Northumbria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Northumbria en 802

Northumbria (foje esperantigata kiel NorthumbrioNortumbrio) estis sendependa regno en Anglio dum la frua anglosaksa epoko, kaj poste graflando. Kiam la regno plejgrandiĝis, ĝi enhavis la plejparton de norda Anglio kaj sudorientan Skotlandon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La regno estiĝis en 604, kiam Aethelfrith unuigis la antaŭajn regnojn de Bernicia kaj Deira. Dum la frua 7a jarcento ĝi estis la plej potenca regno de Anglio. En 867 la Vikingoj kaptis Northumbria. Post kiam la angloj regajnis la antaŭan regnon dum la frua 10-a jarcento, ĝi iĝis graflando. La skotoj kaptis la regionon norde de rivero Tweed, kiun la anglosaksoj, post akra militado, formale cedis en 1018. Tamen dum pluraj jarcentoj daŭris konfliktoj pri la limoj de Northumbria.

Northumbria estis oficiale parto de Anglio sed fakte plejparte sendependis. Post ribeloj, Vilhelmo la 2-a decidis ke la reganto de Northumbria tro potencis kaj dividis ĝin en du partojn: la palatinata graflando Durham (regata de la episkopo de Durham), kaj la graflando Northumberland (regata de grafo).

Moderna signifo[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ Northumbria estas ankaŭ neoficiala nomo de Northumberland aŭ plej granda regiono de nordorienta Anglio.

Reĝoj de Northumbria[redakti | redakti fonton]

Subregoj de la vikinga regno de Jorko[redakti | redakti fonton]

En 878 Northumbria iĝis parto de la regno de Jorko.