Ruĝa Kruco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Oni ofte uzas la esprimojn Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento kiel mallongigojn por la "Internacia Movado de la Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento".


Ruĝa Kruco
Ruĝa Krescento
Ruĝa Kristalo

Laŭ la konvencioj de Ĝenevo (1864) la vunditoj kaj malsanuloj sur la militkampo ne estas rigardataj kiel malamikoj kaj oni deklaris la neŭtralecon ankaŭ de la kuracistoj kaj flegistoj. La insigno de tiuj ĉi helpaj organizaĵoj fariĝis laŭ la flago de Svisio invers-kolora, la ruĝa kruco. Iom post iom en la tuta mondo fondiĝis Ruĝa-Kruco-societoj kaj funkcias ankaŭ internacia organizo de la Ruĝa Kruco.

La ruĝa kruco estas metenda sur homamaj kaj kuracdonaj veturiloj kaj konstruaĵoj laŭ la konvencioj de Ĝenevo, por ke ili protektiĝu de milita atako.

Oni ne konfuzu la Ruĝan Krucon kun la kruco de Sankta Georgo, kiu estas la flago de Anglio, Barcelona, Freiburg kaj multaj aliaj lokoj. La kruco de Sankta Georgo etendiĝas ĝis la rando de la flago, sed tiu de la flago de la Ruĝa Kruco ne etendiĝas tiel.

Origine nur la Ruĝan Krucon oni uzis kiel simbolon de la Konvencioj de Ĝenevo, sed kelkaj islamecaj nacioj (ĉefe la otomana imperio, nun nomata Turkio) kontraŭstaris tion, kaj rezulte oni ebligis la uzon de kroma simbolo (la Ruĝa Krescento). Poste, Persio (nun Irano) sukcese aldonigis ruĝan leonon kun suno – la leono kun suno estis simbolo de Persio – al la listo da uzeblaj simboloj; kvankam Irano ne plu uzas tiun simbolon preferante la simbolon de la Ruĝa Krescento, Irano pasintece rezervis la rajton ekreuzi ĝin iam ajn laŭ sia volo. Ekde 2005 validas por ne kristanaj landoj kaj ne islamaj landoj la simbolo de la Ruĝa Kristalo.

Israelo tiam petis aldonon de Ruĝa Stelo de Davido, rezonante ke oni agnosku judan simbolon krom la kristana kaj islama. Tiun ĉi simbolon uzas la Israela Ruĝa Kruco, sed oni oficiale ne agnoskas ĝin sub internaciaj homamaj leĝoj. La Movado de la Ruĝa Kruco neis la peton rezonante ke, se oni donus alian simbolon al la judoj (aŭ alia grupo), nenombreble da grupoj petos proprajn simbolojn por si, ĉu religiecaj, ĉu ne. Tio malpliigus la originan celon de la simbolo de la Ruĝa Kruco: krei unu simbolon por indiki veturilojn kaj konstruaĵojn protektatajn pro homamo. Responde, la Movado de la Ruĝa Kruco nun prilaboras novan simbolon nereligiecan, kiu estu facile agnoskebla sur la batalkampo; kiam jam la Movado ekuzas la simbolon, oni prezentos ĝin al la Ŝtataj Partioj de la Konvencioj de Ĝenevo por amendi la traktatojn.

Esperanto kaj la Ruĝa Kruco[redakti | redakti fonton]

La iniciatinto de aplikado de Esperanto ĉe la Ruĝa Kruco estis la propagandisto de Esperanto en la franca armeo, kapitano Bayol. Antaŭ la 2-a Universala Kongreso li eldonis libreton pri utileco de Esperanto por flegado de diverslingvaj vunditoj, ankaŭ specialajn ŝlosilojn kun necesa frazaro por flega servo. Post tio Esperanto komencis penetri en la naciajn societojn de Ruĝa Kruco.

Ekzemple en 1907 en la urbodomo de Antverpeno Van der Biest legis referaton pri Esperanto por anoj de Belga Ruĝa Kruco. Samjare en la franca societo de Ruĝa Kruco oni fondis nacian komitaton por propagando de Esperanto. En 1909 administracio de la germana Ruĝa Kruco en Königsberg proponis al sia subularo lerni Esperanton. Kelkan tempon (1910) aperis faka gazeto Espéranto et Croix Rouge. En 1911 por ruĝkrucanoj estas aranĝitaj Esperanto-kursoj en Dresdeno; same en Kaŭnaso de Devjatnin.

esperantlingva afiŝo "Pola Ruĝa Kruco helpos kaj instruas helpadi", vidita en aprilo 1986

Dum la 4-a UK en Dresdeno dum somero 1908, por la unua fojo reprezentis sin la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco per Adolphe Moynier, kiu ĉeestis eksperimenton de ekzerca flegado de diverslingvaj vunditoj; ordonoj, demandoj k. a. estis farataj sole en Esperanto. Partoprenis 50 portilistoj kaj multaj militaj kuracistoj en la korto de la Saksa Ruĝa Kruco. La sama estis ripetata dum la 5-a UK en Barcelono 1909. En 1916 Justin GODART, honora ano de UEA, franca ŝtata subsekretario de la saneca fako (poste ministro), cirkulere rekomendis la lernadon de Esperanto al la militistaj flegistoj kaj tiucele mendis 10 000 erojn de la lernolibro de Esperanto de Bayol.

Fine de la milito la Ruĝa Kruco uzis la delegitan reton de UEA por retrovi homojn kaj kunvenigi gefamilianojn. Delegitoj skribis tiucelen proks 180 000 leterojn.

Post la milito la 10-a Internacia Konferenco de la Ruĝa Kruco 1921, kiun prezidis Gustave Ador kaj en kiu partoprenis preskaŭ ĉiuj registaroj de la mondo, havis tre solenan karakteron. Ankaŭ Esperanto havis rolon tie. La ideoj de la dummilite mortigita apostolo de Esperanto ĉe Ruĝa Kruco, kapitano Bayol, estis prezentata al la delegitara komisiono. Ĝi diskutis proponon de finna delegito d-ro Wang kaj favore raportis al la plenkunsido. La 7-an de aprilo la konferenco unuanime voĉdonis la jenan rezolucion:

Konstatinte la fakton, ke la lingva malfacilaĵo multmaniere malhelpas la realigon de l' internacia idealo de la Ruĝa Kruco, ĉu por savhelpo sur batalkampoj, ĉu inter militkaptitoj aŭ eĉ en la kongresoj de la Ruĝa Kruco, la konferenco instigas ĉiujn ruĝkrucajn organizaĵojn, ke ili disvastigu la lernadon de la helplingvo Esperanto inter siaj anoj, kaj speciale ĉe la junulaj sekcioj, kiel unu el la plej potencaj rimedoj al internacia kompreniĝo kaj kunlaborado laŭ la celo de la Ruĝa Kruco.

Laŭ tiu ĉi rekomendo la nova statuto de la hispana Ruĝa Kruco, adoptita la sekvintan jaron, jam enhavas unu paragrafon pri la devo lerni Esperanton.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]