Aethelfrith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Aethelfrith (m. ĉ. 616) estis reĝo de Bernicia, Anglio, de ĉ. 593 al ĉ. 616, kaj ekde ĉ. 604 ankaŭ regis Deira, tiel fondante la regnon Northumbria kiu konsistis el Bernicia kaj Deira.

Reĝo de Bernicia[redakti | redakti fonton]

La anglosaksa historiisto Bede priskribis la militajn sukcesojn de Aethelfrith kontraŭ la keltaj loĝantoj de norda Anglio: antaŭ lia regado, Bernicia enhavis nur la marbordan regionon, sed Aethelfrith multe pligrandigis la regnon.

En 603 Aidan mac Gabrain, reĝo de Dalriada, kunigis grandan armeon kaj atakis Aethelfrith. Malgraŭ ke Aethelfrith havis ege malpli da batalistoj, li venkis, kaj dum la batalo mortis la plejparto de la soldatoj de Aidan, kiu fuĝis. Tamen ankaŭ mortis multaj anglosaksoj, inkluzive Theodbald, frato de Aethelfrith. Eble sekvis pacakordo: post la morto de Aethelfrith liaj filoj trovis rifuĝon en Dalriada; kaj la postaj militoj de Aethelfrith okazis aliloke en Britio.

Reĝo de Northumbria[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 604 Aethelfrith ekregis Deira, tiel fondante Northumbria. Edwin, filo de Aella (reĝo de Deira 559-588), kaj Hereric, nevo de Edwin, fuĝis. Aethelfrith edziĝis al Acha, filo de Aella, tiel plifortigante sian pretendon al la trono de Deira, kaj ĉirkaŭ 604 ŝi naskis Oswald, reĝo de Northumbria 634-642.

Inter 613 kaj 616 Aethelfrith atakis la kimran regnon Powys, kiun li venkis ĉe Chester, mortigante la reĝon de Powys. Laŭdire 1,200 nearmataj monaĥoj preĝis por kimra venko, kaj Aethelfrith (kiu estis pagano) masakris ilin dum la batalado.

Hereric estis venenata ĉe la kortego de la reĝo de Elmet. Edwin iris al pluraj anglosaksaj regnoj kaj fine ĝuis la protekton de Raedwald, reĝo de East Anglia. Aethelfrith trifoje promesis grandan sumon da mono al Raedwald se li mortigus Edwin. La unuan kaj duan fojojn Raedwald rifuzis. La trian (ĉirkaŭ 616), Aethelfrith, kiu estis verŝajne la plej potenca anglosaksa reĝo, minacis ke li invados East Anglia. Raedwald promesis aŭ mortigi aŭ transdoni Edwin. Tam lia virta edzino riproĉegis lin, dirante ke oni neniam agu perfide kaj neniam transdonu amikon kontraŭ mono.

Edwin rifuzis proponon ke li eskapu. Lin vizitis fremdulo, eble Paulinus, la estonta episkopo de Jorko. Tiu diris ke Raedwald subtenos Edwin, kiu estis destinata iĝi pli potenca ol iu ajn antaŭa anglosakso.

Raedwald marĉis norden kun granda armeo por ataki Aethelfrith antaŭ ol tiu povus kunigis ĉiujn siajn soldatojn. Sekvis batalo proksime al Rivero Trent kaj al Gainsborough (Lincolnshire). Dum la batalo mortis Aethelfrith kaj Raegenhere, filo de Raedwald. Edwin gajnis la tronon de Northumbria, kaj la filoj de Aethelfrith fuĝis al Skotlando.