Apsido (arkitekturo)
(Alidirektita el Absido)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Apsido (aŭ foje absido) estas duonronda funda parto de kristana preĝejo, formanta ekstremon de la navo kaj enhavanta la korusejon kaj altaron. Laŭ Francisko Azorín ĝi estas malantaŭa, duonronda parto de templo; la termino devenas el greka apsis (rado, volbo) kaj el la sekva latina absis, absidis.[1]
En la plej vastaj preĝejoj, kiel ekzemple katedraloj, ĉirkaŭ ĝi troviĝas ĉirkaŭkoridoro, kaj al tiu malfermiĝantaj apsidaj preĝejetoj.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 5.