Aella

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aella
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 600 (0600-01-01)
Morto 1-an de januaro 588 (0588-01-01) (-12-jaraĝa)
Etno Engloj vd
Ŝtataneco Anglosaksoj vd
Familio
Patro Yffi vd
Gefratoj Ælfric vd
Infanoj Edwin • Acha of Deira • Æthelric • unknown (?) vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aella (m. verŝajne en 588) estis eble la unua reĝo de Deira, Anglio.

Laŭ la anglosaksa kroniko li altroniĝis la saman jaron kiel Ceawlin, reĝo de Wessex - t.e. 560.

En la manuskriptoj kolektitaj de Matthew Parker estas genealogio kiu donas ĉi tiujn informojn: "Aelle estis la filo de Yffe, la filo de Ŭfrea, la filo de Wilgisl, la filo de Westerfalca, la filo de Saefugi, la filo de Saebald, la filo de Segegeat, la filo de Swebdaeg, la filo de Sigegar, la filo de Waedaeg, la filo de Woden."

Li estis patro de Edwin, kiu regis Northumbria de 616 al 632, kaj lia filino Acha edziĝis al Aethelfrith, kiu regis Bernicia ekde 593, kaj poste tutan Northumbria.

Li estis sekvata de Aethelric.