Ludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝnurtira lukto estas tre disvastigata kaj populara ludo kaj sporto, kiu postulas nur snuron, do facile atingebla rimedaro.
Ŝakaj ludpecoj.
La kartoludantoj, pentraĵo de 1895 de Paul Cézanne, kiu montras kartludon.

Ludo estas struktura agado, en kiu oni kutime partoprenas por ĝojo kaj foje kvazaŭ por edukado.[1] Ludoj ĝenerale diferencas disde laboro, en tio ke por laboro oni kutime partoprenas por pago, kaj disde arto, kiu pli koncernas al fikcia esprimado de ideoj, estetikaj aŭ ideologiaj elementoj. La diferencoj ne estas klaraj, kaj multaj ludoj estas konsiderataj ankaŭ kiel laboro (kiel ĉe profesiaj ludistoj de tre popularaj sportoj aŭ de monvetado) aŭ kiel arto (kiel ĉe puzloj aŭ ludoj kun arta aspekto, kiel MaĝangoTangramo, ĉe komputilaj ludoj).

Tre gravaj konsistigaĵoj estas celoj, reguloj, defio kaj interagado. Ludoj ĝenerale enhavas mensajn aŭ korpajn incitojn, kaj kutime ambaŭ. Multaj ludoj helpas estigi praktikajn lertecojn, estas korpekzercada fako aŭ, alimaniere, utilas por fari edukadan, simuladanpsikologian rolon.

Registritaj tiom frue kiom je la jaroj 2600 a.K.,[2][3] ludoj estas universala parto de homa esperto kaj estis en ĉiuj kulturoj. La Reĝa Ludo de Ur, Seneto, kaj Afrika semludo estas kelkaj el la plej antikvaj konataj ludoj.[4]

Ludfakoj[redakti | redakti fonton]

Krome oni povus ja mencii kiel flankaj ludoj foje sciencon: nome ĉe scienca esplorado, scienca studado, scienca instruado k.s.; arton: dancado, aktorado, literaturo, poezio, pentrado, k.s.; kuirarton (ekzemple kiel aktiveco por infanoj), ŝatokupon, muzikon (ekzemple kiam oni improvizas), kinon, k.a.

Ludiloj kaj ludoj[redakti | redakti fonton]

Difinoj[redakti | redakti fonton]

Ludwig Wittgenstein[redakti | redakti fonton]

Ludwig Wittgenstein estis probable la unua akademia filozofo kiu alproksimiĝis al defino de la vorto ludo. En siaj Philosophische Untersuchungen,[5] Wittgenstein asertis, ke la elementoj de ludoj, kiel la propra ludago, la reguloj, kaj la konkurenco, ĉiuj malsukcesas taŭge difini kio estas ludo. El tio, Wittgenstein konkludis, ke la personoj aplikas la terminon ludo al gamo de malsimilegaj homaj agoj kiuj havas unu kun alia nur tion kio nomiĝus nur familiaj similecoj. Kiel la jenaj difinoj de ludo montras, tiu konkludo ne estas fina kaj nuntempe multaj filozofoj, kiel Thomas Hurka, pensas, ke Wittgenstein malpravas kaj ke la difino de Bernard Suits estas bona respondo al la problemo. [6]

Infanaj ludoj, 1560, Pieter Bruegel la pliaĝa

Roger Caillois[redakti | redakti fonton]

La franca sociologo Roger Caillois, en sia libro Les jeŭ et les hommes (Ludoj kaj homoj),[7] difinis ludon kiel aktiveco kiu devus havi la jenajn karakterojn:

  • amuza: la aktiveco estis elektita pro sia kontentiga karaktero
  • separata: ĝi estas limigita en tempo kaj loko
  • necerta: la rezulto de la aktiveco estas neantaŭvidebla
  • ne-produktiva: partopreno ne plenumas ion ajn utilan
  • regata de reguloj: la aktiveco havas regulojn kiuj estas diferencaj el la ĉiutaga vivo
  • fikcia: ĝi estas plenumata en la konscio de diferenca realeco

Chris Crawford[redakti | redakti fonton]

Puzlo estas ludo sen kontraŭanto.

La desegnisto de komputilludoj nome Chris Crawford, fondinto de la gazeto The Journal of Computer Game Design, klopodis difini la terminon ludo[8] uzante serion de dikotomioj:

  1. Kreiva esprimpovo estas arto se farita por sia propra belo, kaj distro se farita por mono.
  2. Ero de distro estas luda verko se tiu estas interaktiva. Filmoj kaj libroj estas citataj kiel ekzemploj de ne-interaktiva distro.
  3. Se ne estas celoj asociataj kun la ludagado, temas pri ludilo. (Crawford notas ke laŭ difino, (a) ludilo povas iĝi ludelemento se la ludanto formas regulojn, kaj (b) The Sims kaj SimCity estas ludiloj, ne ludoj.) Se ĝi havas celojn, ludagado estas defio.
  4. Se defio ne havas "aktivan agenton kontraŭ kiu oni konkurenci," ĝi estas puzlo; se estas defio, ĝi estas konflikto. (Crawford akceptas ke tiu estas subjektiva testo. Komputilludoj kun notinda algoritma artefarita inteligento povas esti ludataj kiel puzloj; tiuj inkludas la modelojn uzatajn por eviti fantomojn en Pac-Man.)
  5. Fine, se la ludanto povas nur superi la oponanton, sed ne ataki ĝin por malhelpi ties plenumon, la konflikto estas konkurenco. (Konkurencoj inkludas Kurkonkurenco kaj artan sketadon.) Tamen, se atakoj estas permesataj, la konflikto estas konsiderata ludo.

Aliaj difinoj[redakti | redakti fonton]

Nobeloj ludantaj ŝakon, Germanio, proksimume 1320. Ludantoj luktas unu kontraŭ alia, kaj faras gravajn decidojn.
  • "Ludo estas sistemo en kiu ludantoj engaĝiĝas en artefarita konflikto, difinita per reguloj, kiu rezultas en kvantigebla produkto." (Katie Salen kaj Eric Zimmerman)[9]
  • "Ludo estas formo de arto en kiu partoprenantoj, nomataj ludantoj, faras decidojn por administri rimedojn pere de ludidentigiloj persekute la atingon de celo." (Greg Costikyan)[10] Laŭ tiu difino, kelkaj "ludoj" kiuj ne inkludas elektojn, kiaj Serpentoj kaj ŝtuparoj, Candy Land kaj Milito ne estas teknike ludoj pli ol ajn hazard-luda aŭtomata maŝino.
  • "Ludo estas aktivaĵo inter du aŭ pliaj sendependaj decidofarantoj serĉe al atingo de ties celoj en iome limigita kunteksto." (Clark C. Abt)[11]
  • "Je sia plej baza nivelo oni povas difini ludon kiel ekzerco de volontaj kontrolsistemoj en kiuj estas kontraŭstaro inter fortoj, limigite per proceduro kaj reguloj por produkti malekvilibran produkton." (Elliot Avedon kaj Brian Sutton-Smith)[12]
  • "Ludo estas formo de ludado kun celoj kaj strukturo." (Kevin J. Maroney)[13]
  • "ludi ludon estas engaĝiĝi en aktiveco direktita al atingo de specia stato de aferoj, uzante nur la rimedojn permesitajn de specifaj reguloj, kie la rimedoj permesitaj de la reguloj estas pli limigitaj kompare al tio kio okazus en foresto de reguloj, kaj kie la nura tialo por akcepti tian limigon estas ebligi tian aktivecon." (Bernard Suits)[14]
  • "Sen konsideri la ĝenrodiferencojn aŭ la teknologiajn kompleksecojn, ĉiuj ludoj kunhavas kvar difinajn trajtojn: unu celo, reguloj, funkcia sistemo, kaj volonta partopreno." (Jane McGonigal)[15]

Ludoteorio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ludoteorio.

Ludoteorio estas fako de aplika matematiko kiu estas uzata en socia scienco (plej grave en ekonomio), biologio, inĝenierarto, politika scienco, komputiko (ĉefe en artefarita inteligenteco), kaj filozofio. Ludoteorio klopodas matematike esprimi kondutojn en strategiaj situacioj, kiam la sukceso de ĉiu elektofaranta individuo dependas de la elektoj fare de aliaj. Dekomence estigita por analizi konkuradojn kie oni bonigis sian pozicion per la kosto de alia, ĝi estis ekspansigita por studi pli grandan nombron de specoj de interagadoj, kiuj estas enklasigitaj kelkmaniere. Hodiaŭ, “ludoteorio estas unuigita kampa teorio pli la racia flanko de la socia scienco, kie 'socia' estas larĝe interpretata por enhavi ankaŭ nehomajn ludantojn (komputiloj, bestoj, plantoj)” (Aummann 1987)

Ludopatio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ludopatio.

La ludopatio karakteriziĝas fundamente ĉar ekzistas malfacilo por kontroli la impulsojn, kaj iel ĝi tendencas prezentiĝi kiel praktiko, laŭ kompulsia maniero, de unu aŭ eĉ pliaj hazarludoj, ĉefe se tio implikas monatingon (reciproke kaj rezulte monperdon), tio estas vetludoj. Ĝi povas tuŝi la ĉiutagan vivon de la persono suferanta tiun manion, tiele ke la familio, la manĝo, la laboro aŭ eĉ la sekso iĝas io tute duaranga. Pro ĉio tio, oni ne konfuzu la ludopation kun malvirto, ĉar en tiuj kazoj oni estas antaŭ kronika malsano, nome manio.

Strategiaj ludoj[redakti | redakti fonton]

Jan Górowski, Adam Łomnicki, kaj Jerzy Żabowski publikigis artikolon pri prinombraj ludoj. La deziro, rego de nombraj ludoj, ofte antaŭenigas la matematikon. En tiu ĉi artikolo oni diskutas, kiel per simpla matematiko oni povas kompreni la meĥanismojn de simpla nombra ludo. Oni komencas per la plej simpla varianto de la ludo kaj poste oni traktos pli ĝeneralan varianton.[16]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri lud(ad)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[17]:

  • Citaĵo
     Li taŭgas nek por studo, nek por ludo. 
  • Citaĵo
     En ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo 
  • Citaĵo
     La tuta ludo ne valoras kandelon. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.merriam-webster.com/dictionary/game
  2. Soubeyrand, Catherine. The Royal Game of Ur. The Game Cabinet (2000). Alirita 2008-10-05.
  3. Green, William, "Big Game Hunter" (-), 2008 Summer Journey, Time, 2008-06-19. Kontrolita 2008-10-05.
  4. History of Games. MacGregor Historic Games (2006). Alirita 2008-10-05.
  5. WITTGENSTEIN, Ludwig. (1953) Philosophical Investigations. Oxford: Blackwell. ISBN 0-631-23127-7.
  6. Was Wittgenstein Wrong About Games?. Nigel Warburton (2007). Alirita 2013-06-28.
  7. CAILLOIS, Roger. (1957) Les jeŭ et les hommes. Gallimard.
  8. CRAWFORD, Chris. (2003) Chris Crawford on Game Design. New Riders. ISBN 0-88134-117-7.
  9. SALEN, Katie. (2003) Rules of Play: Game Design Fundamentals. MIT Press. ISBN 0-262-24045-9.
  10. Costikyan, Greg. I Have No Words & I Must Design (1994). Alirita 2008-08-17.
  11. Clark C. Abt. (1 January 1987) Serious Games. University Press of America. ISBN 978-0-8191-6148-2.
  12. AVEDON, Elliot. (1971) The Study of Games. J. Wiley. ISBN 0-471-03839-3.
  13. Maroney, Kevin (2001). "My Entire Waking Life". Alirita 2008-08-17. 
  14. Suits, Bernard (1967). "What Is a Game?". Alirita 2013-06-27. 
  15. MCGONIGAL, Jane. (2011) Reality is Broken. Penguin Books. ISBN 978-0143120612.
  16. [1] El la retejo de Scienca Revuo. Alirita la 7an de Decembro 2015.
  17. Lernu

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bell, R. C., Board and Table Games from Many Civilisations Revised edition, two volumes bound as one. New York, Dover Publications, 1979.
  • Botermans, Jack, et al., Le monde des Jeŭ, Paris, Cté Nlle des Editions du Chêne, 1987.
  • Finkel, I., Games: Discover and Play Five Famous Ancient Games, London, British Museum Press, 1995.
  • Finkel, I. L. eld., Ancient Board Games in Perspective: Papers from the 1990 British Museum colloquium with additional contributions, London, British Museum Press, 2008.
  • Lhôte, J.-M., Histoire des jeŭ de société, Paris, Editions Flammarion, 1994.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Game en la angla Vikipedio.