Maurice Jaumotte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Loka Kongresa Komitato; UK de Esperanto 1960, Bruselo.

Maurice JAUMOTTE (naskiĝis la 5-an de aprilo 1899, mortis la 30-an de julio 1970 en Antverpeno, distrikto Wilrijk) estis unu el la plej gravaj antverpenaj esperantistoj de la 20-a jarcento.

Li esperantistiĝis en 1917 kaj en 1922 akiris sian diplomon pri instrua kapableco de Esperanto. En 1926 li eniris la unuan administrantaron de la koopera eldona societo Belga Esperanto-Instituto. En 1927 li ekapartenis al la unua laŭleĝa administrantaro de la Esperanto-grupo La Verda Stelo. En 1928 li eniris la lokan kongresan komitaton de la 20-a Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno. Dum tiu kongreso aperis Belga Antologio, kies franclingvan parton li redaktis, krom traduki diversajn pecojn.

Li verkis "Kompletan Esperantan Rimvortaron" (2a eld. 1930) kaj en 1932 la broŝuron Historio de la Esperanto-grupo La Verda Stelo 1907-1932, kies prezidanto li estis de 1934 ĝis 1969. En 1965-1966 li kunlaboris je la "seslingva aŭto-vortaro", aperita en la iama Aŭto-Revuo.

En 1953 li iniciatis kaj organizis la unuan Beneluksan Esperanto-Kongreson. La postan jaron li fariĝis prezidanto de Reĝa Belga Ligo Esperantista, kies Ora Jubileo estis solene festata en Antverpeno, en 1955[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bonvolemulo (1966). 50-jara Esperantisteco kaj 40-jara Prezidanteco de s-ro Maurice Jaumotte. En: Sonorilo 1966:58:5, p. 64-65

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Verstraeten, Jules 1964 : Toespraak bij 65e verjaardag Maurice Jaumotte, FelixArchief, Antwerpen, document 2233-152, 4 blz.
  • Verstraeten, Jules 1971 : Herdenkingstoespraak Maurice Jaumotte, FelixArchief, Antwerpen, document 2233-178, 3 blz.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]