Sekso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Disambig-dark.svg Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Genro.

La individuoj de multaj specioj de vivuloj dividiĝas en du (aŭ pli da) kategorioj nomataj seksoj. Ĉi tiuj kategorioj rilatas al komplementaj grupoj kombinantaj genan materialon por la reproduktado. Ĉi tiun procezon oni nomas seksa reproduktado.

Kutime, specio havas du seksojn: viran (nomeblan ankaŭ malina) kaj inan. La ina sekso difiniĝas kiel tiu produktanta la plej larĝajn gametojn (t.e. reprodukt[iv]aj ĉeloj). La seksaj kategorioj priskribas, do, la reproduktajn funkciojn kiujn individuo povas plenumi iam en sia vivo.

La vorton sekso oni uzas ankaŭ kiel mallongigon anstataŭ (homa) seksumado t. e. seksa interagado aŭ rilato (la fizikaj agoj rilataj al seksa reproduktado).

Sekso en plantoj kaj fungoj[redakti | redakti fonton]

Fungoj kaj aliaj organismoj ekzistas en pli ol du seksoj, tamen ili reproduktiĝas pare (ajnaj du seksoj povas kune reproduktiĝi).

Ĉe multaj florplantoj la organoj de du seksoj estas kombinitaj en ĉiu floro. Ĉe aliaj ekzistas divers-seksaj floroj. Iuj el tiuj specioj portas diversseksajn florojn sur la sama planto, ĉe aliaj la tuta planto estas unuseksa.

Sekso ĉe bestoj[redakti | redakti fonton]

Pluraj specioj, ekzemple de lumbrikoj, abeloj kaj gekoj, povas reproduktiĝi same sekse kiel sensekse. En himenopteroj, kio inkludas abelojn, la reĝino (t.e. plene funkciiva ino) povas decidi fekundigi ovon aŭ lasi ĝin nefekundigita. Fekundigitaj ovoj iĝos inoj -- laboristoj se averaĝe nutritaj dum sia larva stadio; reĝinoj se regalitaj kaj dorlotitaj per ĵeleo. Nefekundigitaj ovoj, kun nur duone la nombro de kromosomoj de fekundigitaj ovoj, iĝos vir-abeloj. En aliaj specioj, ekz. lumbrikoj, ĉiuj individuoj hermafroditas, t. e. la individuoj havas samtempe virajn kaj inajn seksajn organojn.

En mamuloj, birdoj kaj multaj aliaj specioj, sekson determinas la seksaj kromosomoj, nomataj X kaj Y en mamuloj, Z kaj W en birdoj. Virmamuloj normale havas po unu (XY), dum mamulinoj normale havas du X-kromosomojn (XX). Ĉiuj individuoj havas almenaŭ unu X-kromosomon; la Y-kromosomo ĝenerale malpli longas ol la X-kromosomo kun kiu ĝi paras, kaj en pluraj specioj ĝi malestas. Inverse ol pri mamuloj okazas rilate al virbirdoj (ZZ) kaj birdinoj (ZW). En aliaj specioj, i.a. krokodiloj kaj plej multaj insektoj, sekson povas determini pluraj aliaj sistemoj, inkl. tiuj regataj de mediaj faktoroj kiel la temperaturo. Aliaj specioj povas ŝanĝi sekson dum sia vivo.

Sekso ĉe homoj[redakti | redakti fonton]

Por plej multaj kaj diversaj sociaj celoj oni uzas homan sekson kiel koncepton unuecigan kaj determinan: ni (vir)inasviras. Tamen, se oni studas de pli proksime la kriteriojn por difini inojn kaj virojn, evidentiĝas du gravaj faktoj. Unue, sekson oni povas difini je multaj niveloj, kelkaj biologiaj, kelkaj sociaj, kelkaj psikologiaj. Due, signifa parto de la homaro ne plene akordas kun ĉiu aspekto de ĉiu nivelo de la difino; tio signifas, ke ili povas kunhavi karakterizojn tradicie rigardatajn kiel virajn kune kun aliaj rigardataj kiel inajn.

Kelkaj kriterioj rilatas al la kromosomoj aŭ al la ekstera kaj la interna anatomioj; multaj estas statistikaj. Kelkaj pli facile mezureblas ol aliaj. Kelkajn difinas aŭ trudas la ĉirkaŭanta socio. Ekzemple, estas sociaĵo ke virhomoj vestiĝu pantalone. Kelkaj el la niveloj ŝajne estiĝas ene de ĉiu persono kiel subjektiva identeco aŭ motivilo.

Por plej multaj personoj, ekzemple, la ĉeesto de Y-kromosomo igas gonadojn iĝi testikoj, kiuj produktos hormonojn kiuj igos viraj la internajn kaj eksterajn generilojn, kio siavice igos la gepatrojn rigardi kaj eduki la infanon kiel knabon. Tamen oni daŭre diskutas pri la kontrasta efiko de biologiaj faktoroj kaj mediaj faktoroj (naturo kontraŭ eduko).

Rilate la tre diversajn neakordiĝojn kun tiu paradigmo, malsamaj socioj atribuas al ili malsamajn valorojn. Ŝajnas ke, en la lastaj jardekoj, la publika opinio de multaj t.n. okcidentaj socioj trovas tiajn situaciojn malpli maldezirindaj kaj pli tolereblaj ol en antaŭaj tempoj kaj ol en granda parto de la cetera mondo.

La komplikeco de tiaj situacioj igis plurajn sciencistojn argumenti ke la du seksoj estas kultura kreaĵo, kvankam bebo gajnas socian sekson antaŭ ajna kultura influo. Kelkaj preferas difini sian seksan identecon ne uzante tiajn polusajn terminojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]