Aŭgusteno de Hipono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sankta Aŭgusteno de Hipono
Frua kristana teologoportreto fare de Sandro Botticelli, ĉ. 1548
Frua kristana teologo
portreto fare de Sandro Botticelli, ĉ. 1548
Episkopo, Konfesanto, Doktoro de la Eklezio
Naskiĝo 13-a de novembro 354 en Tagaste, Numidia (nuntempa Alĝerio)
Morto 28-a de aŭgusto 430 en Hippo Regius
Adorita en Anglikanismo
Orienta ortodoksismo
Luteranismo
Latina Eklezio
Ĉefsanktejo San Pietro in Ciel d'Oro, Pavia, Italio
Festotago 28-a de aŭgusto (Okcidento), 15-a de junio (Oriento)
Atributoj infano; kolombo; plumo; ujo; trapikita koro
v  d  r
Information icon.svg

Aurelius Augustinus (ofte esperantigita al Aŭgusteno) de Hipono, aŭ Hippo (naskiĝis la 13-an de novembro 354; mortis la 28-an de aŭgusto 430) estis teologo kaj filozofo[1] grava al la okcidentaj civilizo, filozofio kaj kristanismo. Li estis la episkopo de Hipono en Nordafriko kaj estas rigardita kiel unu el la plej gravaj patro de la eklezio en la okcidenta kristanismo pro siaj verkoj en la Patristika Epoko. Inter liaj plej gravaj verkoj estas La civito de Dio kaj la Konfesoj. Aŭgusteno estas eble la plej influa kristana verkisto ekster la Biblio.

Laŭ sia samtempulo, Hieronimo, Aŭgusteno "faris nova la antikvan fidon."[2]

Li estis dekomence influita de manikeismo, kaj poste profundigis kristanan filozofion uzante la penson de Platono, precipe tiel, kiel interpretita en la novplatonismo de Plotino. Post sia bapto kaj konverto al kristanismo en 386, Aŭgusteno disvolvigis sian propran alproksimiĝon al la filozofio kaj teologio, akomodanta varion de metodoj kaj perspektivoj.[3] Kredante ke la graco de Kristo estas nemalhavebla por la homa libero, li helpis formuli la doktrinon de la origina peko kaj faris fundamentajn kontribuojn al la disvolvigo de la teorio de la justa milito. Kiam la Okcidenta Romia Imperio ekis diseriĝi, Aŭgusteno disvolvigis la koncepton de Eklezio kiel spirita Civito de Dio, diferenca el la materia surtera civito.[4] Lia pensaro profunde influis la mezepokajn mondajn konceptojn. La segmento de la eklezio kiu aliĝis al la koncepto de Triunuo kiel difinita de la Koncilioj de Niceo kaj de Konstantinopolo[5] tre klare identigis sin kun la verko de Aŭgusteno nome Pri la Triunuo.

Li estis deklarita sanktulo de la katolika eklezio, de la orienta kristana eklezio kaj de la Anglikana Komunio same kiel Doktoro de eklezio. Li estas ankaŭ la patrono de Aŭgustenanoj. Lia memoro estas celebrata la 28an de Aŭgusto, nome tago de lia morto. Aŭgusteno estas la patrona sanktulo de distilistoj, presitoj, teologoj, mildigo de doloraj okuloj, kaj de nombraj urboj kaj diocezoj.[6] Multaj Protestantoj, ĉefe Kalvinistoj kaj Luteranoj, konsideras lin unu el la teologiaj patroj de la Protestanta Reformacio pro liaj instruoj pri savo kaj dia graco.[7][8][9] Luteranoj, kaj Marteno Lutero partikulare, tenis Aŭgustenanojn en alta konsidero (nur post la Biblio kaj Sankta Paŭlo). Lutero mem estis membro de la Ordeno de Aŭgustenaj Ermituloj (1505–1521).

En Oriento, kelkaj el liaj instruoj estis disputataj kaj en la 20a jarcento partikulare ili suferis atakojn de teologoj kiaj Johano Romanides.[10] Sed aliaj teologoj kaj gravuloj el la Ortodoksa Kristana Eklezio montris gravan alproprigon de liaj verkoj, ĉefe Georgo Florovski.[11] La plej polemika doktrino ĉirkaŭ lia figuro estas la filiokvo,[12] kiu estis malakceptita de la Ortodoksa Eklezio.[13] Aliaj disputataj instruoj estas liaj rigardoj al la origina peko, la doktrino de graco, kaj la antaŭdestinismo.[12] Tamen, kvankam konsiderita erara ĉe kelkaj punktoj, li estas ankoraŭ konsiderata sanktulo, kaj eĉ havis influon sur kelkaj orientaj Patroj de la Eklezio, ĉefe sur Sankta Gregorio Palamas.[14] En la Ortodoksa Eklezio lia festotago estas celebrata en la 28a de Aŭgusto.[12][15] La prieklezia fakulo kaj historiisto Diarmaid MacCulloch verkis "lia efiko sur la okcidenta kristana pensaro povas malfacile estis preteratentita; nur lia adorita ekzemplo Paŭlo de Tarso, estis pli influa, kaj la okcidentanoj ĝenerale rigardis Paŭlon tra la okuloj de Aŭgusteno."[16]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pentraĵo de Justus van Gent, ĉirkaŭ 1474.

Fono[redakti | redakti fonton]

Aŭgusteno de Hipono (latine Aurelius Augustinus Hipponensis;[17] 13a de Novembro 354 – 28a de Aŭgusto 430), konata ankaŭ kiel Sankta Aŭgusteno, estas konata laŭ variaj kromnomoj tra la tuta kristana mondo kiel Benita Aŭgusteno,[18] kaj la Doktoro de Graco[19] (latine Doctor gratiae)

Hippo Regius, kie Aŭgusteno estis la episkopo, estis en nuntempa Annaba, Alĝerio, situa en Numidio (romia provinco de Afriko).

Infanaĝo kaj eduko[redakti | redakti fonton]

Aŭgusteno naskiĝis en Tagaste, Numidio (en la nuntempa Alĝerio) en NordafrikoAfrica Proconsularis, kiu tiam estis parto de la Romia imperio.[20][21] Lia patrino estis kristana berberino kiu poste renomiĝis Sankta Monika.[22] Ŝi preĝis 20 jarojn, ke Aŭgusteno iĝu kristano, kio fine okazis iomete antaŭ ŝia morto. Lia patro estis vinberkultivisto kaj bienisto, kiu mortis tuj post kristaniĝo[23] kiam Aŭgusteno havis 17 jarojn.

Fakuloj ĝenerale konsentas ke Aŭgusteno kaj lia familio estis Berberoj, nome etna grupo indiĝena de Nordafriko,[24][25][26][27] sed ke ili estis tre romanigita, parolantaj nur latinon hejme kiel motivo de fiero kaj digno.[24] En siaj verkoj, Aŭgusteno lasas iome da informo kiel la konscio de sia afrika heredo. Por ekzemplo, li referencas al Apuleo kiel "la plej fama de ni afrikanoj,"[28] al Ponticiano kiel "kamparano el niaj, estante afrika,"[29] kaj al Faŭsto de Milevo kiel "afrika ĝentlemano."[30]

La familinomo de Aŭgusteno, nome Aurelius, sugestas ke la prauloj de lia patro estis liberigitoj de la gento Aurelia kiu ricevis roman civitanecon pere de la Constitutio Antoniniana aŭ Edikto de Karakalo en 212. La familio de Aŭgusteno estis estante romanoj, el jura vidpunkto, dum almenaŭ unu jarcento kiam li naskiĝis.[31] Oni supozas ke lia patrino, Monika, estis de Berbera origino, pro sia nomo,[32][33] sed ĉar lia familio estis de honestiores, nome supra klaso de civitanoj konata kiel honoreblaj homoj, plej verŝajne la unua lingvo de Aŭgusteno estis Latino.[32]

Sankta Aŭgusteno portita al la lernejo fare de Sankta Monika. de Niccolò di Pietro 1413-15.

Li estis kateĥizato, pagano, kiu lernis la kristanan kredon, sed ankoraŭ ne estis kristano. Li faris bazan studon en Tagaste, gramatikon en Madaura el kiam li estis 11jaraĝa.[34] Madaura (nune M'Daourouch), estis malgranda urbo de Numidio ĉirkaŭ 31 km sude de Tagaste. Tie li familiariĝis kun la Latina literaturo, same kiel kun paganaj kredoj kaj praktikoj.[35] Lia unua rigardo al la naturo de peko okazis kiam li kaj grupo de amikoj ŝtelis fruktojn kiujn ili ne deziris el najbara ĝardeno. Li rakontis tiun historion en sia membiografio, La konfesoj. Li rememorigas ke li ne ŝtelis la fruktojn ĉar li estis sata, sed ĉar "ĝi estis malpermesita."[36] Lia propra naturo, li diras, estis kun difektoj. 'Mi estis freneza, kaj mi amis tion. Mi amis mian propran eraron — ne ĉar mi eraris, sed pro la erero mem."[36] El tiu okazaĵo li konkludis ke homo estas nature klina al peko, kaj en neceso de graco de Kristo.

Je aĝo de 17, Aŭgusteno tra malavareco de sia amiko civitana Romaniano,[37] iris al Kartago por pluigis sian edukadon en retoriko. Dum li estis studento en Kartago li legis la dialogon de Cicerono nome Hortensius (nune perdita), kiun li priskribis lasante daŭran impreson kaj malfermante sian intereson en filozofio.[38] Kvankam edukita kiel kristano, Aŭgusteno lasis la eklezion por aliĝi al la Manikea religio, multe por despero de lia patrino.[39] Kiel junulo, Aŭgusteno vivis hedonisman vivstilon dum ioma tempo, asociite kun junuloj kiuj fanfaronis pri siaj seksaj spertoj. La neceso akiri ties akcepton devigis nespertan junulon kiel Aŭgusteno serĉi aŭ krei historiojn pri seksaj spertoj.[40] Estis dum tiu periodo kiam li esprimis sian faman preĝon, "Garantiu al mi ĉaston kaj seksan abstinon, sed ne ankoraŭ."[41]

Ĉirkaŭ la aĝo de 19, Aŭgusteno komencis amaferon kun juna virino en Kartago. Kvankam lia patrino deziris ke li edzigŭ al virino de sia klaso, tiu virino restis sia kromvirino[42] kaj estis fidela al ŝi dum ĉirkaŭ dekkvin jaroj[43] kaj li havis kun ŝi unu filon, Adeodato¡,[44] kiu estis konsiderata kiel tre inteligenta fare de siaj samtempuloj. En 385, Aŭgusteno finis rilaton kun sia kromvirino por prepari sin al edzeco kun dekjaraĝa heredantino. (Li devis atendi du jarojn ĉar la laŭleĝa aĝo de geedzeco por virinoj estis dekdu.) Kiam li estis preta edziĝi kun ŝi, tamen, li anstataŭe decidis iĝi fraŭla pastro.[43][45]

Aŭgusteno estis dekomence brila studento, kun entuziasma intelekta scivolemo, sed li neniam regis la grekan[46] — li rakontis ke lia unua greka instruisto estis brutala homo kiu konstante frapis siajn studentojn, kaj Aŭgusteno ribelis kaj malakceptis studi. Kiam li konstatis ke necesas koni la grekan, estis tro malfrua; kaj kvankam li akiris iomete el la lingvo, li neniam estis ties flua parolanto. Tamen, lia regopovo de la Latina estis alia afero. Li iĝis spertulo kaj en la elokventa uzado de la lingvo kaj en la uzado de inteligentaj argumentoj por disvolvigi siajn vidpunktojn.

Translokiĝo al Kartago, Romo, Milano[redakti | redakti fonton]

La plej frua konata portreto de Sankta Aŭgusteno en 6a-jarcenta fresko, Laterana, Romo.

Aŭgusteno instruis gramatikon ĉe Tagaste dum 373 kaj 374. La venontan jaron li translokiĝis al Kartago por estri lernejon de retoriko kaj tie li restos dum la venontaj naŭ jaroj.[37] Ĝenitaj de ribelemaj studentoj en Kartago, li translokiĝis por establi lernejon en Romo, kie li kredis ke pratikas la plej bonaj kaj plej brilaj retorikistoj, en 383. Tamen, Aŭgusteno estis seniluziiĝinta pro la maldiligenta akcepto. Estis kutimo por la studentoj pagi al la profesoro en la lasta tago de la studtempo, kaj multaj studentoj atendis tiun finan limdaton sed ne pagis.

Manikeaj amikoj prezentis lin al la prefekto de la urbo Romo, Simmaĥo, kiu veturante tra Kartago estis alvokita al la imperia kortego en Milanon[47] por havigi retorikan profesoron. Aŭgusteno ricevis la laborpostenon kaj iris norden por ekhavi sian postenon en Milanon fine de la 384. Estante nur tridek-jaraĝa, li ricevis la plej videblan akademian postenon en la Latina mondo en tempo kiam tiaj postenoj donis tujan aliron al politikaj karieroj.

Kvankam Aŭgusteno montris iome da fervoro por Manikeismo, li neniam iĝis inicito aŭ "elektito", sed nur "auditor" (aŭskultanto), nome la plej malalta nivelo en la hierarkio de la sekto.[47] Ankoraŭ en Kartago je seniluziiga kunsido kun la Manikea Episkopo, nome Faŭsto de Milevo, ŝlosila reprezentanto de la Manikea teologio, startis ĉe Aŭgusteno la skeptikismo rilate al la Manikeismo.[47] Jam en Romo, laŭ informoj li foriris el Manikeismo, aliĝante al la skeptikismo de la movado de la Nova Akademio. Pro sia edukado, Aŭgusteno havis grandan retorikan atingaron kaj li estis tre konanta de la filozofioj malantaŭ multaj kredoj.[48] En Milano, la religieco de lia patrino, la propraj studoj de Aŭgusteno en Novplatonismo, kaj lia amiko Simpliciano pelis lin al kristanismon.[37] Dekomence Aŭgusteno ne estis tre forte influita de kristanismo kaj de ties ideologioj, sed post veni en kontakto kun Ambrozio de Milano, Aŭgusteno retasksigis lin mem kaj ŝanĝis porĉiame.

Kiel Aŭgusteno, Ambrozio estis majstro de retoriko, sed pli aĝa kaj pli sperta.[49] Aŭgusteno estis tre multe influata de Ambrozio, eĉ pli ol de sia propra patrino kaj de aliaj kiujn li admiris. Aŭgusteno alvenis en Milanon kaj estis tutorita de Ambrozio. En siaj Konfesoj, Aŭgusteno asertas, "Tiu homo de Dio ricevis min kiel farus patro, kaj bonvenigis mian alvenon kiel farus bona episkopo."[50]

Tuj, ties rilato kreskiĝis, kaj Aŭgusteno verkis, "Kaj mi ekamis lin, kompreneble, ne dekomence kiel instruisto de la vero, kion mi jam tute malesperis trovi en la eklezio — sed kiel amika homo."[50] Aŭgusteno vizitis Ambrozion por vidi ĉu tiu estas unu el la plej grandaj parolantoj kaj retorikistoj en la mondo. Pli interesata en liaj parolaj kapabloj ol en la temo de la parolado, Aŭgusteno tuj malkovris ke Ambrozio estas spektakla oratoro. Eventuale, Aŭgusteno diris ke li estas spirite konsukita al la fido de kristanismo.[50]

La patrino de Aŭgusteno estis sekvanta lin al Milano kaj aranĝis edziĝon por li. Kvankam Aŭgusteno akceptis tiun geedzecon, por kiu li devis abandoni sian kromvirinon, kaj li multe suferis pro la perdo de sia amantino. Li verkis, "Estinte forigita mia amantino el mia flanko kiel malhelpo por mia geedzeco, mia koro, kiu estis ligita al ŝi, estis tordita, kaj vundita, kaj sangelverŝa." Aŭgusteno konfesis ke li ne estis amanto de geedzo same kiel multe sklavo de volupto, kaj tiele li serĉis alian kromvirinon ĉar li devis atendi du jarojn ĝis lia fianĉino venos en sufiĉa jura aĝo. Tamen, lia emocia vundo ne estis kuracita, eĉ komencis malboniĝi.[51]

Estas pruvo ke Aŭgusteno povus konsideri tiun iaman rilaton kiel ekvivalento al geedzeco.[52] En siaj Konfesoj, li akceptis ke tiu sperto eventuale produktis malpliiĝantan sensivecon al doloro. Aŭgusteno eventuale rompis sian engaĝigon al sia dekunu-jaraĝa fianĉino, sed neniam renovigis sian rilaton kun ajna el liaj konkubinoj. Alipio de Tagaste kondukis Aŭgustenon for el la geedzeco, dirante ke ili ne povis vivi kunvivon en la amo de saĝeco se li edziĝis. Aŭgusteno rigarids reen jarojn poste al la vivo ĉe Cassiciacum, nome vilao ekster Milano kie li ariĝis kun siaj sekvantoj, kaj priskribis ĝin kiel Christianae vitae otium – kristana vivo de plezuro.[53]

Kristana konverto kaj pastreco[redakti | redakti fonton]

La konverto de Sankta Aŭgusteno de Fra Angelico.[54]

Fine de Aŭgusto de 386,[55] je aĝo de 31, post esti aŭdinta kaj inspirita kaj movita de la historio de la unua legado fare de Ponticiano kaj de liaj amikoj de la vivo de Sankta Antonio de la Dezerto, Aŭgusteno konvertiĝis al kristanismo. Kiel Aŭgusteno poste diris, lia konverto estis pelita de infanaĝa voĉo kiun li aŭdis kaj kiu diris al li "tenu kaj legu" (latine tolle, lege), kiun li interpretis kiel dia ordono malfermi la Biblion kaj legi tion unuan kiun li vidos. Aŭgusteno legis el la Epistolo de Paŭlo al la romanoj – nome la sekcio de la "Transformo de kredantoj", konsistanta el ĉapitroj 12a al 15a – kie Paŭl skizas kiel la Evangelio transformas kredantojn, kaj la rezultan kutimon de kredantoj.

Li poste verkis rakonton de sia konverto – lia transformo, kiel Paŭlo priskribis – en siaj Konfesoj (latine Confessiones), kio ekde tiam iĝis klasikaĵo de la kristana teologio kaj ŝlosila teksto en la historio de membiografio. Tiu verko estas esprimo de danko kaj pentofaro. Kvankam ĝi estis verkita kiel rakonto de lia vivo, la Konfesoj ankaŭ parolas pri la naturo de tempo, hazardo, libera volo, kaj aliaj gravaj filozofiaj temoj.[56]

Ambrozio baptis Aŭgustenon, kun lia filo Adeodato, en Milano la Paskan Vigilion, Aprile 24–25, 387.[57] Post unu jaro, en 388, Aŭgusteno kompletigis sian apologion Pri sankteco de la Katolika Eklezio.[47] Tiun jaron, ankaŭ, Adeodato kaj Aŭgusteno revenis hejmen en Afrikon.[37] La patrino de Aŭgusteno nome Monika mortiĝis en Ostia, Italio, kiam ili prepariĝis por enŝipiĝo al Afriko.[58] Post ties alveno, ili komencis vivon de aristokrata plezuro je la familiaj posedaĵoj de Aŭgusteno.[59][60] Tuj poste, ankaŭ Adeodato mortiĝis.[61] Aŭgusteno tiam vendis sian heredaĵon kaj donis la monon al la malriĉuloj. Li retenis nur la familian hejmon, kion li konvertis en monaĥeja fondaĵo por li mem kaj por grupo de amikoj.[37]

En 391 Aŭgusteno estis ordenita pastro en Hippo Regius (nuntempa Annaba), en Alĝerio. Li iĝis fama predikisto (oni konservas pli ol 350 sermonoj kiuj ŝajne estas aŭtentaj), kaj estis notita ĉar luktis kontraŭ la Manikea religio, al kiu li iam estis aliĝinta.[47]

En 395, li estis farita kunepiskopo de Hipono, kaj iĝis plena episkopo tuj poste,[62] el tie la nomo "Aŭgusteno de Hipono"; kaj li donis sian propraĵon al la eklezio de Tagaste.[63] Li restis en tiu posteno ĝis sia morto en 430. Li verkis sia membiografian Konfesoj en 397–398. Lia verko La urbo de Dio estis verkita por konsoli siajn kristanajn samideanojn tuj post la Visigotoj okazigis la rabadon de Romo en 410.

Aŭgusteno laboris senlace por konvinki la popolon de Hipono konvertiĝi al la kristanismo. Kvankam li estis lasinta sian monaĥejon, li plue faris monaĥejan vivon en la episkopejo. He lasis regula por sia monaĥejo kio kondukis al lia designado kiel la "Patrona Sanktulo de la monaĥoj."[64]

Multo de la posta vivo de Aŭgusteno estis registrita de lia amiko Posidio, episkopo de Kalama (nuntempa Gelma, Alĝerio), en sia Sancti Augustini Vita. Posidio admiris Aŭgustenon kiel homo de pova intelekto kaj emocia oratoro kiu profitis ĉian oportunon por defendo kristanismon kontraŭ ties kontraŭantoj. Posidio ankaŭ priskribis personajn trajtojn de Aŭgustenon detale, farante portreton de homo kiu manĝis modere, laboris senlace, malamis klaĉadon, evitis la tentojn de volupto, kaj ekzercis prudenton en la financa administrado de sia sidejo.[65]

Ideologia evoluo[redakti | redakti fonton]

Manikeismo[redakti | redakti fonton]

Mani, la profeto de Manikeismo.

Antaŭ ĉio, Aŭgusteno ardis pro deziro trovi la veron, kaj senĉese serĉis ĝin. Tia serĉado kondukis lin al manikeismo, zoroastriisma formo de gnostikismo fondita de la babilona profeto Manikeo. Manikeo instruis, ke la mondon kreis kaj regas du dioj, el kiuj unu bona, la alia malbona. Aŭgusteno jam sciis pri kristanismo, sed ĝiaj moralaj ordonoj kontraŭ malĉasteco ŝajnis al li malfacilaj kaj la Biblio ŝajnis kruda kompare kun la bonstilo de Cicerono. Li ŝatis la mondon kaj timis fidi nur Dion, ĉar li kutimis pensi kaj agi laŭ racio, ne laŭ fido.

Dum li sincere serĉis la veron, Aŭgusteno havis multajn demandojn pri la malfacilaĵoj de manikeismo. Kiam li finfine renkontis ĉefon de manikeismo kaj demandis lin pri la malfacilaĵoj, Aŭgusteno komprenis, per sia menso klerigita de retoriko, ke manikeismo estis plena je belaj vortoj, sed malplena je bonaj respondoj. Aŭgusteno ankaŭ eksciis, ke manikeismo kontraŭdiras la faktojn de astronomio. Do li forlasis tiun kredon.

Greka filozofio[redakti | redakti fonton]

Post manikeismo, Aŭgusteno legis grekan filozofion, precipe la librojn pri novplatonismo de Porfiro, sekvinto de Plotino. Novplatonismo helpis al Aŭgusteno kompreni Dion, kaj estis lia ponto al kristanismo (kion li poste konstatis). Aŭgusteno povis sintezi kristanismon kaj platonismon, ĉar li venis al kristanismo tra platonismo kaj vidis ĝin laŭ la okuloj de Platono. Lia sintezo ne estis abstrakta projekto aŭ intelekta ludilo, sed estis lia aŭtobiografio, lia vojo al la fido.

Kristanismo[redakti | redakti fonton]

La bapto de S-ta Aŭgusteno, el la Tre riĉaj horoj de la duko de Berry de la fratoj Limburgo.

Aŭgusteno transloĝiĝis fine al Milano, kie li renkontis sanktan Ambrozion, la kristanan ĉefepiskopon de la urbo. Ambrozio estis tre bona predikanto, kio gajnis la estimon de Aŭgusteno, nome instruisto pri retoriko. Ambrozio movis Aŭgustenon tra ties malfacilaĵoj pri kredo je Kristo.

En 386, 32-jaraĝa, Aŭgusteno konvertiĝis al kristanismo, kaj baptiĝis en Pasko de la jaro 387. Li fariĝis episkopo de la urbo Hipono en Nordafriko en 396 kaj tie restis kiel episkopo ĝis sia morto, la 28-an de aŭgusto, 430. Li skribis pri sia vivo, kaj precipe kiel li venis al Kristo, en la libro, Confessiones ("Konfesoj"), nome la plej populara el liaj verkoj, kiun li pretigis dum la jaroj 397-8.

En 410 la ĝermanaj popoloj atakis Romon, nome la koro de la romia imperio, kaj ŝanceligis fidon en la potenco kaj estonteco de la imperio. La mondo ŝajnis fali. Responde, dum la sekvaj jaroj Aŭgusteno verkis sian majstran verkon, De civitate Dei (413-26, "Civito de Dio"), en kiu li vidis historion kiel la lukton inter du civitoj: la civito de homoj kaj la civito de Dio. Dum tiu periodo, la potenco de Romo (civito de homoj) kadukiĝis, dum kristanismo (civito de Dio) pligrandiĝadis. Aŭgusteno prave rekonis ke kristanismo estis la nova ondo de historio kaj li montris, kial la novaj kristanaj ideoj estas pli fortaj kaj klarigaj ol la malnovaj, iamaj grekaj ideoj. Sed, dum li tion faris, li platonigis la idearon de kristanismo. Ankaŭ multaj aliaj platonigis kristanismon en la 3-a kaj 4-a jarcentoj, sed kutime hereze (kiel ekzemple, arianismo), sed Aŭgusteno sintezis ilin prave.

Aŭgusteno verkis ankaŭ multajn librojn pri teologio, interalie De trinitate ("Pri la Triunuo"), kaj De doctrina Christiana pri la Biblio. Pri la Apostola Kredo kaj la kristana vivo li verkis la libron Enchiridion ad Laurentium ("Manlibro por Laurentius"). Lia plumo ofte batalis kontraŭ la herezoj de lia tempo. Travivis ĝis hodiaŭ multe da liaj predikoj kaj leteroj.

Morto[redakti | redakti fonton]

Aŭgusteno mortis en la jaro 430, kiam la urbon Hipono atakis la vandaloj, nome ĝermana popolo. Poste li fariĝis sanktulo de la rom-katolika Eklezio. Lia festotago estas la 29-a de aŭgusto.

Filozofio[redakti | redakti fonton]

Aŭgusteno kiel teologo, 1440, urba preĝejo de Langenzenn.
Tombo de sankta Aŭgusteno.

La filozofio de Aŭgusteno influis ankoraŭ la filozofion de la mezepoko.

Vero[redakti | redakti fonton]

Dum sia tuta vivo Aŭgusteno okupiĝis pri la problemo de vero. Li antaŭiris la citaĵon de René Descartes cogito ergo sum (mi pripensas, do mi estas), notinde la nepridubindan ekziston de pripensanto.

Tempo[redakti | redakti fonton]

Aŭgusteno parolas pri tri tempoj: la estanteco de la estantaĵoj kaj la estanteco de la estontaĵoj. Estinteco, estanteco kaj estonteco kiel tiaj, ne ekzistus laŭ Aŭgusteno:

Citaĵo
 Kiel eblas diri ke [estintaj kaj estontaj tempoj] estas, ĉar la estintaj jam ja ne plu estas, kaj la estontaj ankoraŭ ne estas? La estanta tamen, se ĝi ĉiam estus estanta kaj ne iĝus estinta, ĝi ja ne estus tempo, sed eterno. 

Teologio[redakti | redakti fonton]

Triunuo[redakti | redakti fonton]

Lia ĉefverko estas la 15 libroj De trinitate (Pri la triunuo). Diferencon inter la unuopaj personoj, kiujn li taksas same eternaj, same perfektaj kaj same tutpotencaj, Aŭgusteno ne neas. Li rigardas la personojn ĉefe kiel rilatoj ene de la dia eco.

La instruo de la deveno de la spirito el la patro kaj la filo estis unue prezentita de li. Poste tiu eldiro estigis la disputon de Filiokvo.[noto 1]

Antaŭdestino[redakti | redakti fonton]

Aŭgusteno estas konata kiel reprezentanto de la antaŭdestino, kiu destinas la homon al eterna vivo. En malfrua verko, De civitate Dei (Pri la dia ŝtato) li supozas la kreon de du anĝelaj ŝtatoj antaŭ la kreado de la homo, la ŝtato de la malbonaj anĝeloj (civitas diaboli) kaj la ŝtato de la bonaj anĝeloj (civitas dei), iuj de la anĝeloj disiĝinte senkiale de dio kaj malboniĝis. Post la kreado de la homo tiuj du ŝtatoj iĝis la tera ŝtato (civitas terrena) kaj la ĉiela dia ŝtato (civitas coelestis).

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Aŭgusteno
Sankta Aŭgusteno kaj Sankta Monika (1846), de Ary Scheffer.

En la mezepoka Okcidento, li estis unu el la plej popularaj aŭtoroj (kune kun Kasiano, Origeno kaj Sankta Gregorio la Granda).

Aŭgusteno verkis per la latina lingvo kaj neniam lernis la grekan.

  • Contra Academicos (386)
  • De vita beata (386)
  • De ordine (386)
  • Soliloquia (386)
  • De dialectica (387)
  • De immortalitate animae (387)
  • De musica (388)
  • De quantitate animae (388)
  • De magistro (389)
  • De libero arbitrio (388-395)
  • De vera religione (389/91)
  • Enarrationes in psalmos (388-396)
  • De doctrina Christiana (396/97)
  • De catechizandis rudibus (399/400)
  • Confessiones (397-401)
  • De trinitate (399-419)
  • Enchiridion ad Laurentium (421-423)
  • Tractatus in Ioannis Evangelium (388)
  • De civitate Dei (413-426)
  • Retractiones (428)

Retractiones enhavas liston de liaj verkoj kaj la motivon por ĉiu.

La regulo[redakti | redakti fonton]

La Regulo de Sankta Aŭgusteno estas kunaĵo da skribaĵoj kiun la tradicio atribuis al Sankta Aŭgusteno kaj estis referenco de la monaĥa vivo por sennombra komunumoj de konsekratoj ekde la 5-a jarcento ĝis hodiaŭ, kaj ĉefe de Aŭgustenanoj.

Per la sintagmo aŭgustena Regulo la tradicio referencas almenaŭ al tri dokumentoj:

  • la Consensoria monachorum dirita ankaŭ Regula prima (unua Regulo) aŭ Regulae clericis traditae fragmentum (fragmento de la Regulo liverita la la klerikoj);
  • la Ordo monasterii (Regulo de la monaĥejo) dirita ankaŭ dua Regulo);
  • kaj la Praeceptum (preceptaro) dirita ankaŭ Regula tertia (tria Regulo) aŭ Regula ad servos Dei (Regulo por la servistoj de Dio).
Sankta Aŭgusteno, de Philippe de Champaigne.

Laŭlonge de jarcentoj oni debatis ankaŭ pri la Letero 211 de Aŭgusteno, kiu enhavas version de la Regula ad servos Dei sed deklinaciita virine. La "historia problemo" pri la Regulo de Aŭgusteno koncernis precipe la aŭtorecon de la Regulo, la unuajn adresitojn de la samo, la kompiladan daton.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ greka instruo la spirito devenas el la patro per la filo, laŭ okcidenta eklezia tradicio el la patro kaj la filo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mendelson, Michael. Saint Augustine. The Stanford Encyclopedia of Philosophy. [1] Alirita la 10an de Julio 2017.
  2. Hieronimo verksi al Aŭgusteno en 418: "Vi estas konata tra la tuta mondo; katolikoj honoras kaj estimas vin kiel tiu kiu faris nova la antikvan fidon" (conditor antiquae rursum fidei). Cf. Epistola 195; TeSelle, Eugene (1970). Augustine the Theologian. London. p. 343. ISBN 0-223-97728-4. Eldono de Marto 2002: ISBN 1-57910-918-7.
  3. TeSelle, Eugene (1970). Augustine the Theologian. London. pp. 347–349. ISBN 0-223-97728-4. March 2002 edition: ISBN 1-57910-918-7.
  4. Durant, Will (1992). Caesar and Christ: a History of Roman Civilization and of Christianity from Their Beginnings to A.D. 325. New York: MJF Books. ISBN 1-56731-014-1.
  5. Wilken, Robert L. (2003). The Spirit of Early Christian Thought. New Haven: Yale University Press. p. 291. ISBN 0-300-10598-3.
  6. Know Your Patron Saint. catholicapologetics.info [2] Alirita la 10an de Julio 2017.
  7. Hägglund, Bengt (2007) [1968]. Teologins historia [History of Theology] (in German). Tradukita de Gene J. Lund (4a rev. eld.). St. Louis, Missouri: Concordia Publishing House. pp. 139–140. ISBN 978-0758613486.
  8. Gonzalez, Justo L. (1970–1975). A History of Christian Thought: Volume 2 (From Augustine to the eve of the Reformation). Abingdon Press. ISBN 0687171830.
  9. St. Augustine of Hippo. "On Rebuke and Grace". In Philip Schaff. Nicene and Post-Nicene Fathers, First Series, Vol. 5. Tradukita de Peter Holmes kaj Robert Ernest Wallis, kaj reviziita de Benjamin B. Warfield (reviziita kaj elsonia por New Advent fare de Kevin Knight) (1887 eld.). Buffalo, New York: Christian Literature Publishing Co.
  10. SOME UNDERLYING POSITIONS OF THIS WEBSITE. Alirita 2015-09-30.
  11. Limits of Church. Alirita 2015-09-30.
  12. 12,0 12,1 12,2 Rev. Dr. George C. Papademetriou, "Saint Augustine in the Greek Orthodox Tradition"
  13. Siecienski 2010, pp. 53-67.
  14. Gregory Palamas' Use of Augustine's De Trinitate for Original Sin and its Application to the Theotokos & Scholarius' Palamitico-Augustinianism of the Immaculate Conception (Stockholm 28.VI.15). Alirita 2015-09-30.
  15. Book Review: The Place of Blessed Augustine in the Orthodox Church”, Orthodox Tradition II (3&4), p. 40–43. Alirita 28a de Junio 2007.. 
  16. DIARMAID, MacCulloch. (2009) Christianity: The First Three Thousand Years. United States of America: Viking Penguin. ISBN 9780670021260.
  17. La nomen Aurelius estas virtuale sensignifa, sed signife iom pli ol la roma civitaneco (vidu: (1994) “What's in a Name? A Survey of Roman Onomastic Practice from c. 700 B.C. to A.D. 700”, The Journal of Roman Studies 84, p. 124–45. doi:10.2307/300873. ).
  18. En Ortodoksismo – Augustine Hippo. Alirita 17a de Septembro 2015.
  19. Catholic Encyclopedia 02084a St. Augustine of Hippo, Eugène Portalié, alirita la 30an de Junio 2016
  20. MacKendrick, Paul (1980) The North African Stones Speak, Chapel Hill: University of North Carolina Press, p. 326, ISBN 0709903944.
  21. Ferguson, Everett (1998) Encyclopedia of Early Christianity, Taylor & Francis, p. 776, ISBN 0815333196.
  22. "[T]he names Monnica and Nonnica are found on tombstones in the Libyan language—as such Monnica is the only Berber name commonly used in English." [La nomo Monika estas nura berbera kiu estas uzata en modernaj eŭropaj lingvoj] Michael Brett kaj Elizabeth Fentress (1996), The Berbers, Cambridge, Massachusetts: Blackwell, p. 293, ISBN 0631168524.
  23. Vesey, Mark, trad. (2007) "Confessions Saint Augustine", enkonduko, ISBN 978-1-59308-259-8.
  24. 24,0 24,1 HOLLINGWORTH, Miles. (2013) Saint Augustine of Hippo: An Intellectual Biography. Oxford University Press, p. 51. ISBN 9780199861590.
  25. (1942-07-01) “A NOTE ON THE BERBER BACKGROUND IN THE LIFE OF AUGUSTINE”, The Journal of Theological Studies os-XLIII (171-172). doi:10.1093/jts/os-XLIII.171-172.188. 
  26. LEITH, John H.. (1990) From Generation to Generation: The Renewal of the Church According to Its Own Theology and Practice. Westminster John Knox Press, p. 24. ISBN 9780664251222.
  27. (1952) Catholic World, Volumes 175-176. Paulist Fathers, p. 376. “The whole of North Africa was a glory of Christendom with St. Augustine, himself a Berber, its chief ornament.”.
  28. Ep., CXXXIII, 19. angla versio, Latina versio
  29. Confess., VIII, 6, 14. Angla versio, Latin version
  30. Contra Faustum, I, 1. Angla versio, Latina versio
  31. Lancel, Serge (2002) Saint Augustine, Hymns Ancient & Modern, p. 5, (ISBN 0334028663).
  32. 32,0 32,1 Power, Kim (1999) "Family, Relatives", pp. 353–54 in Augustine Through the Ages: An Encyclopedia. Allan D. Fitzgerald, eld. Grand Rapids: Wm. B. Eerdmans, (ISBN 978-0-8028-3843-8).
  33. Michael Brett kaj Elizabeth Fentress, The Berbers, Wiley-Blackwell, 1997, pp. 71, 293
  34. Diccionario de los santos, Volume 1 http://books.google.co.ve/books?id=7WRxrxpĥYwC&pg=PA95&dq=%22Agust%C3%ADn+de+Hipona%22&hl=es-419&sa=X&ei=N9hmUeP0Goqa8gSlhoH4DQ&ved=0CCsQ6AEwADgK#v=onepage&q=%22Agust%C3%ADn%20de%20Hipona%22&f=false Alirita la 11an de aprilo de 2013, 2000, Claudio Leonardi, Andrea Riccardi, Gabriella Zarri,| San Pablo,| Hispanio isbn= 84-285-2258-8 paĝo 84.
  35. Andrew Knowles kaj Pachomios Penkett, Augustine and His World, Ch. 2.
  36. 36,0 36,1 Augustine of Hippo, Confessions, 2:4
  37. 37,0 37,1 37,2 37,3 37,4 Encyclopedia Americana, v. 2, p. 685. Danbury, Connecticut: Grolier, 1997. (ISBN 0-7172-0129-5).
  38. Aŭgusteno de Hipono, Konfesoj, 3:4
  39. . Saint Monica. Catholic Encyclopedia. Alirita 20a de Aprilo 2012. “At Carthage Augustine had become a Manichaean and when on his return home he propounded certain heretical propositions she drove him away from her table, but a strange vision urged her to recall him. It was at this time that she went to see a certain holy bishop, whose name is not given, but who consoled her with the now famous words, "the child of those tears shall never perish."”.
  40. Aŭgusteno de Hipono, Konfesoj, 2:3
  41. Aŭgusteno de Hipono, Konfesoj, 8:17
  42. RANKE-HEINEMAN, Uta. (1988) Eunuchs for the Kingdom of Heaven: Women, Sexuality and the Catholic Church. Penguin Books. ISBN 9780385265270.
  43. 43,0 43,1 http://www.utne.com/mind-and-body/st-augustine-and-original-sin-ze0z1505zken.aspx "Don't Blame the Devil: St Augustine and Original Sin". Utne Reader, Majo 2015.
  44. Aŭgusteno de Hipono, Konfesoj, 4:2
  45. BROWN, Peter. (1970) Augustine of Hippo: A Biography. Berkeley: University of California Press.
  46. O'Donnell, James J. "Augustine the African", Georgetown University. Faculty.georgetown.edu. Alirita en 2015-06-17.
  47. 47,0 47,1 47,2 47,3 47,4 Portalié, Eugène. "Life of St. Augustine of Hippo" The Catholic Encyclopedia. Vol. 2. New York: Robert Appleton Company (1907). Alirita la 30an de Septembro 2011
  48. (Kishlansky, 142KISHLANSKY, Mark. (2010) Civilization in the West, 11715‑a eldono, New Jersey: Pearson Education Inc., p. 142–143.
  49. BEDUHN, Jason David. (28a de Oktobro 2009) Augustine's Manichaean Dilemma: Conversion and Apostasy, 373–388 C.E.. University of Pennsylvania Press. ISBN 978-0-8122-4210-2.
  50. 50,0 50,1 50,2 "Medieval Sourcebook." Internet History Sourcebooks Project. Fordham University. Alirita 30a de Oktobro 2014.
  51. Aŭgusteno de Hipono, Konfesoj, 6:15
  52. (2011) “"Fleeing the Uxorious Kingdom": Augustine's Queer Theology of Marriage”, Journal of Early Christian Studies 19 (1), p. 1–20. doi:10.1353/earl.2011.0002. 
  53. Ferguson, Everett (1999) Christianity in Relation to Jews, Greeks, and Romans, Taylor & Francis, p. 208, (ISBN 0-8153-3069-3).
  54. “The Conversion of St. Augustine”. 
  55. La historiisto Peter Brown datas la konverton de Aŭgusteno ĉe la fino de Aŭgusto, 386. Brown, Peter. Augustine of Hippo: A Biography. New ed. Berkeley: University of California Press, 2000. p. 64.
  56. Augustine of Hippo, Bishop and Theologian. Justus.anglican.org. Alirita en 2015-06-17.
  57. Brown, Peter. Augustine of Hippo: A Biography. New ed. Berkeley: University of California Press, 2000. p. 117.
  58. . Saint Monica. Catholic Encyclopedia. Alirita 20a de Aprilo 2012. “Here death overtook Monica and the finest pages of his "Confessions" were penned as the result of the emotion Augustine then experienced.”.
  59. Possidius, v. Aug. 3.1
  60. Lepelley, 2:176-77
  61. . CATHOLIC ENCYCLOPEDIA: Adeodatus. Alirita 20a de Aprilo 2012.
  62. Brown, Peter (2000) Augustine of Hippo: A Biography, Berkeley: University of California Press, (ISBN 0520227573).
  63. Aŭgusteno, ep.126.1
  64. Saint Augustine of Hippo ĉe saints.sqpn.com. Alirita la 30an de Septembro 2011
  65. Weiskotten, Herbert T.. (2008) The Life of Saint Augustine: A Translation of the Sancti Augustini Vita by Possidius, Bishop of Calama. Merchantville, New Jersey: Evolution Publishing. ISBN 1-889758-90-6.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Brown, Peter (2001). Agustín de Hipona. Madrid: ACENTO Editorial. ISBN 84-483-0608-2.
  • Chadwick, Henry (2001). Agustín. Ediciones Cristiandad. ISBN 978-84-7057-437-5.
  • Cremona, Carlo (1991). Agustín de Hipona: la razón y la fe. Ediciones Rialp. ISBN 978-84-321-2804-2.
  • Lacueva, Francisco (2001). Diccionario Teológico Ilustrado. España: CLIE. ISBN 978-84-8267-237-3. Consultado el 11 de abril de 2013.
  • Lazcano, Rafael (2007). Bibliografía de San Agustín en lengua española (1502-2006). Editorial Agustiniana. ISBN 84-95745-60-7.
  • Przywara, Erich (1984). San Agustín, perfil humano y religioso. Ediciones Cristiandad. ISBN 978-84-7057-359-0.
  • Oroz Reta, José; Galindo Rodrigo, José Antonio; AA.VV. (1998-2010). El pensamiento de San Agustín para el Hombre de Hoy (trivoluma. Tomo I: La Filosofía Agustiniana. Tomo II: Teología Dogmática. Tomo III: Temas Particulares de Filosofía y Teología). Edicep. ISBN 9788470505033 / ISBN 978-84-7050-503-4 / ISBN 978-84-7050-999-5.
  • Siecienski, Anthony Edward (2010). The Filioque: History of a Doctrinal Controversy. Oxford University Press.
  • Wohl, de, Louis (2001). Corazón inquieto: la vida de San Agustín. Ediciones Palabra. ISBN 978-84-8239-458-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Augustine of Hippo en la angla Vikipedio.