East Anglia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Britio ĉ. la jaro 800

East Anglia estas angla regiono konsistanta el Norfolk, Suffolk, Cambridgeshire kaj parto de Essex.

La regiono estas pure geografia afero kaj ne rilatas al administrado. Tamen en parto de la anglo-saksa epoko ĝi estas aparta regno, kreata per la kombino de la antaŭaj regnoj de la "North Folk" (Norda Popolo) kaj la "South Folk" (Suda Popolo). Post venko kontraŭ la regno de Northumbria en 616 p.K., East Anglia iĝis mallonge la plej potenca anglo-saksa regno, sed baldaŭ la regno de Mercia dufoje venkis ĝin, kaj East Anglia iĝis pli malforta. En 794 la reĝo Offa de Mercia aranĝis la mortigo de Aethelberht la 2-a, reĝo de East Anglia, kaj kaptis la regnon. De 825 al 827 East Anglia sukcese ribelis kontraŭ Mercia kaj regajnis sian sendependecon. En 870 la danoj mortigis la reĝon Edmund kaj okupis la regnon. La saksoj rekaptis ĝin en 920. De 1015 al 1017 la dana reĝo Kanuto la 1-a denove konkeris la regnon.

Reĝoj de East Anglia[redakti | redakti fonton]

De 796 al 826 East Anglia estis parto de Mercia