Antaŭurbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉirkaŭurbo)
Ĝenerala vido de Burnaby, ĉeurbo de Vankuvero.

Antaŭurbo (ĉeurboĉirkaŭurbo, kelkfoje pli malĝuste suburbo pro imito al nacilingvaj esprimoj) estas relative malgranda urbo situanta proksime de pli granda urbo. Ĝenerale la antaŭurboj estas enkalkulataj en la aglomeraĵo de la plej granda urbo de la regiono. La difinoj de antaŭurboj ŝajne varias laŭ la lando aŭ regiono, laŭ la epoko, laŭ la nacia aŭ loka lingvo, laŭ la individuaj aŭ komunumaj preferoj, ktp.

La unua signifo de "antaŭurbo" estis parto de urbo ekster la ĉirkaŭmurego aŭ ĉirkaŭbulvardoj, ekstera parto de urbo[1]; sed pli kaj pli iĝas sinonimo kun "ĉirkaŭurbo"[2], kiu rilatas al ĉiu urbo ĉirkaŭanta grandan urbon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vd en ReVo [1] Arkivigite je 2022-03-22 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Vd en NPIV [2]