Saltu al enhavo

Alhred

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alhred
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 749 (0749-11-30)
Morto
Familio
Patro Eanwine (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Osgifu (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Alkmund de Derby, Osred la 2-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo suvereno Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Monero de Alhred

Alhred estis reĝo de Northumbria, Anglio, de 765 al 774.

Verŝajne li estis ano de la reĝa familio de Northumbria, kaj devenis de Ida, la unua konata reĝo de Bernicia. Lia edzino Osgifu estis aŭ filino de Oswulf, kiu regis Northumbria de 758 al 759, au nepino de Eadbert, reĝo de 737 al 758. Tiel li estis boparenco de Egbert, ĉefepiskopo de Jorko.

En 765 Aethelwald Moll estis detronigata kaj Alhred iĝis reĝo.

Pri lia regado la Anglosaksa Kroniko diras malmulte. Li interesiĝas pri ekleziaj aferoj. Lu kunvenigis eklezian konsilion kiu aprobis la misiadon en Germanio de Sankta Willehad. Restas letero de Alhred al Sankta Lull, anglosaksa ĉefepiskopo de Majenco.

En 774 Alhred estis detronigata. Laŭ Simeono de Durham li fuĝis al la regno de la piktoj. Li estis sekvata de Aethelred la 1-a, filo de Aethelwald Moll.