojn en arabhispana.[5] Ĝi estas la dua aŭ tria plej amplekse uzata skribsistemo en la mondo, post la Latina kaj la Ĉina (kvankam pri tiu lasta depende de la konsideroj).[6] La Araba skribmaniero estas skribita el dekstro al maldekstro en kursiva stilo. En plej kazoj la literoj transskribas konsonantojn, aŭ konsonantojn kaj malmultajn vokalojn, kaj tiele plej arabaj alfabetoj estas abjad. Tiu skribmaniero estis unue uzata por skribi tekstojn en araba, ĉefe la Korano, nome la sankta libro de Islamo. Kun la etendo de Islamo, ĝi iĝis uzata por skribi lingvojn de multaj diversaj lingvofamilioj, kio kondukis al la aldono de novaj literoj kaj de aliaj simboloj, kaj tiele kelkaj versioj, kiaj Kurda, Ujgura, kaj malnova Bosna iĝis abugidaj aŭ veraj alfabetoj. Ĝi estas ankaŭ la bazo por la tradicio de Araba kaligrafio.

Propono de reformo de la skribmaniero[redakti | redakti fonton]

Ajnaokaze, la legado postulas ian gradon de kompreno de la teksto kaj de kono de la gramatiko. Pro tiu tialo, malgranda grupo de akademianoj proponis en la 1920-aj jaroj adopti la latinan alfabeton, same kiel jam estis farinta Turkio, argumentante ke "aliaj popoloj legas por kompreni; ni devas kompreni por povi legi". Fakte la araba alfabeto estis rekuperita oficiale de la registaro turka en 2014, sed nur por la religia medio. La propono estis malakceptita, sed restis malferma la polemiko pri ĝis kia punkto tiu skribmaniero malfaciligas la alfabetigadon. Nuntempe oni tendencas pli al pensado ke la problemoj de alfabetigado estas ĉefe ekonomiaj kaj politikaj, ĉar ŝajne ne montras malfacilon en Israelo, kiu havas similan skribmanieron, kaj same en landoj kiel ĈinioJapanio, kondiĉe ke oni disponas de rimedoj kaj politika voloj necesaj.

Arabaj ciferoj[redakti | redakti fonton]

Estas tri tipoj de ciferoj en la araba skribmaniero; unuflanke estas la orientaj ciferoj, dividitaj en: arabaj, uzataj ĉefe en la tuta Maŝreko, kaj persaj, uzataj en la araba skribmaniero de Irano, Pakistano kaj Barato. Aliflanke estas la nomataj arabecaj ciferoj, de komuna uzado en la plej parto de la mondo, uzataj en la landoj de la Magrebo. Ĉiuj tamen devenas de Hindio, en diversaj epokoj.

Arabaj ciferoj estas, proprasence, la formo de la ciferoj uzataj en la araba lingvo: ٩ ٨ ٧ ٦ ٥ ٤ ٣ ٢ ١ ٠.

Moderna araba telefona klavaro kun du formoj de arabaj ciferoj: okcidentarab/eŭropaj ciferoj maldekstre kaj orientarabaj ciferoj dekstre.
Arabaj ciferoj.
Arabaj kaj eŭropaj ciferoj en trafiksignalo en Abu Dabi.
Orientaj ciferoj
Arabaj Persaj Ekvivalento
٠ ۰ 0
١ ۱ 1
٢ ۲ 2
٣ ۳ 3
٤ ۴ 4
٥ ۵ 5
٦ ۶ 6
٧ ۷ 7
٨ ۸ 8
٩ ۹ 9

Duskribismo[redakti | redakti fonton]

Nikola Raŝiĉ en sia eseo Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo[7] ekas el la analizo de la rilato inter la parola kaj la skriba lingvoj, nome la skribsistemo. La sinsekvo okazas ĉiam en tiu direkto: unue oni parolas, poste oni skribas. En tiu evoluo iam oni elektas alfabeton kaj tio estas socia, politika kaj tre ofte eĉ religia decido. Tiu elekto povas esti ne ununura, tiele Rasiĉ klarigas la koncepton de duskribismo, kiel "du alfabetoj ene de unu lingva komunumo", kaj ene de ĝi la pli specifa kazo de digrafio nome kiam la uzo de diversaj skribsistemoj estas "socifunkcie determinita". Foje la kunekzisto de la du alfabetoj povas indiki kazon de transiro de unu al la alia, tiele temus pri alfabetŝanĝo por kio ĉiam estas kulturaj, sociaj, politikaj, ekonomiaj auz eĉ religiaj faktoroj kaj tialoj. Foje ne temas pri du alfabetoj, sed pri du ortografioj, kaj denove oni devas analizi kiuj kaj kiaj estas la tialoj de tio. La aŭtoro proponas diversajn konceptojn, terminojn (kiaj skizoskribio kaj skizografio) same kiel komentas la diversajn kazojn en precizajn lingvajn situaciojn de ĉiuj kontinentoj. Ekzemple oni analizas almenaŭ supraĵe la kunvivadon kaj kelkajn historiajn elektojn aŭ ŝanĝojn de alfabetoj en Balkanio ĝis Moldavio ĉefe rilate al la cirila kaj al la latina alfabetoj, sed ankaŭ kun historia uzado de la araba. Kiam okazas skismografio, temas pri "konkurenco de du alfabetoj", kiel okazis kaj okazas en Hindio ĉefe inter arabidaj haj hindidaj normoj. La kazo de Bosnio estas speciale studita. Ĉiuj tiuj kazoj estas diferencaj el la pura diglosio, kie nepras diferenco de socia prestiĝo, dum ĉe duskribismo la divido de la taskoj estas ĉefe funkcia.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Enclopaedia Britannica online (ed.). «Arabic Alphabet». [1] Konsultita la 25-an de marto 2017.
  2. Corriente, Federico. (1980) “Lección 1.ª: Fonología”, Gramática árabe (hispane). Madrido: Instituto hispano-árabe de cultura. Ministerio de Cultura, p. 19–2. ISBN 84-7472-017-6.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Corriente, Federico (1980). «Lección 3.ª: Grafonomía». Gramática árabe. Madrid: Instituto hispano-árabe de cultura. Ministerio de Cultura. pp. 41-51. ISBN 84-7472-017-6.
  4. Mahinnaz Mirdehghan. 2010. Persian, Urdu, and Pashto: A comparative orthographic analysis. Writing Systems Research Vol. 2, No. 1, 9–23.
  5. Exposición Virtual. Biblioteca Nacional de España. Bne.es. Alirita 2012-04-06.
  6. Arabic Alphabet. Encyclopaedia Britannica online. Arkivita el la originalo je 26-a de aprilo 2015. Alirita 2015-05-16.
  7. Nikola Raŝiĉ, Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo [2000]. En Interlingvo inter lingvoj, Prilingvaj eseoj, Diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 47-66.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Esperanto-araba lernolibro. N. Isaac. Lerniloj, vortaroj / araba. 68 paĝoj.
  • Bateson, Mary Catherine (2003), Arabic Language Handbook, Georgetown University Press, ISBN 0-87840-386-8
  • Busquets Mulet, Jaime, Gramática elemental de la lengua árabe, Kvina eldono, Palma de Mallorca, 1970.
  • Durand, Olivier; Langone, Angela D.; Mion, Giuliano (2010), Corso di Arabo Contemporaneo. Lingua Standard, Milano: Hoepli, ISBN 978-88-203-4552-5
  • Hanna, Sami A.; Greis, Naguib (1972), Writing Arabic: A Linguistic Approach, from Sounds to Script, Brill Archive, ISBN 90-04-03589-3
  • Haywood; Nahmad (1965), A new Arabic grammar, London: Lund Humphries, ISBN 0-85331-585-X
  • Mion, Giuliano (2007), La Lingua Araba, Rome: Carocci, ISBN 978-88-430-4394-1
  • Mumisa, Michael (2003), Introducing Arabic, Goodword Books, ISBN 81-7898-211-0
  • Procházka, S. (2006), ""Arabic"", Encyclopedia of Language and Linguistics (2-a eld.)
  • Thelwall, Robin (2003). "Arabic". Handbook of the International Phonetic Association a guide to the use of the international phonetic alphabet. Cambridge, UK: Cambridge. ISBN 0-521-63751-1.
  • Vaglieri, Laura Veccia, Grammatica teorico-pratica della lingua araba, Rome: I.P.O.
  • Versteegh, Kees (1997), The Arabic Language, Edinburgh University Press, ISBN 90-04-17702-7
  • Watson, Janet (2002), The Phonology and Morphology of Arabic, New York: Oxford University Press, ISBN 0-19-824137-2

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alfabeto árabe en la hispana Vikipedio.