Vasilij Devjatnin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vasilij Devjatnin

Vasilij Nikolajeviĉ DEVJATNIN (naskiĝis en 1862, mortis en 1938) estis instruisto kaj rusia esperantisto, de 1905 membro de la Lingva Komitato.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Devjatnin pasigis siajn infanjarojn en la Orlova regiono. Li fariĝis instruisto de la latina lingvo kaj rusa literaturo en Kievo, poste en Vilno.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Devjatnin unue estis volapukisto. En 1891 li ekkonis Esperanton. Post unu-monata studado li jam tradukis la poemon Anĝelo de Miĥail Lermontov, presita en la julia numero de La Esperantisto. Depost tio li fariĝis korespondanto, poste amiko de Zamenhof. Li partoprenis la 1-an Universalan Kongreson (UK) kaj fariĝis membro de la Lingva Komitato (LK). Ĉe la 7-a UK en Antverpeno en 1911 li gajnis la unuan premion de literaturo-konkurso.

Li estis membro de Zamenhofa Artista Adeptaro en Parizo, aranĝis festojn kaj kulturajn kunvenojn.

Ekzistas gramofondisko el la jaro 1912, kie li deklamas la poemon "Blanka vualo".

El Antverpeno, laŭ la invito de Hippolyte Sebert, li venis al Parizo, kie li dum unu jaro vigle laboris por Esperanto; poste li piediris (kun la turka Esperantisto Romano) dum 42 tagoj al la Krakova UK en 1912. Siajn travivaĵojn dum tiu vojaĝo li priskribis en la libro "Propaganda piedvojaĝo".

Post la kongreso li laboris en Munkeno (Germanio) por la entrepreno "Parkurbo Esperanto". Post ties fiasko li vojaĝis al Lepsiko por labori en la Saksa Esperanto-Instituto. Fine de julio de 1914 li ekveturis al Parizo por la UK, sed nokte la vagonaron oni haltigis, ĉiujn al-Parizajn vojaĝantojn oni arestis kaj per longaj flankvojoj oni resendis al Lepsiko.

Devjatnin fariĝis militkaptito en la urbeto Traunstein apud Lepsiko ĝis 1918. Post la unua jaro Devjatnin povis daŭrigi sian esperantistan agadon, instruis Esperanton al germanaj suboficiroj kaj ricevis eĉ salajron. De 1918 ĝis 1922 li laboris en Leningrado, gvidis kursojn, estris societon ktp. En 1918 li kontribuis al la rusaj Akademiaj Korektoj de la Universala Vortaro, kunordigitaj de Sergeo Obruĉev.[1] Post 1922 li vivis en Kievo (nuntempe en Ukrainio.

Propaganda piedvojaĵo al la Oka internacia Esperantista kongreso[redakti | redakti fonton]

"Propaganda piedvojaĝo" estas modesta broŝuro, presita en Munkeno en 1912, kie Devjatnin priskribas sian migradon de preskaŭ du mil kilometroj kun la turka samideano Romano. De aŭgusto 1911 ĝis julio 1912 Devjatnin loĝis en Parizo, kie li fondis la grupon Zamenhofa Artista Adeptaro, kiu interalie preparis teatrajn prezentaĵojn kaj koncertojn.

2-a de julio Parizo - Meaux
3-a/4-a de julio Meaux - Château-Thierry
4-a de julio Epernay, Châlons-sur-Marne
6-a de julio Vitry, Saint-Dizier
7-a de julio Stainville, Ligny, Commercy
8-a/9-a de julio Nancy
11-a de julio Marainvillier, Avricourt (tiama landlimo inter Francio kaj Germanio), Zabern, Strasburgo
12-a/13-a de julio Kehl
14-a de julio Baden-Baden
15-a/16-a de julio Karlsruhe
17-a de julio Pforzheim, Stutgarto
18-a de julio Esslingen, Heidenheim, Giengen
21-a de julio Brenz, Günzburg, Burgau
22-a de julio Augsburg
24-a de julio Munkeno
28-a de julio Prien
29-a de julio Bad Reichenhall Salzburg
30-a de julio Linz, Mauthausen
2-a de aŭgusto Vieno
6-a de aŭgusto Prerau
7-a de aŭgusto Mährisch Ostrau
9-a de aŭgusto Jawischovice Mydiniki
10-a de aŭgusto Krakovo
Devjatnin Vasilij 1912.JPG

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Vasilij Devjatnin estis bonega stilisto kun ampleksa literatura agado. De li aperis en Fundamenta Krestomatio versaĵoj originalaj kaj tradukitaj kaj la originala rakonto Arturo.

Tradukoj el la rusa[redakti | redakti fonton]

  • la poemo Demono de Lermontov (1894, 57 paĝoj, la 73-a libro Esperanta)[2];
  • verkoj de Aleksandr Puŝkin:
    • Boris Godunov (1894-95),
    • Poltava, 1906,
    • Ruslano kaj Ludmila,
    • Husaro;
  • La urso (Medved),: komedieto en unu akto, Tabarz: Esperanta Komerca Servo, [ĉ. 1925], 15 p. Popola Biblioteko Esperantista n-ro 11 ÖNB (tradukita el la rusa komedio de Anton Ĉeĥov, prezentita dum la 8-a UK en Krakovo)
  • fabloj de Ivan Krilov;
  • la dramo La Reĝo Judea de Romanov;;
  • la poemo Katerina de Taras Ŝevĉenko;
  • Demono kaj Anĝelo de Lermontov.

Tradukoj el la germana[redakti | redakti fonton]

  • la poemoj Garantio kaj Espero de Schiller.
  • Infano de zorgo de Herder.

Traduko al la germana[redakti | redakti fonton]

La poemo Seid gesegnet en Germana Esperantisto 1912, Serio B, paĝo 4 estas traduko de Heinrich Ihnen al la germana. Temas pri hinda legendo laŭ Senkeviĉ.

Originalaj Verkoj[redakti | redakti fonton]

Li verkis komedietojn originalajn: Edziĝo[3], Nefinita dramo kaj La instruita mimikisto. Lia pli granda originala poezia verko estas Nevola mortiginto (1896). Alia verko estas la Unuaj Esperanto-Satiroj (1919).

Kolekto de liaj literaturaj verkoj aperis en kvar volumoj de Plena Verkaro de V. N. Devjatnin (1906-11, 584 p.).

Verkoj pri Esperanto[redakti | redakti fonton]

Li kunlaboris al la unua Esperanto-gazeto La Esperantisto, al Internacia Lingvo, la rusa gazeto La Ondo de Esperanto ktp.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Albault, André. En: Zamenhof, L.L. Fundamento de Esperanto. 1963, 1991, 2007, p. 270.
  2. Recenzo en La Esperantisto, Oktobro 1894, p. 148-150.
  3. Unue aperis en La Esperantisto, Aprilo 1894, p. 54-60 kaj Majo 1894, p. 76-89.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Rete legeblaj verkoj[redakti | redakti fonton]