Geoffrey Sutton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geoffrey Sutton

Fakulo pri originala Esperanto-literaturo
Persona informo
Naskiĝo 1947
Lingvoj Esperanto
Nacieco brito
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto CEOLE
vdr

Geoffrey SUTTON (naskiĝis en 1947) estas angla filologo de finn-ugra kaj nordia lingvaro, editoro, redaktoro, tradukisto kaj fakulo pri originala Esperanto-literaturo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Sutton eklernis Esperanton kiel 14-jarulo en 1962. De 1972 ĝis 1973 Sutton studis skandinavian literaturon kaj svedan lingvon ĉe la universitato de East Anglia, de 1973 ĝis 1980 en Upsalo (Svedio), kie li akiris la akademian titolon de filosofie kandidat pri finn-ugra kaj nordia lingvaro. Per trijara stipendio de la Sveda Instituto (Svenska Institutet) li finis doktoriĝajn studojn pri finn-ugra filologio. De oktobro 1981 Sutton laboris dum unu jaro kiel subeditoro kaj konsilisto por la monata periodaĵo "El Popola Ĉinio" en Pekino kaj subtenis la editoradon de "Ĉina Antologio (1949-1959)".

De 1984 ĝis 1986 Sutton laboris kiel redaktoro de la revuo "Esperanto" en la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en Roterdamo (Nederlando). Poste li laboris kiel editoro de gvidlibroj pri havenoj kaj de gvidlibroj pri turismaj altiraĵoj en Britio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

En aliaj lingvoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 2008: Biografio de Geoffrey Sutton sur la ekstera kovrilo de CEOLE kun fotoportreto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]