Jojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Knabo ludanta per jojo
(atika trinkujo, ĉ. 440 a.K., Antikvepoka kolekto, Berlin)

Jojojo(-)joo (en multaj nacilingvoj yo-yo) estas ludilo konsistanta el du diskoj ligitaj kaj kunigitaj per akso, ĉirkaŭ kiu volviĝas ŝnuro. Volvinte la ŝnuron, oni ĵetante kaj faligante la diskojn amuzas per la ludilo, kiun la revolviĝanta ŝnuro revenigas en la manon.

Antaŭe[redakti | redakti fonton]

Dum la historio de homaro la jojo trairis multajn periodojn de populareco. Ŝajnas, ke tio estas – post pupo – la dua plej populara ludilo en la mondo.

Terakotajn jojojn el antikva Grekio ni povas vidi en muzeo en Atenoj. Tiuj ĉi ludiloj estas ankaŭ bildigitaj sur muroj en egiptaj temploj. Estas konate, ke ankaŭ Napoléon Bonaparte ŝatis joji.

Nun[redakti | redakti fonton]

Moderna epoko de jojado komenciĝas post la jaro 1920. Tiam juna filipinano – lia nomo estis Pedro Flores – transloĝiĝis en Usonon, kie li en hotelo Santa Monica fariĝis mesaĝisto kaj portanto de valizoj. Skulptado kaj ludado kun ligna jojo estis en Filipinoj tradicia amuzo. Kiam Pedro en la hotelo dum tagmezaj paŭzoj mallongigis enuojn per ludado kun jojo, li vidis, ke oni amasiĝas ĉirkaŭ li kreante grandajn homamasojn: kvazaŭ devena signifo de la vortoj yo-yo – „venu, venu“ havus ankaŭ magian signifon. Tio instigis lin al tio, ke li fondis fabrikon por produktado de ludiloj, kiun li nomis Flores Yo-Yo Company.

Ankaŭ entreprenisto Donald F. Duncan dum sia komercvojaĝo tra Kalifornio interkonatiĝis kun la jojo. Tuj venontjare en la jaro 1929 li aĉetis de Flores la kompanion. Tiel li akiris ne nur rajtojn por la ludilo, sed eĉ por ĝia magia nomo.

En la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento Duncan prezentis unuajn plastajn jojojn reguliginte ties formon tiel, ke ili pli bone taŭgu al diversaj trukoj, kiujn oni faris per jojo. Ĝis tiu tempo la plej granda populareco kaj disvastiĝo de jojo venis en la jaro 1962, kiam surbaze de televidreklamo ĝi fariĝis furoraĵo.

Financaj problemoj fine de la 1960-aj jaroj elvicigis Duncan el la komerca agado. Flambeau Produkts, kiuj produktis la plastajn modelojn de Duncan, aĉetis lian kompanion kaj ili proprumas ĝin ĝis hodiaŭ.

Entute la plej grandan sukceson jojo notis en la jaro 1995.