Stenografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemploj de stenografiaj sistemoj

Stenografio estas farata permane per ia skribilo, ekz. krajono aŭ inka skribilo.

Stenografio kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la Enciklopedio de Esperanto de 1934 legeblis:

Citaĵo
 Stenografio. Esperanto kiel internacia helplingvo faciligas la reciprokan interkomprenon. Per ĝia principa uzo oni liberigas ĉiun internacian interrilatadon de la tradicia balasto, kaŭzita de la multlingveco. Stenografio kiel skribteknika helpilo simpligas la skriblaboron. Ĝi malŝarĝas la skribanton de la pezeco de la ordinara skribmaniero. Esperanto kaj Stenografio estas du raciaj helpiloj de l' moderna vivo. La Stenografistaro ĉiam montris sin tute favora por Esperanto. Ĝi multe helpis ĝian propagandon kaj al ĝi alfaris la diversajn stenografi-sistemojn. 

Ekde 1923 en la Internacia Asocio de Esperantistaj Stenografoj (IAES) organiziĝis la projektoj kunigi la du helpajn sistemojn.

Jen sekvas kronologio:

La komencaj jaroj[redakti | redakti fonton]

1890[redakti | redakti fonton]

Jules Meysmans, belga esperantisto, konata pro lia vortinvento 'interlingvistiko', kreis stenografian sistemon[1]. Ĝi estis unu el la plej uzataj stenografiaj sistemoj en Belgio.

1896[redakti | redakti fonton]

La unuaj publikigoj okazis en 1896. Lingvo Internacia (gazeto) publikigis artikolon pri la rilatoj, kiuj ekzistas inter Esperanto kaj Stenografio.

Samtempe „Le Grand Sténographe“ kaj „La Gazette Sténographique“ en Francio publikigis kurson. La lasta gazeto eĉ publikigis aldonon „L' Espérantiste“ (praulo de tiu poste publikigita de Louis de Beaufront).

1897[redakti | redakti fonton]

En 1897 aperis en Stokholmo la unua lernolibro de Esperanta Stenografio, de Per Ahlberg - Stenografio laŭ la principoj de D-ro Julius Brauns Esperantigita per helpo de V. Brauns el Halmstad, Svedio.

1903[redakti | redakti fonton]

En 1903 S. de Vries publikigis en Amsterdamo la unuan internacian revuon por Esperanta Stenografio „La Stenografisto".

1904[redakti | redakti fonton]

En 1904 li ellaboris sistemon: „Resumo de la Stenografia sistemo de Vries, prilaborita por la lingvo Esperanto“. Sed ĝi restis nur manuskripto. Samajare de Vries kaj Dreves Uitterdijk publikigis duonmonatan gazeton „Revuo Internacia de Stenografio“ kaj fondis Internacian Esperantan Stenografian Societon.

En la sama jaro Pastro Friedrich Schneeberger en Laufen (Svislando) aperigis 4-paĝan „Resumo de la Esperanta Stenografio“ verkitan laŭ la sistemo de Stolze-Schrey. Dua kaj tria eldonoj de la sama resumo, kun kelkaj sistemmodifoj, eliris ĝis la jarfino. Schneeberger ankaŭ fondis la „Esperantan Stenografian Rondon“ por stenografia korespondado kaj ekzercado.

La unua UK[redakti | redakti fonton]

1905[redakti | redakti fonton]

La jaro 1905 estas grava en la historio de Esperanta Stenografio. Schneeberger aperigis sian „Lernolibro de Esperanta Stenongrafio laŭ la unuiga sistemo Stolze-Schrey“. La Svisa Stenografia Societo organizis konkurson pri germana, franca kaj Esperanta Stenografioj.

En la 1-a Universala Kongreso (UK) en Boulogne sur Mer, Schneeberger postskribis la paroladojn laŭ sia alfaro kaj per tio fariĝis la unua praktikisto de debat-stenografio en Esperanto. Liaj stenografiaĵoj servis por kompilo de la oficiala raporto de l' kongreso.

Flavigny kaj Lafaye verkis adapton de Duployé (nur manuskripto).

Aperis samtempe 2 alfaroj por Pitman de George Ledger kaj Alfred Lindridge. Manuskripto de Antonio Sobezynski „Universala sistemo stenografia, uzebla en ĉiuj lingvoj“ fariĝis konata, same modeloj de Esperanta Stenografio de A. Saponjko.

1906[redakti | redakti fonton]

En 1906 Schneeberger eldonis stenografian gazeton „Flugila Plumo“, unue hektografite, poste en litografio, de post numero 4, regule kun ekzercoj en debata stenografio. Li plie publikigis sur bazo de sia praktikado en Boulogne sur Mer verkon hektografitan: „Regularo kaj Sigelaro de Kongresa Stenografio (Sistemo Stolze-Schrey)“, W. Hauschildt alfaris la sistemon Scheithauer.

En la 2-a UK en Ĝenevo, Schneeberger, Jak, Schmidt (Berno) kaj Siegfried Auerbach (Frankfurto ĉe Majno) postskribis la oficialajn paroladojn de la kongreso laŭ la sistemo Stolze/Schrey.

Stenografia Societo en Szeged (Hungario) por la Internacia Kongreso de Stenografio en 1907, akceptis favoran decidon. En la kongreso, Schneeberger kaj Cogen (Ninove) ricevis medalon por siaj Esperantaj laboroj pri stenografio.

1907[redakti | redakti fonton]

Dum la 3-a UK en Kembriĝo - la 16-a de aŭgusto 1907 - okazis kunsido de „Internacia Stenografia Societo“ prezidita de Schneeberger.

Fine dum tiu jaro aperis „Lernolibro de la Natura Stenografio Gabelsberger“ alfarita de G. Christofel, kun enkonduko en Esperanto metagrafio.

Du paĝoj el stenografia taglibro de Richard H. Geoghegan - la teksto ampleksus kvin paĝojn en tajpita transskribo

1908[redakti | redakti fonton]

En 1908 Ch. Barit publikigis propran sistemon: „L'Espero“ kaj Rudolf Sprotte du verketojn: „Simpla stenografia sistemo“ (Charlottenburg, hodiaŭ urbodistrikto de Berlino) kaj „Aoro“ Stenografia internacia. Lernolibro por uzo en la lingvoj Esperanto, angla, franca, germana, rusa, hispana. (Berlin).

Pastro Augustus Frohus (Poppenburg-Hanovro) publikigis adapton de la germana sistemo Scheithauer.

La stenografia eltrovinto Heinrich Roller (Berlino) aperigis verkon „Kompleta lernolibro de Esperanta stenografio laŭ la Rollera tutmonda sistemo, uzebla por ĉiuj lingvoj“.

1909[redakti | redakti fonton]

En 1909 A. Creuxx elvenigis alfaron por Ido de l' sistemo Duployé ĉe la eldonejo Duployé en Parizo, kun du partoj de adapto por nia lingvo sub la titolo. „Stenografio Duployé por Esperanto“. A. Ruthardt (Mühlacker, Germanio) aperigis sistemon de internacia stenografio, ankaŭ aplikebla por Esperanto. Instruisto W. Wohlrabe, Chemnitz, en „Der Unterrichtsleiter“, Liegnitz (majo 1909) publikigis kurson de Esperanta Stenografio laŭ la sistemo de „Nationalstenographie“ de fratoj Kunowski.

1910[redakti | redakti fonton]

Dum 1910 d-ro Albert Schramm eldonis ĉe Heckners Verlag, Wolfenbüttel (Brunsvigo), la verkon "Esperanta Stenografio" laŭ la sistemo Gabelsberger. Anglo, Josiah Catton, publikigis en Londono adapton de l‘ Pitman-sistemo.

1911[redakti | redakti fonton]

Lernolibro de Esperanta Stenografio, 1911.

En januaro 1911 d-ro A. Schramm, Dresdeno, komencis publikigi la gazeton „Internacia Stenografia Gazeto Gabelsberger“, organo de la „Internacia Ligo Gabelsberger“, kun „Stenografia Aldono“ (laŭ la sistemo Gabelsberger-Schramm). Redaktoro estis Karl Wallon, Frankfurto ĉe Majno-Süd.

Emil Stark, Magdeburgo, post aliĝo de Schneeberger al la Ido-movado, aperigis en 1911 duan senŝanĝan eldonon de la lernolibro de Schneeberger. Li ankaŭ publikigis anstataŭ la malaperinta gazeto „Flugila Stelo“ novan organon sub la titolo „Flugila Plumo“, kiu ĉesis post kelkaj numeroj.

1912[redakti | redakti fonton]

Ŝajnas, ke 1912 estis rezervita al sola aŭtoro L. Jakab, Budapeŝto. De li aperis tri verketoj: „Lernolibro de la plej simpla kaj plej facila Stenografio“ Poste: Komparaj tabelo de la 15 diversaj sistemoj de Esperanta Stenografio kaj Esperanta sono. Statistikoj. Fine: Klopodoj por la Esperanta Stenografio (hungarlingve). Dum la sekvanta jaro K. Ewald publikigis laŭ tiu ĉi sistemo broŝuron „Bildoj el la besta vivo“. Robert Kreuz, Frankfurt a. M. (Germanio) en tiu ĉi jaro diskonigis la unuajn provojn de metagrafio Stolze-Schrey-Schneeberger.

1913[redakti | redakti fonton]

Komence de 1913 Pierre Flageul, Paris, alfaris la sistemon Duployé al Esperanto kaj instruis ĝin en la Esperanto grupo en Vanves.

Je Pasko 1913, Robert Kreuz postskribis la Esperantajn alparolojn faritajn en la germana laborista kongreso en Frankfurt a. M publikigitajn laŭ tio.

Majo: Alfred Wheeler Lyndridge publikigis „Adaptation of Pitman's shorthand to Esperanto“. Junio: aperis en „Le Phare Sténographique“: „Sistemo Duployé por Esperanto“, alfarita de prof. Sepulveda Cuadra, Santiago de Chile. Aŭgusto: en „Le Journal des Sténographes“ prezento de la „Adaptation de la Sténographie Duployé à la langue internationale Esperanto“ laŭ la alfaro de P. Flageul. Saman monaton Rob. Kreuz prove stenografis en la U. K. en Bern. Oktobro: Flageul publikigis la „Petite Méthode de Sténographie Espérantiste“; en novembro, li komencis eldoni „Fluganta Skribilo“, Stenografia monata gazeto.

1914[redakti | redakti fonton]

En januaro 1914Le Phare Sténographique“ organizis stenografian konkurson kun sekcio por la Esperanta Stenografio Duployé Flageul. 17-a de januaro, Rob. Kreuz 1-a premio (120 silaboj) en konkurso Frankfurto Sachsenhausen. Aprilo: „Fluganta Skribilo“ organizis sian unuan internacian konkurson de Esperanta Stenografio 3-a de aprilo Kreuz 1-a premio (140 silaboj) en konkurso Oberursel, 14-a de junio 1-a premio (150 silaboj) en Fulda. Samjare alvoko al la Esperantaj stenografoj por la U. K de Paris, parolado Stenografio Instituto, Milano, Kursoj en Poitiers kaj Prago.

Dum la Unua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

1916[redakti | redakti fonton]

Pro la milito subite ĉesis la agado en tiu ĉi kampo.

De 1916-19 „Fluganta Skribilo“ reaperis neregule.

1917[redakti | redakti fonton]

De 1916-19 „Fluganta Skribilo“ reaperis neregule.

1918[redakti | redakti fonton]

En 1918, "Gregg Shorthand: Adapted to the Esperanto Language" de Ernest L. Jackson estis eldonita. Tiu ĉi modifis la popularan stenografion, Gregga stenografio, por Esperanto.

De 1916-19 „Fluganta Skribilo“ reaperis neregule.

Post la Unua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

1919[redakti | redakti fonton]

En 1919 aperis la „Méthode de Stenographie Espérantiste et de Sténographie Française“ de P. Flageul kaj poŝtkarto kun la alfabeto Aime-Paris-Lefebvre. En la sama jaro kurso en la Centra Oficejo Esperantista en Paris, skriba, en „Le St. Dact. Moderne“, Parizo.

La 9-an de decembro Kreuz ricevis la unuan premion (175 sil.) en Frankfurto Sachsenhausen.

1920[redakti | redakti fonton]

1920. Januaro: aperis verko de Montagu C. Butler: „Raporta Stenografio Esperanta, alfaro de l' sistemo Pitman,“ nun uzata en la oficejo de BEA. 16. 5. Kreuz ricevis 1-an premion (160 sil.) en Rödelheim. Aŭgusto: La Internacia Kongreso de St. (Buisson), Strasburgo, decidis akcepti Esperanton samgrade kiel ĉiujn naciajn lingvojn en la internacia kongreso de stenografio. Dum la ferma kunsido komunikaĵo kaj diskutado okazis en Esperanto.

1921[redakti | redakti fonton]

1921, 3-a de oktobro: Kreuz 1. premio (175 sil.) en Frankfurt-Höchst

A. Lefebvre, Parizo, publikigis sian alfaron „Provo de Stenografio Internacia laŭ la principoj de Conen de Prépean, Aimé-Paris“.

1921[redakti | redakti fonton]

1922, 7-a de majo: Kreuz ricevis 1-an premion (160 sil.) Frankfurto Bergen-Enkheim.

1923[redakti | redakti fonton]

1923. Starigo de la Internacia Asocio de Esperantistoj Stenografistoj (IAES). La unua cirkulero estis dissendita la 5-an de aprilo, Rondiranta gazeto la 4-an de aprilo kaj dum julio aperis la unua numero de „Internacia Stenografiisto“, oficiala organo de IAES, kies konstitucia kunveno okazis la 9-an de septembro.

1924[redakti | redakti fonton]

La Konsilantaro de IAES estis elektita dum eksterordinara kunveno, la 9-an de marto 1924. Prezidanto Pierre Flageul; vicprezidanto Léon Cogen, John Mabon Warden, Chrapusta; ĝenerala sekretario Jean Marchand; help-sekretarioj Bengough, Polaĉek, Leffler; kasisto Lefebvre; arkivisto, bibliotekisto kaj ĉefredaktoro, I. S. Demarcy; administranto f-inoj Fanny Bonnet kaj Colijn, s-roj Bredall, Omelskyj kaj Popov.

Flageul komencis publikigi sian alfaron de Metagrafio al Esperanto (finita en 1926).

Depoin reprezentis IAES en la Internacia Kongreso de Stenografio en Lausanne.

Le Sténographe Illustre enhavis alfabeton Duployé-Flageul.

La 4-an de aŭgusto, dum la franca kongreso pri Stenografio en Charleville estis voĉdonita deziresprimo por Esperanto. La „Almanach Sténographique“ enhavis adresaron de 114 Esperantistoj Stenografistoj el 25 landoj. En la jarlibro de la Esperanto Movado (eld. UEA) aperis artikolo kun specimeno de Esperantaj sistemoj. Pluraj kursoj estis organizitaj. Kreuz, Ĝenevo, stenografis la ĉefparoladojn en la 17-a UK, publikigitajn en la oficiala dokumentaro.

1925[redakti | redakti fonton]

En majo 1925 la internacia Konferencoj por la uzado de Esperanto en Komerco kaj Industrio kaj en Sciencoj puraj kaj aplikitaj, unuanime akceptis deziresprimon prezentitan de IAES pri disvastigo de Esperanto inter stenografoj. La eltrovinto Grandjean, Paris, skribis publike Esperantan diktadojn per sia Stena maŝino „Sténotype“.

Saman monaton okazis la unua internacia konkurso de Esperanta maŝinskribo, organizita de l' „Association Descartes“: F-ino E. Mitchell, f-ino Gabriel, s-roj Gavrin kaj Triouleyre.

Robert Kreuz organizis fakan kunvenon de Esperantaj Stenografoj dum la Universala Kongreso en Ĝenevo.

T. Mori, Kioto (Japanio), eldonis organon „La Studo Stenografa“.

Wilhelm Wingen, urbparlamenta stenografo en Kolonjo, starigis alfaron de sistemo Palm.

Unua apliko por UK[redakti | redakti fonton]

1926[redakti | redakti fonton]

En majo 1926 la Pariza Foiro organizis internacian konkurson de maŝinskribo en Esperanto. F-ino O. Piau venkis.

„La Revue Sténographique Belge“ publikigis serion da artikoloj de Léon Cogen (Ninove).

La franca kongreso de Stenografio en Bourges akceptis dezir-esprimon similan al tiu, akceptita en 1925 de la teknikaj konferencoj.

R. Kreuz kaj Montagu Christie Butler stenografis la paroladojn dum la 18-a UK de Esperanto en Edinburgh.

Prof. Felix Dyba, Berlino, aperigis original-sistemon „Ĉies“. IAES fiksis regularon por konkursoj de stenografio kaj maŝinskribo. Cogen alvokas per cirkulero por fondo de belga societo de Esperantaj stenografoj.

La stena fak-organo „Fach-Beilage“ (novembro) publikigis dokumentan resumon: Regularo de Debata Steno (metagrafio) por Esperanto. Laŭ Stolze-Schrey, de Robert Kreuz, Ĝenevo. Dum la sama monato Felix von Kunowski, kunaŭtoro de la germana "Nationalstenographie" eldonis „Internacional-stenografio“, sistemo de stenografio internacia por ĉiuj lingvoj. Gvidilo en Esperanto, reviziita de Markaŭ, Potsdam. - En decembro la periodaĵo „Deutsche Kurzschrift“, Duisburg, resumas siajn ĉefajn artikolojn en Esperanto.

1927[redakti | redakti fonton]

Dum marto 1927, la komitato de la germana skolo Arends decidis ellaborigi alfaron por Esperanto.

Léon Cogen fondis la unuan nacian societon: „Asocio de la Belgaj Stenografistoj-Geesperantistoj“. Sekvante tiun ekzemplon, la 5-an de junio R. Llech fondis en Parizo similan societon „Franca Societo de Esperantistoj-Stenografistoj“ tuj post la unua provo de Esperanta stenografado organizita de „Fluganta Skribilo“.

En la Internacia Kongreso de Stenografio en Bruselo, en aŭgusto, okazis internacia ekspozicio, en kiu Esperanto havis plej grandan lokon. Rekompencoj aljuĝitaj: Ora Medalo: IAES, Cogen, Flageul; Arĝenta Medalo: A. de Maertelaere; Bronca Medalo: A. Lefebvre; Honora Mencio: Frischknecht, Beaugier.

La 6-an de aŭgusto okazis la 1-a Ĝenerala Kunveno de IAES en la „Monda Palaco“ kaj la 1-a internacia kaj intersistema konkurso de stenografio: V. Hendriĉ, 140 silaboj, f-ino O. Piau, 120 silaboj, R. Llech, 100 silaboj, s-ino A. Picard, 80 silaboj. Dum la ferma kunsido okazis diskuto en Esperanto pri la utilo de steno por la Esperantistoj, post kiu la Kongreso unuanime akceptis dezir-esprimon pri lernado de Esperanta Steno kaj edukado de Esperantaj Stenistoj.

En la 19-a UK en Dancigo, en aŭgusto, Robert Kreuz stenografis la ĉefparoladojn.

En septembro R. Llech publikigis la 1-an numeron de „Le Sténographe Esperantiste“.

En tiu ĉi jaro Karl Wallon, Dresdeno, eldonigis lernolibron de sia alfaro „Rapido“ de l' oficiala germana unueca sistemo. R. Haillez, dulingva parlamenta stenografo en Bruselo, starigis novan alfaron de Duployé, publikigitan en 1928 en „L' Elan“ kaj de Maertetaere propran sistemon „Progresemo“. Prof. A. Scheller, Hildburghausen (Germanio) aperigis hektografitan lernolibron de alfaro de l' germana reform-stenotaĥigrafio.

La „Revue Sténographique Belge“ regule aperigis Esperantan paĝon. Multaj artikoloj kaj kursoj.

La Stenografia Unuiĝo de Belgio, organizis dum julio konkursojn de stenografio kaj maŝinskribo en Esperanto.

Marto-oktobro V. N. Engelhardt publikigis, ruslingve, en „Internacia Lingvo“ n-ro 2-5 la principojn de internacional-stenografio.

1928[redakti | redakti fonton]

De aprilo 1928 Pierre Flageul eldonis literaturan broŝureton en Esperanta Steno La 1-a estas „Poezioj de Zamenhof“. Aperis 6 kajeroj.

„Der Schriftgenosse“, Halle (Saale), junio 1928 enhavis alfaron de Esperanta stenotaĥigrafio de la studento pri filologio Josef Weber (Graz), „Der Arendische Stenograph“, Berlino, tian de la sistemo Arends de Wilhelm Wingen, Kolonjo.

La 5-an de aŭgusto la franca kongreso de Steno en Le Mans akceptis en la regularo por la atestoj pri profesia lernado kaj kapableco de la stenografoj kaj sekretarioj Esperanton inter la fremdaj lingvoj. Dum la kongreso okazis konkurso de Esperanta maŝinskribo. 1-a f-ino O. Piau, 2-a f-ino Maupiouxx. F-ino Piau sukcesis ankaŭ en stenografia konkurso en Esperanto, 160 silaboj.

En la aŭgusto numero de „Der Schriftgenosse“, Halle (Saale), E. Lotzing konigis la „Esperantan Taĥigrafion“ starigitan de Vinzenz Miksche, Vieno, en 1912.

En la 20-a UK en Antverpeno, en aŭgusto, Robert Kreuz stenografis la ĉefparoladojn.

La 10-an de aŭgusto 1928, dum la Universala Kongreso en Antverpeno, okazis la 2-a ĝenerala kunveno de Internacia Asocio de Esperantistaj Stenografiistoj (IAES). Estis elektitaj: honora prezidanto, Pierre Flageul; prezidanto Léon Cogen; vicprezidanto Alfred Lefebvre, John Mabon Warden, Hoen; ĝenerala sekretario R. Haillez; helpsekretario Bengough, Polaĉek, Leffler; kasisto A. de Maertelaere; bibliotekisto-arĥivisto J. Llech; administrantoj: f-ino Fanny Bonnet, s-ro Popov.

Age de direktoroj de sten-asocioj stariĝis en Napolo en 1928 "Nacia Asocio de stenografoj E-istoj" (prez. prof. Oreste Tafuri, sekr. prof. Fernado Quagliarella). Kursoj de Esperanto por stenografoj ĉe sten-asocioj okazis en Napolo kaj en Breŝo (gvid. Facchi).

1929[redakti | redakti fonton]

En la 21-a UK en Budapeŝto, Robert Kreuz stenografis la ĉefparoladojn. La 3-a Ĝenerala Kunveno okazis la 4-an de oktobro 1929, dum la UK en Budapeŝto. La 8-an de aŭgusto okazis faka kunveno de Esperanto-stenografio en la lernejo de Adalberto Radnai.

Dum septembro, en Budapeŝto, A. Vikár, Lajos Kökény kaj gesinjoroj Grandjean parolis en Esperanto pri diversaj temoj dum la Internacia Kongreso de Stenografoj. Aliaj parolis nacilingve pri Esperanto. Esperantaj verkoj estis videblaj en la ekspozicio de tiu ĉi kongreso.

Samtempe aperis la „Radnai-Stenografio“, alfaro al Esperanto de Kökény kun helpo de d-ro Radnai.

En Oktobro 1929 Giuseppe Quitadamo fondis la "Associazione Nazionale Stenografi-Esperantisti" ("Nacia Asocio de Esperantistoj-Stenografistoj" en Napolo (Italio).

En Decembro aperis „Aldono“ kaj 1-a parto de Internacionalstenografio de Felix von Kunowski por hispana, itala, pola kaj rusa lingvoj, reviziita de Hoen, Köln.

1930[redakti | redakti fonton]

En 1930 aperis 2-a parto por dana, nederlanda, portugala, rumana kaj latina lingvoj.

La gazeto „Arbeiter-Stenograph“, Lahr i.B. en n-roj 2, 5-6, 7 kaj 8 enhavas alfaron de Arends de Mart. Schäffler, Munkeno (1929).

En tiu ĉi jaro aperis la „Originalstenografio por Esperanto“ de prof. Ewald Brabbée, Vieno, fama stenografo de Aŭstrio, lernolibro de Brabbée kaj K. Haager. De l' germana sistem-eltrovinto, Scheithauer, Leipzig, eliris „Plena lernolibro de Esperanta Stenografio“ (Rapidskribo).

1930. B. Siegert (Schweidnitz) eldonis ĉe G. Richter-Lahr lernolibron de Esperanta Stenografia sistemo Arends“. La Germana Ligo de l' „Laboristaj Stenografistoj“ eldonis propagandilon pri Esperanta Stenografio.

Kreuz starigis propran alfaron laŭ Stolze-Schrey (febr. 1930) uzatan praktike en la oficejo de la Internacia Centra Komitato (ICK) kaj kurson de metagrafio (okt. 1930).

En februaro estis fondita la "Tutmonda Intersteno-Asocio“ (Intersteno-stenografio de Felix von Kunowski); samtempe aperis en Duisburg la gazeto „Tutmonda Intersteno“ (en tipografio), redaktoro estis Fr. Graser, Frankfurt a. M., kaj „Multlingva Intersteno“ (en Intersteno), redaktoro H. Friesz.

En la 22-a UK en Oksfordo, en aŭgusto, Robert Kreuz stenografis la ĉefparoladojn.

Aŭgusto: Germana Asocio de Nacionalstenografio okaze de sia kongreso en Karlsruhe, organizis Intersteno-ekspozicion kaj paroladojn pri utilo de Esperanto.

Oktobro: Kreuz starigis adapton de Gabelsberger-Noe, uzatan en la Itala Esperanto-Centro en Milano.

Dum novembro aperis Nombro-Internacionalstenografio de Felix von Kunowski kaj d-ro Fr. Höke. Sub la titolo „Rapida Skribo de Fr. de Kunovski“, reviziita de H. J. Hoen, elvenis metagrafio de „Intersteno“. Ankaŭ V. N. Engelhardt (Omsk), publikigis ruslingve „InternacionalStenografio“. Li de 1929 ĝis 1935 instruis multajn rusojn laŭ tiu ĉi sistemo.

1931[redakti | redakti fonton]

La 6-an de junio. R. Kreuz, en svisa stenografia kongreso de l' sistemo Stolze-Schrey en Rüti, ricevis premion por Esperanta Stenografado je rapideco de 220 silaboj.

De julio, la organo de IAES „Internacia Stenografiisto“, kiu ĝis nun aperis poligrafite, aperas presite.

En la 23-a UK en Krakovo, Robert Kreuz stenografis la ĉefparoladojn; same.

En laborkunsido de la 23-a UK en Krakovo estas legita parolado de d-ro Höke el Elberfeld-Wuppertal pri steno.

Dum la Internacia Kongreso de Stenografio en Parizo (aŭgusto) oni multe parolis pri Esperanto. Laŭ propono de la 5-a G. K. de IAES, ĝi unuanime voĉdonis du deziresprimojn; unu al ICK pri organizo de Stena ekspozicio kaj konkurso dum la 24-a UK en Parizo, alian al la novfondita Unio Internacia de Stenografoj pri Esperanto kiel traduklingvo. Tiu lasta estis akceptita de la kongreso.

Dum samloke organizita 2-a internacia kaj intersistema konkurso de Esperanta steno estis premiitaj f-ino Piau (140), s-ino Major (100) kaj f-ino Castel (60 silaboj).

Fine ekspozicio kun granda fako de IAES. IAES kaj Pierre Flageul ricevis ĉefpremion; Léon Cogen Oran medalon.

La Germana Asocio de Nacionalstenografio organizis kongreson dum septembro en Detmold. Tie oni parolis pri Esperanto kaj Intersteno.

Dum oktobro laŭ propono de Lajos Kökény, la stenografia oficejo de l' hungara parlamento organizis gravan enketon per Esperanto pri la Stenografio en la parlamentoj de la tuta mondo.

Dum decembro Flageul sciigis sian intencon verki Historion de la Esperanta Steno kaj akceptis proponon de Kreuz pri kunlaborado.

Samjare aperis 3-a parto de Internacionalstenografio, nun adaptita al 22 lingvoj.

1932[redakti | redakti fonton]

En aprilo 1932 André Schild-Basel eldonis adapton de Aimé-Paris. En junio eliris alfaro de Prévost-Delaunay de A. Eymard, Paris.

La parlamenta stenografi-organo „Der Blitz“, Berlino, en la sama monato komencis publikigon de Esperanta Steno, ekzercon de elementa kaj debata stenografio laŭ Stolze-Schrey-Kreuz.

La 28-an de majo, en la Kongreso de Svedia Stenografio Stolze-Schrey en Kreuzlingen estas premiitaj en Esperanta Steno Frischknecht, St. Gallen por 160 silaboj kaj Robert Kreuz por 240 silaboj. En junio Kreuz starigis alfaron de la dana sistemo Worms (Schrey-Worms) kaj dissendis multobligitan resumon de sia alfaro de Stolze-Schrey.

En la 24-a UK en Parizo, Robert Kreuz stenografis la ĉefparoladojn.

Okaze de la 24-a UK Pierre Flageul organizis por IAES ekspozicion en "Institut Stenographique de France". Tria intersistema Esperanta konkurso. Premiitaj estas F-ino Ch. Ostertag por 80 silaboj (Gabelsberger), Maurice Laperas, 80 silaboj (Dupl. Flag.), H. Korell, 100 silaboj (Langebrück, Stolze-Schrey, Schneeb.), anonimulo, 100 silaboj, W. Meissner, 100 silaboj (Unueca Wallon), f-ino Osterstag, 180 silaboj, s-ino Sampson-Major Gab (Delaunay-Major), A. Leffler 180 silaboj, Korell, 180 silaboj.

Jarkunveno de IAES. En aŭgusto, apero de 4-a eldono de "Lernolibro de Esperanta Steno laŭ la sistemo Duployé" de Pierre Flageul.

Kompilita kaj kompletigita de Pierre Flageul. Reviziita kaj finredaktita de Robert Kreuz.

Malfruaj projektoj[redakti | redakti fonton]

1986[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1986 eldoniĝis la lernolibro por meminstruado pri Unisteno:

Unisteno; plume de Johannes Jakob Sturzenegger kaj Hainrich Matzinger; Eldonejo Mondo, Zuriko, Svislando.

La sistemo similas al la oficiala Germana Unuigita Stenografio.

2011[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2011 komenciĝis projekto adapti la sistemon T-linio (Teeline) al Esperanto fare de Pejno Simono.

La Brita stenografia sistemo Teeline de James Hill, el la jaro 1968, estas konata pro facila lerneblo. Baze ĝi uzas simbolojn por ĉiu litero de la angla alfabeto kun kelkaj fonetikaj simpligoj kaj konvenaj ligaĵoj. Ĝi ne skribas literojn ne aŭdigitajn dum parolado. Krom tio, ĝi skribas vokalojn nur komence kaj – se ne silentaj – fine de vorto. Kontraste al aliaj stenografioj ĝi ne difinas gigantan stokon de mallongigoj por oftaj frazoj. Aliflanke ĉiu skribanto rajtas mem laŭnecese krei proprajn mallongajn formojn.

La defio por adaptado al la lingvo Esperanto estas la fakto, ke oni normalokaze per tiu ĉi sistemo ne skribas vokalojn ene de vortoj. Tiun propraĵon ĝi havas komune kun la sistemo Pitman. Tamen por distingi inter "amato", "amito" kaj "amoto" oni devas truki por povi montri la signife necesega "A", "I" aŭ "O". En junio 2011 la adapto troviĝis ankoraŭ en evoluado.

Fakte ĉiuj ĉi problemoj solviĝis. Sed en 2011 mankis ankoraŭ la publikigado de la proponota E-versio de T-linio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dalmau, D. (1961): Esperanta resumo de la stenologio kaj stenografio
  • Brauns (1899): Per Ahlberg - lernolibro de stenografio
  • Butler (1914): Pitman-sistemo stenografia
  • Flageul (1936): Duployé-sistemo stenografia
  • Kunovski, F. de (1927): Intersteno-sistemo
  • Schneeberger - Stark (1904, 1906, 1926, 1936): Stolze-Schrey-sistemo
  • Christoffel-Schramm (1907, 1910, 1922): Gabelsberger-sistemo
  • Lefebvre (1921): Aimé-paris-sistemo
  • Schild, A. (1933): Aimé-paris-sistemo
  • Sturzenegger-Matzinger (1965): Unesteno-sistemo
  • Barit, Ch. (1908): L'Espero-sistemo
  • Surotte (1911): Aoro-sistemo
  • Hamann: Istpografio-sistemo
  • Mayr: Mondografio-sistemo
  • Wlton (1927): Rapido
  • Kökény (1928): Radnai-sistemo
  • Batěk, A. S. (1933): Neoglifoj, la monda skribo
  • Strezov, S. - Donev, N. (1992): Esperanta stenografio
  • Wingen, H. kaj W. (1980): Ni stenografas

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biografio de Jules Meysmans, Informilo por Interlingvistoj, 2015 (1-2), p. 14

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio pri stenografio en Vikiversitato