Altaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Altaro

Altaro[1]arao[2] estas rita tablo, sur kiu estas farataj religiaj oferoj aŭ aliaj agoj. Altaroj estas uzataj en diversaj religioj, ekzemple en budhismo, hinduismo, pluraj formoj de kristanismo (sed malofte en multaj formoj de protestantismo kaj pentekostismo), novpaganismo, ŝintoismo kaj taoismo.

En kristanaj preĝejoj ekzemple povas esti multaj flankaj altaroj kaj kapeloj, sed ĉiam estas plej grava ĉefaltaro en la centra celo de la preĝejo. En katolikaj preĝejoj, ĉe tiu oni gardas la hostion.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Francisko Azorín ĝi estas Monumento por religiaj aferoj, por diservo. Oferejo. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 9.
  2. Francisko Azorín difinas Arao kiel Oferejo.; simpla tabulo por religiaj oferoj. En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 17.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]