Osbert (Northumbria)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Osbert
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 849 (0849-11-30)
Morto 21-an de marto 867 (0867-03-21) (17-jaraĝa)
en Jorko
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Osbert (m. la 21-an de marto 867) estis reĝo de Northumbria, Anglio de ĉ. 848 al sia morto. Li altroniĝis post la murdo de Aethelred la 2-a.

Laŭ la 12-jarcenta kronikisto Simeono de Durham, Osbert forprenis plurajn bienojn poseditajn de la eklezio.

En 866 li estis detronigata kaj Aelle la 2-a anstataŭis lin kiel reĝo.

En 866 granda vikinga armeo invadis Northumbria kaj kaptis Jorkon la 21-an de novembro. La sekvantan jaron Osbert kaj Aella kuniĝis por batali kontraŭ la vikingoj. Kiam ili alproksimiĝis al Jorko, multaj vikingoj fuĝis, sed dum sekva batalado Aella kaj Osbert mortis kaj la postvivantoj eniris pacakordon kun la vikingoj. Tiuj nomumis Ecgbert la 1-an reĝo.