Strasburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koordinatoj: 48°35′5″N 7°45′2″E  /  48.58472°N, 7.75056°O / 48.58472; 7.75056 (Strasburgo)
Strasburgo
france: Strasbourg, germane: Straßburg, alzace: Strossburi
komunumo
Institutions europeennes IMG 4300.jpg
Vidaĵo de la eŭropa parlamento
Oficiala nomo: Strasbourg
Regno Flago de Francio  Francio
Regiono Grand Est
Departemento Bas-Rhin
Arondismento Strasburgo
Kantono 6 kantonoj
Komunumaro [[[Eŭrometropolo Strasburgo]]
Riveroj Ill, Rejno
Situo Strasburgo
 - koordinatoj 48°35′5″N 7°45′2″E  /  48.58472°N, 7.75056°O / 48.58472; 7.75056 (Strasburgo)
Plej alta punkto
 - alteco 151 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 132 m s. m.
Areo 78,26 km² (7 826 ha)
Loĝantaro 274 394 (2012)
 - de aglomeraĵo 768 868
Denseco 3 506 loĝ./km²
Urbestro Roland Ries
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 67000, 67100, 67200
INSEE 67482
Situo de Strasburgo enkadre de Francio
ButtonRed.svg
Situo de Strasburgo enkadre de Francio
Situo de Strasburgo enkadre de Bas-Rhin
ButtonRed.svg
Situo de Strasburgo enkadre de Bas-Rhin
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Strasbourg
Retpaĝo: www.strasbourg.eu

Strasburgo (france Strasbourg /stʁa.zbuʁ/, origine germane Straßburg kaj alzace Strossburi /ʃtrosburi/Schdroosburi) estas urbo en orienta Francio, sur la maldekstra bordo de Rejno. Ĝi estas la ĉefurbo de la regiono Grand Est kaj de la departemento Malalta Rejno. La urbo estas la sidejo de multaj europaj kaj internaciaj institucioj, precipe la Konsilio de Eŭropo ekde 1949, kiun dependas la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj kaj la Eŭropa Kodekso, la Eŭropa Parlamento ekde 1957 (oficiala sidejo ekde 1992), la Eŭropa Ombudsmano, aŭ ankaŭ la sidejo de la Eŭropa televidkanalo ARTE. Por tio, ĝi estas konita kiel la "Eŭropa ĉefurbo" aŭ ankaŭ la "parlamenta ĉefurbo de Eŭropo". Ĝiaj loĝantoj france estas nomataj strasbourgeois kaj strasbourgeoises.

Strasburgo estas la plej granda urbo en orienta Francio, kaj la sepa de Francio. Lia urba areo estas la naŭa de Francio kun 768 868 loĝantoj en 2012 en la franca bordo. Ĝi estas unu el la ĉefaj ekonomiaj centroj de la nordorienta Francio. Ĝia duaranga sektoro estas tre diversa, kaj ĝia serva sektoro ĉefe turnis al la financa, esplorado kaj entrepreno konsultado.

Landlima urbo kun Germanio, Strasburgo estis markita per diversaj germanaj kaj francaj administracioj. Ĝia riĉa kaj turmentita historio lasis remarkinda arkitekta patrimonio. Ĝia urbcentro, sur la Granda Insulo, enskribiĝis al la Monda heredaĵo de Unesko ekde 1988 kaj komprenas ĉefe la Katedralo Nia-Sinjorino de Strasburgo kaj la Eta Francio kvartalon[1].

Strasburgo fariĝis la simbolo de la franc-germana reamikiĝo kaj ĝenerale de la EU. La urbo iom-post-iom specialiĝis en politika, kultura kaj institucia. Ĝi estas ankaŭ unu el urboj, kiel Ĝenevo, Liono, MontrealoNov-Jorko, kiu estas sidejo de internaciaj institucioj sen esti la ĉefurbo de la lando. Strasburgo estas kongresa internacia urbo, la dua poste Parizo[2].

La ĉeesto de diversaj renomaj naciaj starigoj, kiel la Nacia Teatro de Strasburgo, la Nacia kaj Universitata Biblioteko kaj la Rejna Opero, faras de ĉi tio urbo gravan kulturan centron.

Blazono

Historio[redakti | redakti fonton]

La romiana urbo kaj la frua mezepoko[redakti | redakti fonton]

La antikva nomo de Strasburgo estis Argentoratum. La romianoj fondis en la jaro 12 antaŭ Kristo tie fortifikaĵojn de la limeso. En 355 alemanoj ruinigis la urbon sed en 357 ili estis venkitaj fare de Juliano la Apostato.

Inter la plej altaj trovaĵoj en Kœnigshoffen estis (trovita en 1911-12) la fragmentoj de grandioza Mithraeum kiu estis frakasita fare de fruaj kristanoj en la kvara jarcento.

La episkopo sankta Arbogast starigis la unuan katedralon dum la 7-a jarcento.

En 842 Ĵuroj de Strasburgo estis la unua spuro de la estonta franca lingvo.

Grava komerca centro, la urbo kunigis la Sanktan Romian Imperion en 923 per la omaĝo de la duko de Loreno al la germana Reĝo Henriko la 1-a, la Birdisto.

La episkopujo (923-1262)[redakti | redakti fonton]

La respubliko (1262-1681)[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La katedralo Notre-Dame de Strasburgo aŭ Katedralo Nia-Sinjorino de Strasburgo, france cathédrale Notre-Dame kaj germane Liebfrauenmünster zu Straßburg, estas katedralo katolika konstruita en Strasburgo, reprezenta de la gotika arkitekturo. Kun siaj 142,11 m alte, post esti estinta la plej alta konstruaĵo de la mondo de 1647 al 1874, ĝi estas aktuale la dua plej alta katedralo de Francio post tiu de Rueno, finita precize en 1876, kaj havas pinton de 151 m.

Servoj[redakti | redakti fonton]

La Universitato de Strasburgo post la Universitato Aix-Marsejlo, estas la dua plej granda universitato en Francio, kun 43 mil studentoj kaj pli ol 4 mil esploristoj. La nuna universitato estis fondita de Johannes Sturm en la 22-a de marto 1538 kaj en 1970 ĝi dividiĝis en tri apartaj institucioj: Universitato Louis Pasteur, Universitato Marc Bloch kaj Universitato Robert Schuman. En la 1-a de januaro 2009, la kunfandiĝo de tiuj tri universitatoj refaris la unuiĝintan Universitaton de Strasburgo, kiu nun troviĝas inter la plej bonaj en Eŭropo en la Ligo de la Eŭropaj Universitatoj por Esplorado.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

  • Nikolao Kempf, aŭstra mistikulo, teologo, filozofo kaj skolastikisto, kiu lasis sennombrajn manuskriptojn pri teologio, filozofio, spekulativa teologio, religia vivo, ekzegezo, liturgio, vivo de preĝoj kaj serion da predikoj kaj epistoloj.
  • Jakob Micyllus, humanisto, filologo, helenisto, latinisto de la 16a jarcento.
  • Johannes Piscator, germana kalvinista teologo, reformisto, ekzegezisto, biblitradukisto, profesoro pri teologio en la Universitato de Strasburgo, profesoro de Conrad Vorstius (1569-1622) en la Universitato de Hajdelbergo.
  • Hieronymus Brunschwig, germana alkemiisto, botanikisto, apotekisto kaj kirurgo.

Ĝemeliĝoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Tie naskiĝis Sophie Marie-Aline Menu de Ménil kaj ankaŭ Carlo Bourlet, fama scienculo, unu el la plej grandaj Esperantistoj kaj amiko de Zamenhof. Post la unua mondmilito venis tien Hubert Ferez ; tiu granda aktivulo multjare prezidis la E-an grupon, kiu tiutempe estis ege prospera. Li redaktis kurson.

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

La Federacio Eŭropo - Demokratio - Esperanto, kiel internacia tegmenta asocio, estis fondinta la 21-an de oktobro 2003 tie.

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 160 voĉojn (0,30% de voĉoj) en 2004, 158 voĉojn (0,29% de voĉoj) en 2009 kaj 99 voĉojn (0,17% de voĉoj) en 2014.

Esperantaj eventoj en Strasburgo[redakti | redakti fonton]

Strasburgo estis la loko de la Internacia Junulara Kongreso en 2001.

De 2001 ĝis 2003 okazis ankaŭ partopreno de Esperanto-delegacio en la Euroscola-tagoj, kiujn ĉiujare organizas la Eŭropunia Parlamento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Flago de Alzaco Rimarkindaj komunumoj de Alzaco

Altkirch · Barr · Benfeld · Bischheim · Bischwiller (Bischweiler) · Brumath · Brunstatt-Didenheim · Cernay (Sennheim, Sanna) · Colmar · Eckbolsheim · Ensisheim · Erstein · Guebwiller (Gebweiler, Gawill'r) · Haguenau (Hagenau, Hàwenàu) · Hoenheim (Hönheim) · Horbourg-Wihr (Horburg-Weier, Horwrig-Wihr) · Huningue (Hüningen; Hininge) · Illkirch-Graffenstaden · Illzach · Kingersheim · Lingolsheim · Lutterbach · Molsheim · Mulhouse (Mülhausen, Mìlhüsa) · Mundolsheim · Munster (Münster im Elsass, Mínschter) · Mutzig · Obernai (Oberehnheim) · Ostwald · Pfastatt · Reichshoffen · Reichstett · Ribeauvillé (Rappoltsweiler; Rappschwihr) · Riedisheim · Rixheim · Sainte-Marie-aux-Mines (Markirch, Màrkirich) · Saint-Louis (Sankt Ludwig)· Sausheim · Saverne (Zabern, Zàwere) · Schiltigheim · Sélestat (Schlettstadt) · Soultz (Sulz) · Strasburgo (Strasbourg, Straßburg) · Thann · Wasselonne (Wasselnheim, Wàssle) · Wintzenheim · Wissembourg (Weißenburg, Wisseburi) · Wittelsheim · Wittenheim


Alzaco - Listo de urboj de Francio
  1. retejo de Unesko
  2. Étude comparative des villes européennes, pages 36 et 37. (PDF)