Konkuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Konkuro (de la latina vorto concurrere „kunkuri“), laŭ PIV estas ĝenerale la peno superi alian, kiu havas la saman difinitan celon.

Povas temi

  • pri rivaleco, la ĝenerala emocia fortokomparo pri potenco, socia renomo aŭ simpatio, aparte en la privataj interhomaj rilatoj kaj en la politiko
  • specife en ekonomio pri konkurenco, do la komerca, industria kaj negoca fortokomparo de diversaj entreprenoj aŭ iaspecaj ekonomiaj unuoj pri klientoj,
  • en ekologia senco pri la lukto de diversaj vivaĵoj pri malabundaj valoraĵoj (kiel akvo, nutraĵo, sekura dormloko ktp.),
  • en jura senco pri la samtempa aplikeblo de pluraj juraj normoj je la sama temo,
  • en sporto pri la fortokomparo en konkurso, kaj
  • simile ankaŭ en iuj aliaj sociaj areoj pri fortokomparo en konkursoj, ekzemple la konkurso de diversaj arkitektoj pri la plej bona koncepto por realigota konstruaĵo.