UK 1928
| UK 1928 | ||
|---|---|---|
|
| ||
| Loko | Antverpeno, | |
| Ekde | 3-a de aŭgusto 1928 | |
| Ĝis | 11-a de aŭgusto 1928 | |
| ← Antaŭa | Sekva → | |

20-a UK Antverpeno, Belgio, 1928, kun 1494 partoprenantoj el 36 landoj. 20-jara jubilea festo de UEA. La precipa temo estis "Esperanto en radio". Dum tiu kongreso la aktoraro de la Reĝa Nederlandlingva Teatro (Koninklijke Nederlandse Schouwburg, KNS [1]) prezentis en la Reĝa Flandra Operdomo Hamleto de William Shakespeare, en traduko de L. L. Zamenhof. Ĉiuj kongresanoj ricevis ekzempleron de la duvoluma Belga Antologio.
LKK
[redakti | redakti fonton]La Loka Kongresa Komitato de la 20-a Universala Kongreso de Esperanto konsistis el Oscar Van Schoor (prezidanto), Frans Schoofs (sekretario-kasisto), Maurice Jaumotte (gazetara sekretario), Marcel Roost, prizorganto de la Somera Universitato, Gustave Vermandere, prizorganto de la loĝado, Maria Elworthy-Posenaer kaj Louis Ritschie.
La kongreso mem tamen estis gvidata de Frans Schoofs, kiel prezidanto de Belga Ligo Esperantista kaj de Maurice Jaumotte kaj Marcel Roost.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Aliĝilo (Aldono de Esperanto, majo 1928)
-
Solena malfermo
-
El revuo Esperanto, 1928
-
La Flandra Movado, broŝuro disdonita dum la kongreso
-
Diplomo por Paul Bury (Arĥivaĵo 1306#2565 en Feliks-Arĥivo)
-
Ekskurso al haveno de Antverpeno
-
Evento je la sepo de aŭgusto 1928
-
Kongreslibro
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Anonimulo 1928 : La XXa Universala Kongreso de Esperanto, Antverpeno, 3-11 aŭgusto 1928, Esperanto, XXIV-a jaro, no 337-338 (9-10), 179-188.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Memormedalo. Arkivigite je 2018-04-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Por Antverpeno, 1928.[rompita ligilo]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ĉu Bourlaschouwburg d:Q2154112 aŭ Koninklijke Nederlandse Schouwburg d:Q2464575 ?
| Universalaj Kongresoj | ||
|---|---|---|
| 1905-1915 • 1920-1939 • 1947-1959 • 1960-1979 • 1980-1999 • 2000-2019 • 2020-2029 | ||
| Vaŝingtono 1910 • Antverpeno 1911 • Krakovo 1912 • Berno 1913 • Parizo 1914 | ||
| MILITO ........ San-Francisko 1915 ....... MILITO | ||
| Hago 1920 • Prago 1921 • Helsinki 1922 • Nurnbergo 1923 • Vieno 1924 | ||
| Ĝenevo 1925 • Edinburgo 1926 • Danzig 1927 • Antverpeno 1928 • Budapeŝto 1929 | ||


