Plotino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Plotino
Ritratto di plotino, da ostia, terme del filosofo, 250-300 ca. (museo arch. ostia).JPG
Persona informo
Naskiĝo 205
en Lycopolis
Morto 270
en Minturno
Lingvoj latina
Ŝtataneco Roma regno
Okupo
Okupo filozofoverkisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Plotino (naskiĝis 205 en Egiptio, mortis 270 en Romo) (helene Πλωτινος / Plotinos, latine Plotinus) estis grava greka filozofo de la 3-a jarcento, fondinto de Novplatonismo, disvolvigo de la filozofio de Platono kaj la ĉefa tiama rivalo de kristanismo. En la 4-a jarcento Aŭgusteno kaj aliaj kristanaj pensintoj sintezis novplatonismon kun kristanismo. Plotino estis la fina grava pagana pensanto en la Okcidento (ekde la 5-a jarcento, la plej elstaraj filozofoj de la Okcidento estos kristanoj).

La vivo de Plotino estas konata al ni de la verkado de lia disĉiplo, Porfirio, kaj liaj skribaĵoj, la "eneadoj", kiu estas resumoj de la prelegoj de Plotino redaktitaj kaj stilitaj fare de Porfirio.

La skolo de Plotino en Romo furoris kaj profunde influis la fruan kristanismon. Ĝi agadis preskaŭ tri jarcentojn. Dum la postaj jarcentoj, la filozofio de plotino profunde influis filozofojn dum la Malfrua Antikvo, la Mezepoko, la Renesanco kaj la moderna periodo. Lia influo estas precipe evidenta en kristanismo, judismo kaj islamo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Plotino naskiĝis en Egiptio kaj iris al Aleksandrio por studi filozofion ĉe Ammonius Saccas, grava influanto sur lia filozofio. Poste en 242 li vojaĝis kun la romia armeo al Persio por lerni persan kaj hindan filozofion. Ĉirkaŭ 244 li iris al Romo, kaj tie fondis skolon, kies anoj praktikis libervolan malriĉecon kaj dediĉis sin al kontempla pensado.

Filozofio[redakti | redakti fonton]

Plotino instrukciis ke ekzistas supera, tute transcenda "unuo" kiu estas preter ĉiuj kategorioj de ekzisto kaj neekzisto. La koncepto de ekzisto venas al ni de la homa sperto, sed la senfina kaj supera estas preter tiaj spertoj, kaj tial estas preter la konceptoj kiuj venas de ili. "Ekzisto" estas eco kaj atributo, dum tiu "unuo" estas preter ĉiuj atributoj, ĉar ĝi estas la fonto de ili. Oni ne povas esti ĉio, kio ekzistas, kaj li ne povas esti simple la sumo de ĉiuj aferoj, sed estas "ekzistado antaŭ ĉiuj aliaj". De la "unuo" venis la resto de la universo. Pli postaj filozofoj novplatonaj, precipe Jambliko, aldonis centojn da aliaj estaĵoj kiel perantoj inter la "unuo" kaj la homaro; Sed la sistemo konstruita de Plotino mem estis multe pli simpla.

En la "unuo" ne estas dividiĝo, multiplikiĝo aŭ disiĝo. Tiel, neniu atributo povas esti atribuita al ĝi. Penso ne povas esti atribuita al ĝi ĉar tiam estas diferenco inter la penso kaj la pensanto. Ankaŭ oni ne povas atribui al ĝi deziron aŭ agadon, ĉar tiam ekestas diferenco inter la aganto, la ago kaj la agato.

La "Unuo", kiu estas kaj ekzistas preter ĉiuj atributoj, inkluzive de ekzisto kaj neekzisto, estas la fonto de la mondo ne per la agado de la kreo, vola aŭ alia ago, ĉar oni ne povas atribui agadon al la senŝanĝa kaj perfekta Unuo. Tiele Plotino estis gvidata de la logika principo, ke la "malpli perfekta" ĉiam "devenas" de la perfekta, aŭ de la pli perfekta. Tiel, la tuta kreitaro devenas de tiu Unuo en la (ne-kronologiaj) stadioj de malpli kaj malpli perfekteco.

Plotino malakceptas la judan ideon pri kreado el nenio ("ex nihilo"), sed ne estas ĝuste vidi lin kiel panteisto, ĉar li klare deklaras, ke la Unuo ne estas influata fare de tiu kiu la kreis. Oni ne dividas sin en multajn pli malgrandajn estaĵojn. Plotino uzis la analogion de la suno, kiu radias sian lumon egale al ĉiuj, sen malpligrandigi sin, aŭ spegulado en spegulo kiu ne malpliigas la objekton kiun ĝi reflektas.

La unua afero, kiu venas de la Unu, estas penso (aŭ "racio", en la lingvo de la mezepoka filozofio, kaj en la greka "nous"), kiu identiĝas kun la "Demiurgo" en la "Timeo" de Platono. El ka penso devenas la "spirito de la mondo" (aŭ "animo"), kiun Plotino dividas en supran kaj malsupran, identigante la malsupran kun la naturo. El la spirito de la mondo devenas la apartaj homaj animoj, kaj fine, la materio, kiu estas ĉe la plej malalta nivelo de ekzisto kaj de perfekteco.

Kvankam la "materia mondo" estas ĉe la fundo de la "ĉeno de ekzisto", Plotino kritikis la gnostikan malestimon por la materio. Plotino asertis ke materio ankaŭ finfine venas de dio ĉar ĝi devenas kaj de la "Nous" kaj de la spirito de la mondo.

La religia karaktero de la filozofio de Plotino ankaŭ estas ekzempligita en lia koncepto de atingado de ekstaza unio kun la Unuo. Porfirio rakontas ke Plotino venis al tia unio plurajn fojojn en la jaroj kiam li konis lin. Al ĉi tio devas esti komparitaj la konceptoj de "klerismo", "elsaviĝo", kaj aliaj konceptoj de mistika kuniĝo, kiuj ekzistas en multaj el la orientaj kaj okcidentaj tradicioj egale.

Sugestita resumo argumentas ke Plotino kredis ke:

  • La animo estas senmorta.
  • La animo transmigras de korpo al korpo (metempsikozo).
  • La universo estas eterna, sen komenco, sen fino.
  • La dioj ekzistas, sed ankaŭ Dio Plejalta.
  • La steloj estas vivantaj kaj inteligentaj.
  • La celo de la vivo estas virto kaj la liberigo de la animo el la karno.
  • La mondo estas, kiel tuto, justa kaj tre bela, kvankam ankaŭ klare difekta.
  • La dioj zorgas pri ni (providenco).
  • Nia mondo nur estas difekta bildo de pli alta, pli perfekta mondo de ideoj (Idealismo).

Novplatonismo servis kiel filozofia fundamento por paganismo, kaj ankaŭ por protekti paganismon kontraŭ kristanismo; sed multaj kristanoj ankaŭ estis influitaj de Novplatonismo, inkluzive de la Ekleziaj Patroj kiel Aŭgusteno.

Rilato al Kristanismo[redakti | redakti fonton]

En tiama Romio, kristanismo konkuris kontraŭ orientaj religioj. Plotino sciis pri kristanismo, sed ne kredis je ĝi. En siaj verkoj, Plotino skribis kontraŭ kristanismo. Sed la kristanismo konata al Plotino ne estis katolikismo, sed gnostikismo, la pli burĝa kaj helena formo de la fido.

Plotino rigardis kristanismon ne kiel religio malkaŝita de Dio sed kiel skolo de platonismo: li juĝis ĝin laŭ logiko kaj la antikva kaj nobla filozofio de Platono. Al Plotino, kristanismo ŝajnis fuŝita kombinaĵo de arogantaj, senraciaj mitoj kaj miskomprenita platonismo.

Inter aliaj, li diris pri la kristanoj:

  • Ili estimis sin super la dioj kaj steloj kaj rigardis sin "filoj de Dio". Pro tio, ili ankaŭ malestimis virton, do estis egoismaj kaj celis plezuron sen sinregado.
  • Ili malamis la korpon kaj vidis la mondon kiel malbelan kaj maljustan, montrante, ke ili profunde miskomprenis la mondon kaj Platonon (= dualismo).
  • Ili miskomprenis malsanojn kiel spiritaĵojn, kiujn ili elpelis per eldiro de vortoj (= ekzorcado).
  • Ili kredis, ke ili povis influi Dion per vortoj kaj kantoj (= preĝoj, liturgio).

Multaj el liaj disĉiploj estis gnostikistoj, do li devis konduki ilin el eraro. La gnostikistoj mem prenis multajn ideojn el novplatonismo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La majstroverko de Plotino estas La ses eneadoj greke Ἐννεάδες. Kiel la moderna Okcidento penas tute klarigi la mondon per materialismo, tiel ankaŭ Plotino penis tute klarigi ĝin per idealismo. Lia filozofio estis fundamente platona, sed enhavis elementojn de aliaj grekaj filozofioj.

Plotino instruis ke la tuta mondo devenas de "la Unuo" -- la Ideo de Bono de Platono -- per emanado, kiel radioj de la suno aŭ ondetoj de ĵetita ŝtono. La Unuo ne intence kreis la mondon, sed la emanado okazis nature. Dum la emanado malfortiĝas kun ĉiu paŝo de kreado, la difekteco de kreitoj plifortiĝas: unuo al ideo al spirito al materio. Tiel Plotino povis klarigi kiel Perfekteco kreas nian klare difekteman mondon, evitinte dualismon (la gnostika klarigo) kaj la doktrino de origina peko (la katolika klarigo).

Kiel homoj, kiuj estas parte spiritaj, parte materiaj, ni staras apud la fundo de la mondo, sed per nia spirito -- per sinregado, pensado, kontemplado kaj mistikismo -- ni povas reveni grade al la Unuo. Kvankam lia filozofio estas racie konstruita, li metis mistikismon super penso kiel metodo de scio: nur per mistikismo ni povas unuiĝi kun la Unuo.

Kvankam Plotino profunde demandas pri la naturo de materio, scio, esto, aliflanke li kredas senkritike astrologion, mitojn kaj Platonon. Lia teorio kaj klarigo pri la Bono, la Unuo, estas unu el la plej bona priskribo de Dio: kie aliaj pensintoj memkontente traktas Dion kiel nomplaton, titolon, abstraktan ideon, Plotino sincere strebas kompreni Dion en detalo. Tio poste helpis Aŭgustenon kompreni la kristanan Dion.

Influo[redakti | redakti fonton]

La plej fama studento de Plotino estis Porfiro, kiu redaktis la La ses eneadoj. Alia grava novplatonisma filozofo post Plotino estis Jambliko. Plotino kaj Porfiro ambaŭ profunde influis la filozofion de Aŭgusteno. Aŭgusteno estis ano de Novplatonismo antaŭ sia konvertiĝo al kristanismo, do li sintezis sian malnovan filozofion kun sia nova religio.

Nov-platonismo daŭris ĝis la jaro 529, kiam Justiniano fine fermis la Akademion en Ateno (la lernejo fondita de Platono), kies plej lasta estro estis Damascius. Kvankam la skolo de Plotino pereis, lia penso profunde influis kristanismon (per Aŭgusteno kaj aliaj) kaj Islamon (per falsafismo). Ĝis la tempo de Tomaso de Akvino, mil jarojn post Plotino, kristana (kaj tial okcidenta) filozofio estis plejparte novplatonisma.

En la itala kvatrocĉento (15-a jarcento) dum humanismo de la Renesanco, novplatonismo konis novan furoron ĉe kelkaj kleruloj en Firenze; plej grava novplatonismulo de tiu epoko estis Marsile Ficin

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.