Katedralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Je Katedralo kvalifikiĝas Kristana (katolika, ortodoksaanglikana preĝejo ( = kirko)), en kiu troviĝas la trono de episkopo de la episkopujo. De tio venas la nomo, ĉar en greka lingvo καθέδρα signifas seĝo. Origine la trono estis lokita funde de la Absido en akso de la konstruaĵo, simile al la trono de la juĝisto en la romianaj Bazilikoj, konstruaĵo kiu estas origina modelo de la kristanaj preĝejoj.

Interno de la katedralo en Utrecht

Ĉar la plej famaj katedraloj estas belegaj kaj grandegaj preĝejoj, multaj da homoj diras "katedralo" por signifi iun ajn grandegan belegan preĝejon. Ili tamen eraras: estas ja katedralo nur se en ĝi troveblas la trono de episkopo. Ekzistas pluraj malgrandaj katedraloj, kaj pluraj urboj kun kirkoj pli grandaj ol la urba katedralo. Ekzemple, la Baziliko de Sankta Petro de Romo, kvankam la ĉefkirko de romkatolikismo, ne estas katedralo; la seĝo de la Papo kiel episkopo de Romo estas la Katedralo de Sankta Johano Laterana.

Alia vorto por granda, belega preĝejo (katedralo aŭ ne) estas baziliko, kiu temas pri kirko al kiu la Papo donis specifajn ceremoniajn honorojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la fino de la 12-a jarcento la Eŭropaj katedraloj ne estis tre grandaj; multaj abatejaj preĝejoj estis pli ampleksaj. Kaŭzo de tio estis, ke ĝis tiu epoko, urboj estis malmulte loĝataj, la reĝlandoj de okcidenta Eŭropo estis precipe feŭdaj kaj kamparecaj. Kaj simile la povo de episkopoj estis bremsata de tiu de la grandaj abatejoj, kies abatoj estis kiel feŭdaj grandsinjoroj, protektitaj de la papo, regantaj edukadon de junuloj, partoprenante en la aferoj de eklezio, ili tenis ekonomian kaj kleran potencon.

Kiam ekis la komunuma movado, urboj iĝis pli loĝataj, kaj pli fieraj, la episkopoj de tiuj pli potencaj kaj aktivaj. Tiam ili ekis rekonstrui pli grandaj kaj pli belaj siajn katedralojn. La neceso konstrui pli ampleksajn konstruaĵojn instigis al arĥitektaj kaj teĥnikaj progresoj, la nun tiel nomata gotika stilo kreiĝis. La religia fervoro, materiaj necesoj kaj urba fiero igis konkuri al haviĝi la plej belan vastan altan aŭdacan katedralon. Tiam konstruitaj katedraloj kiel Beauvais (plej alta volbo), Ulm (plej alta turo) Amiens (plej vasta surfaco), Metz (plej grandsurfacaj vitraloj), Köln, ktp. Al analfabeta parokano la skulptaĵoj kaj vitraloj de la katedraloj prezentis la rakontojn kaj instruon de la religio bildforme. Nun ili estas inter la plej belaj kaj impresaj konstruaĵoj en la Eŭropaj urboj.

Mezepoko kaj katedralo[redakti | redakti fonton]

La Katedralo de Ulm (Germanio) estas la plej alta en la mondo

La vortoj mezepoko, fido, katedraloj, ŝajnas laŭ la homa komunuza kompreno, tiel nedisigeblajn kiel formantan mitologian tuton. Veras, ke la senlima daŭro, kiun oni nomas Mezepoko tuj elvokas la imagbildon de la katedraloj. Ĉar ĝi estas la plej reala kaj hodiaŭa manifestiĝo, kiun tiuj jarcentoj nin heredigis. Tuteŭrope, tiuj imponegaj konstruaĵoj svarmas, kaj precipe en okcidenta Eŭropo, restas nur kelkaj vilaĝoj, kiuj ne posedas almenaŭ unu preĝejon. Majoritato el ili estis konceptitaj je la 13-a jarcento; multaj pli aĝas, kaj plejpartaj estis preskaŭ tutare rekonstruitaj inter la 14-a kaj la 16-a jarcento, kaj iele direblas ke, koncerne religian arton, la 16-a jarcento ankoraŭ apartenas al Mezepoko.

Temas do pri proksimume kvin-jarcenta daŭrtempo : la disfloro, la maturiĝo, la apogeo, la dekadenco de civilizacio kies eŭropanoj estas la heredantoj. Iame malestime konsiderita, kaj poste ekzaltita, la mezepoko daŭre simbolas la kruelecon kaj la barbarecon ĉe multaj homoj, dum aliopiniuloj laŭdas tiun periodon kiel frapantan je pureco kaj respektindan je fideco, taksas ĝin enorma kaj delikata aŭ filozofas pri la Granda Klereco de la Mezepoko. Fakte, tiu jam malproksima tempo estas la temo de pasiaj opinioj kaj kristaligas nian simbolan konduton rilate al la estinteco. Por historistoj, ĝi signifas estantecon. Nu, la mezepokaj preĝejoj estas ja estantaj ĉeestaĵoj.

Kio unue mirigas pri tiuj monumentoj, tio estas ilia digna arta sinteno, kiu rivelas maloftan maturecon spirite kaj morale. Kaj eĉ se en tiu periodo en Eŭropo okaziis pendigitaj ŝtelistoj aŭ bruligitaj herezuloj, eĉ se en tiuj tempoj, popoloj dormis sur pajlo kaj amase pereis pro malsatego kaj epidemio, oni konstatu ke tiu periodo ankoraŭ signifis grandan civilizacion.

Katedralo de Fortalezo

Ne taŭgas deklari ke nur la fido konstruis katedralojn : la fido de la kristanaj unuaj jarcentoj estis pli vigla sed tamen ne elpensis originalan arton. Kaj eĉ dum la Mezepoko, fluegoj de religia Renesanco estis plivole malfavora al tiu konstrua ardo kiu dum pli ol tri jarcentoj transformis urbojn al kaosaj kontruejoj, kaj kiu konsistas el fenomeno pli socia ol religia. Ni tempas en periodo kulture superita de eklezio kaj kiam starigo de religia konstruaĵo estis la videbla signo de demografia ekspansio, ekonomia progreso, kaj de la kreskanta graveco de la urbegoj. Sed ekde la 16-a jarcento, laikaj valoroj intermiksas religiajn valorojn, ilin batalas, ilin infektas kaj finfine preskaŭ tute ilin anstataŭigas.

Nepras tamen apartigi, en tiu katedrala epopeo, kiu daŭris kvin jarcentojn, plurajn etapojn el la evoluo, kiu unuavide ŝajnas malrapida, sed kiu, rilate al la sankta arto en la aliaj teraj civilizacioj, estis fulma. De la 16-a jarcento ĝis la 20-a, la artoj (arkitekturo, skulpturo, pentrado) malpli multe evoluis ol inter la 12-a kaj la 13-a aŭ inter la 15-a kaj la 16-a.

Post jarcentoj de katastrofa regreso, dum kiuj la eŭropanoj malpli multiĝis kaj stagnoputris en senafekta mizero, kiun ili ne konis de la romana konkero, la kristana Eŭropo sin flegis. Unue, aperis demografia renesanco : dum la 11-a jarcento, la loĝantoj de okcidenta Eŭropo duobliĝis. Oni pacience kulturebligis la veproplenajn terojn, kaj baldaŭ la produkteco kreskiis kaj la negocoj vigliĝis. Homoj denove ankris sur sia grundo, kaj anstataŭ senĉese forfuĝi antaŭ la invadantoj, ekkonstruis firmajn kaj enradikitajn domegojn. El tiuj konstruaĵoj, la plej gravaj estis la dia domoj.

Moderna katedralo en Tokio

Okcidenteŭropaj landoj estis de prahistorio riĉaj je sanktejoj; eĉ la plej modestaj urboj enhavis siajn romanajn templojn; ekde la 3-a aŭ la 4-a jarcento, ĉiuj kultadis lokan martiron aŭ sanktan episkopon ; Ekde la 5-a relikvoj alportitaj de Romo aŭ de Azio certigis al Eŭropaj civitoj la protektado de la unuaj kristaj kunuloj. Nenombreblaj novaj diaĵoj, sanktuloj - kies ĉeesto estis garantiita de la relikvoj - anstataŭigis la antaŭajn diojn. Post la masivaj detruoj de la Malnova Mezepoko (476-887), la homoj de la 11-a jarcento rekonstruis siajn disfalitajn templojn, antaŭe starigitajn sur sanktulaj enterigejoj. De tiu epoko aĝas potencaj, noblaj konstruaĵoj, kiuj kelkfoje pli similas al fortikaĵoj ol al preĝejoj, atestantoj pri arto ankoraŭ penetrita de romanaj ŝablonoj sed kiu tamen tendencas plialtiĝi kaj plilongiĝi - kiu karakterizas la okcidentan arkitekturon male al la orienta tradicio de la cirklakvadrata templo. Se la orienta preĝejo estas la simbolo de la universo, la okcidenta simbolas la krucon.

La 12-a jarcento estis tiu de la krucmilitaj triumfoj kaj de la ekonomia progreso pro negoca etendiĝo. Ankaŭ tiame tempis revolucio en arkitektura fako, kies fiereco situis en monumentaj skulptaĵoj. Tiu epoko de pli kaj pli pompaj realigaĵoj inventis kaj aplikis - proksimume je la dua parto de l' jarcento - la pintarkon, la ogivan volbon kaj fenestron, kiu ebligis pli altan navon. La preĝejoj senĉese altiĝis, ornamiĝis de spajro traborante la ĉielon, de skulptitaj porĉoj kiu elvokis la Lastan Juĝon kaj la sanktulajn figurojn per pli frapantega efekto ol tiu de la pentitaj bildoj.

La 13-a jarcento, tiu de la herezioj, de la Inkvizicio, de la lerta supreniro de la negoca burĝeco, de la pomalgranda laikiĝo de la moraro, gvatadis la apogeon de mezepoka pasio pri konstrumetioj. Estis, pli ol iam, la tipa jarcento pri katedraloj. Piuloj, antaŭe plejparte regitaj de pilgrimaj preĝejoj kaj nutritaj de la relikva kulto, sin turnis al la loka sanktejo, la civita preĝejo, ofte dediĉita al la Sankta Virgulino - tio indikas liberiĝon kaj spiriteciĝon, kaj eĉ malpropriĝo de la religia pensado. Ĉiu urbo deziris katedralon, pli bela ol tiun de la najbara vilaĝo. Tiu periodo distingiĝas per sia decide revolucia volo pri renovigo, sia bunteco pri novaj solvoj, sia streba esploro por venki teknikajn malfacilaĵojn, sia senbrida konkuremeco. La nova stilo alvenigas al kreskanta ekzaltiĝo de la vertikala linio, daŭre pli svelta, al ekzaltiĝo de lumo kiu trairas vitraloj daŭre pli grandaj kaj ornamitaj, al ekzaltiĝo de la homa mieno kion oni emfazas prefere por sia perfekta beleco ol por sia mistika simboleco.

Direblas ke dum la 13-a jarcento aperis la klasika gotiko ; sed la mirinda impeto de tiu arto kiu ne malfortiĝis en la 14-a jarcento, kiun la retroiro pro ondo de nigra pesto tamen energie stampis. Oni daŭre rekonstruas katedralojn ke la antaŭa jarcento nefinite forlasis. La religiaj sentoj fariĝas pli interna, pli intima, pli malkvieta. Tial la multobliĝo de privataj kapeloj kaj ŝlositaj ĥorejoj. Dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj, la gotika arto evoluas al baroka koncepto de dekoro kaj skulpturo, la katedraloj ornamiĝas de veraj "ŝtonaj puntoj" kaj de statuoj kiuj rezignas la realismon favore al gracio aŭ tragedio montriĝeme emfazita.

Ankaŭ la 16-a jarcento estis tre grava por la gotika movado. Ĝi daŭrigas la 15-a akcentanta sian turmentitan estetikon. Dum la laika arto renesanciĝas kaj italiĝas, katedraloj starigitaj fine de la 16-a jarcento daŭre fidelas tiun tradicion, kaj se intelektularoj taksas ĝin barbara kaj dekadenca, fideloj restas komplezemaj pri ĝi. Tamen jam temas pri la ekfiniĝo de tia arto kaj mondo.

Tiujn monumentojn mirindajn pro siaj dimensioj kaj luksecoj oni estigis koste de ekterordinaraj sinoferoj. Tiuj monaj kaj homfortaj streboj instigis la religiaj kontraŭuloj klami ke tiuj tiel laŭditaj katedraloj fakte simbolis hontindan ekspluatadon de popolo. Kaj ja veraĵo : precipe ekde la fino de la 12-a jarcento, la konstruado estis monvora afero. Por ĉiu malavara donaco de princoj, prelatoj, kaj aliĝenraj komercistoj, la popolo elsuĉe pagis - per imposto, renta ŝuldo, servuto, vojimposto, takso, prezarsoriĝo - kaj ĝi estis preme instigita fari "propravolaj" mondonoj, fakte ofte deviga. La mono ĉerpita por la katedraloj eble ebligus la tiamaj kamparanoj pli komforte vivi ; tamen ne certas ke la estrantaj klasoj ne trovus aliajn pretekstojn por elspezi la popola mono. Kaj katedraloj estis malpli multekostaj ol mezepokaj militoj.

Certas ke tiun financan donadon popolo ĝenerale konsentis : pro superstiĉo, pieco, vanteco, deva senco, ĉiuj oferis. Sen la marteladbataj alvokoj por publika bonkoreco, nenia preĝejego konstruiĝus. Kaj se oni lernas ke tiu katedrala konstruado daŭris pli ol du jarcentoj, oni ne konkludu ke mezepokaj homoj malrapide laboris, sed prefere ke mono mankis.

Estus ankaŭ eraro opinii ke tiuj impresaj staritaĵoj laborigis amasojn da dungitaroj - plenaj je arda fervoro aŭ male ribelitaj kaj kruele ekspluatitaj - svarmantaj sur skafaldoj kaj paliativante per multeco la teknikajn nesufiĉecojn. Fakte, ĉian katedralon nur kelkaj dekoj da masonistoj, ŝtonhakistoj laboris. Unuformaj, organizitaj skipoj, tro ĵaluzaj je siaj privilegioj por flustri al aliaj la metiaj sekretoj. Ofte bonhave groŝitaj, ili ne kompromisis pri salajro, kaj kaze de paga malakurateco, forraketis kaj dungiĝis ĉe alia laborloko, ĉar senlaboreco estis abstrakta timo. Konstruejegoj ankaŭ laborigis multe da braklaboristoj por duarangaj taskoj tia kia rubforigo aŭ materiaj transportoj; apenaŭ ekzistis sub-proletaron: ĉiaj laboroj, eĉ tia de la bovisto kies komisio estis stiri jungitarojn, postulis profesian kvalifikon.

Katedralo en Salta.

Alie, konsiderante la multecon de sanktejoj starigitaj je la 12-a, 13-a, kaj 14-a jarcento, sen paroli pri laikaj konstruaĵoj, konstrumetiaj fakuloj konsistis el atentinda popola divido. Masonistoj, ministoj, ŝtonhakistoj, ĉarpentistoj, lignaĵistoj, ŝnuristoj, tegmentistoj, forĝistoj, ferornamistoj, teraĵistoj, vitrofaristoj, pentristoj, origistoj, gisistoj, pavimistoj, kaj kromaj istoj kiu zorgis pri internaj dekoracioj kaj meblaroj: juvelistoj, tapetistoj, meblistoj, ktp... strukturis eliton, aron da metiistoj, kies kelkaj korporaciiĝis. Oni cetere longe malpermesis formi masonistojn, pro la efektiva potenco ke ili poste akireblis. Indas do diri ke la katedralaj faradoj vivigis kaj progresigis nenombreblajn profesiojn, inter kiuj kelkaj fariĝis veraj industrioj.

Kiam preĝejegan ekkonstruon oni decidis, nepris unue organizi la samtempan laboron de pluraj profesiaj skipoj, kiuj poste establiĝis en atelieroj enurbeĉirkaŭurbe. Skulptitajn dekoraciojn oni preparis dum la unuaj muroj estis starigitaj. Ŝtonojn oni hakis en minejoj dum fundamentoj estis solidigitaj. La framoj ofte ne jam pretiĝis dum jam estis la enfiksotaj vitrofenestroj. La konstruadestroj aŭ organizistoj konservis senhaltan kontaktadon kun ĉiuj tiuj atelieroj, zorgis pri la materiaj liveradoj kaj laboristaj pagoj. La t.n. katedralaj kreskigistoj do konsistis el svarmanta plebo sufiĉe fakitaj kaj privilegiaj, manlaboristoj arigitaj en familioj, kies farscio ili transdiris oldule iden. Pluraj estiĝis ŝvebaj ularoj, migrante de ia konstruejo al la sekvanta, kunportante siajn aparatarojn, spoke cirkulantajn tra provincoj, kaj kelkfoje ekziliĝante translimen.

Katedralo Sankta Nikolao en Sankt-Peterburgo

Kejkaj miris ke samepokuloj ŝajnis preteratenti majstrojn kiu konceptis planverkojn, plenumis artaĵojn kiel la arkitektoj aŭ skulptistoj. Oni samrangigis la duajn kiel nuraj kompetentaj ŝtonhakistoj: ili plenumis specifan laboron laŭ donita desegnaĵo. Kiu aŭtoris tiun desegnaĵon? La arkitekto, aŭ arkitekta asistanto. Sed la arkitekto mem, kiu nepris scipovi spertitan konon pri konstrueca fararto, estis preskaŭ estimita kiel lambdaa (vidu diskutpaĝon) laboristo kiun trafas grava salajro sed kiu ricevas kroman pagon kiam ajn li mane laboras konstrueje.

Arkitekton oni tamen ne tuŝis. Eble malpli ol pastroepiskopo kiu regis la laboradon kaj kiun oni kutime atribuis la verka merito. Ja tiuj prelatoj plejofte estis veraj fakaj spertuloj. Laŭ propono de l' arkitekto, planoj estis skizitaj de la kanonikoj, kies ofico en la projektkreo estis ĉefa. La arkitekto, tiom genia kiom li eble estis, estis konsiderita kvazaŭ nura obeanto. Mezepoke, altteknika epoko, plej gravis intelekton kaj racion.

Katedraloj iompostiome altiĝis, preskaŭ sisteme ero de konstrua kampanjo. Homo-heterogena, ĉia atestas la markstampon de jarcentoj, dum kies arta stilo kaj penso evoluis. La distingaj trajtoj de la Mezepoko estas ĉi-tiu evoluo, tiu malsato pri renovo kiun aperigas la lentan kaj profundan transformiĝado de la religia sento dum jarmila duono. Evidento pli elokventa ol ajnajn manuskriptojn.

Sed la grandskala epopeo pri mezepoka konstruo, la rakonto pri tiuj laboristaj popoloj kiu kreskigis tiujn monumentojn restas same ĉiatempe. Katedralon oni prilaboris dum militoj, sieĝoj, malsategoj. Feston oni solenis meze de tiaj konstruejoj. Katedrala laboro, eterne nefinita, estis konsistiga parto de la civita vivo. Por multaj mezepokaj homoj, finkompleta katedralo esprimis nur abstrakteco, neimagebla sopiro. Nuntempe, por ni homoj, ĝi simbolas ĉiamajn solidaĵojn, eterne nemovantajn, limigitajn je aŭstera kaj sobra beleco de nuda ŝtono, kvazaŭ elpurigita vizio de elpasinta mito.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]