Plena Verkaro de V. N. Devjatnin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Plena Verkaro
Plena Verkaro
Aŭtoro Vasilij Devjatnin
Eldonjaro 1906
Urbo Parizo
Eldoninto Hachette
Paĝoj 136
v  d  r
Information icon.svg

La Plena Verkaro de V. N. Devjatnin [1] estas kvar-libra kolekto de skribaĵoj de Vasilij Devjatnin. La volumoj devenis de kvar diversaj eldonejoj.

  • Unua libro, Parizo, Hachette, 1906, 136 p. (Versoj, Boris Godunov, Demono).
  • Dua libro, Sankt-Peterburgo, D. P. Wejsbrut, 1906, 144 p. (Edziĝo, Arturo, Ludilo, Episkopo, Poltavo de Puŝkin).
  • Tria libro, Moskvo, A. A. Saĥarov, 1908, 137 p. (Versoj, Ruslano kaj Ludmilo).
  • Kvara libro, Kovno, M.S. Terner, 1911, 167 p. (Versoj, Fabloj de Krylov, Nefinita dramo).

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La plej grandan atenton ni devas doni al la originalaj verkoj, precipe kiam ili estas ŝulditaj al iu el niaj nepridiskuteble plej lertaj kaj famaj majstroj en la lingvo. Bonega stilisto. 
— 1911, Lingvo Internacia, paĝo 529

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4293, paĝo 375

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]