Plezuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Psyche et L'Amour, de Guillaume Adolphe Bouguereau pentrita

Plezuro estas la konsciostato kontrasta al doloro. Cicerono fakte verkis ke: Omne id, quo gaudemus, voluptas est, ut omne quo offendimur dolor. ("Ĉio tio ĉi, pro kiu ni ĝojas, estas plezuro, kiel ĉio tio pro kio ni suferas, estas doloro.") Plezurogenroj estas inter aliaj: amo, ekstazo, eŭforio, feliĉo, ĝojo, gloro, ĝuo. Psikologio kaj biologio agnoskas plezuromeĥanismojn kaj doloromeĥanismojn kiel fundamentoj de ĉiuj kondutoj de specioj biologiaj.

La fonto de multe da aĝoj plezurigaj estas impulso biologia satigi sin: per manĝo, per malplenigo, per dormo, per trankviligo, per ludoj, per ekzercado, per purigo, per interparolado, per amo, per koito. Sed ankaŭ agrablaj spertoj devenas de sociaj komprenoj: servo, amikeco, agnosko, gloro, graco. Ankaŭ ofte plezuro devenas el gustumi en kulturo kaj en agadoj sociaj, kiel belaj artoj, muzeoj, kaj literaturo.