BDSM

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kolrimeno estas ofta simbolo de BDSM

BDSM estas mallongigo, kiu devenas de la angla bondage and discipline, domination and submission, sadism and masochism (katenado kaj disciplino, superrego kaj submetiĝo, sadismo kaj masoĥismo). Temas pri preferoj kaj kondutoj, ofte seksaj, kiujn oni en la ĉiutaga lingvaĵo ankaŭ nomas per la malpli preciza esprimo "sadomasoĥismo". Temas pri libervola konduto, do ne temas pri seksa misuzo.

Generalaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas multaj fetiĉaj praktikoj, inter ili la fetiĉismo de pikkalkanumoj, tiu de la vestaĵaro el ledo, kio nomigas tiujn praktikojn per la angla vorto "leather" kiel specifa kulturo, kaj la seksaj rolludoj kie ĉiu partoprenanto akceptas unu el la roloj, kiel tiuj de instruist(in)o-lernant(in)o, doktor(in)o-malsanul(in)o, infanvartist(in)o-bebo, ludoj de trejnado de maskoto, kaj aliaj.

Ĉiu agado enmarkitaj en la BDSM enhavas komunan elementon: la partoprenantoj konstruas, volonte kaj konsentite, rilatojn de rimarkinda povoŝanĝo, Erotic Power Exchange (EPE aŭ Erotika Povinterŝanĝo) kie unu parto ludas la dominan aŭ aktivan seksrolon, kaj alia parto la submetitan aŭ pasivan.

Kelkaj el la praktikoj enhavataj en BDSM, kiel erotika humiligo, doloro, submeto kaj aliaj, ne estas kompreneblaj sen la impliko de specifa formo de reciproka plezuro, sen kio la menciitaj praktikoj asociiĝus kun malagrablaj spertoj. Dum sesio (la tempo en kiu oni praktikas tiun povinterŝanĝon) la partoprenantaj interkonsentas specifan regularon por garantii la fakton, ke tiuj praktikoj realiĝas en etoso de kompleta interkonsento kaj libervolo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La esprimo BDSM aperis unuafoje en aprilo de 1991, ĉe la novaĵforumo per Interreto nome alt.sex, kiel apudigo de du mallongigoj, BD (bondage kaj Dominado) kaj SM (Sadomasoĥismo), kiuj vere kreiĝis, precze, por diferencigi la sadomasoĥismon (kiu ĝis tiam ĝuis de konita maldeca bildo) disde la "aliaj" seksopreferoj. Paradokse, kiam oni klopodis unuigi ambaŭ tendencojn, la subkulturo kiu enhavas ambaŭ ekdisvolviĝis rapidege. Ĉar BDSM estas esprimo kiu enhavas tre diversajn konceptojn, ne estas facila havigi al ĝi historion pli transan ol ties uzo kiel siglaro, krom tiun de ĉiu el ties elementoj.

La BDSM, kiel ara koncepto, vivis nur kelkajn jardekojn kaj ekis kiam diversaj asocioj de samseksemaj aktivuloj S/M de Usono kaj Britio klopodis krei saman subkulturan spacon por agaderoj ĝistiame tiom distingaj, kiel Dominado, Katenado, FetiĉismoSadomasoĥismo. Estis la epoko de la Old Guard (Olda Gvardistaro), meze de 1970-aj jaroj, kaj ties ĉefa libro estis Leatherman's Handbook (Manlibro por ledoviroj). Dum tiu periodo, la movado konservis sian ligon al la maskla samseksema mondo, sen malfermo al la heteraj medioj aŭ al tiuj de ina samseksemo kaj malakceptante la ideon permesi eniron al aktivuloj kiel ambaŭflankaj (tio estas, kiuj konfesis sin komfortaj en ambaŭ roloj kaj domina kaj submetita) iinter ili. Ili malakceptis radikale ankaŭ tiujn kiuj konsiderus la rilatojn B/D kaj S/M kiel nur ludo.[1]

Komence de la 1980-aj jaroj la movado BDSM ekenhavis ankaŭ la kulturon de heteroseksemo kaj lesbanismo, kies helpantoj estis grupoj kiel la lesbana kolektivo Samois kaj aliaj.[2]

Komence de la 1990-aj jaroj, komencis kion nun oni konas kiel periodo de New Guard (Nova Gvardistaro), kiu karakteras pro klara malfermo al malsamseksema mondo kaj al tiu de la ina samseksemo, la acepto de la fenomeno ambaŭflankeco, la inkludo de elementoj de interna senteco (psikologia dominado, rilatoj D/S sen inkludo de sadomasoĥismaj trajtoj, ktp. ), la akcepto de kiuj praktikis nur ludon, kaj la aktiva partopreno de la malseksema ino en tiu asociadismo BDSM.[3]

Robert Bienvenu, fama fakulo de tiu temaro kaj profesoro de sociologio en la universitato de Indiana, Usono, montras alternativan vidpunkton de la historio de BDSM, kiun li bazigas sur tri pilieroj: la eŭropa fetiĉismo de fine de la 1920-aj jaroj, la usona (ekde 1934), kaj la ledmovado post la 1950-aj jaroj.[4]

SSK kaj KKR[redakti | redakti fonton]

Katenado povas enhavi estetikan celon, festo BDSM en Madrido, 2006.

La internacia komunumo ligita al BDSM, emfazas, ke la praktikoj estu SSK, tio estas Sekuraj, Sanaj kaj Konsentitaj, esprimo formita origine anglalingve kiel Safe, Sane and Consensual en 1983 de David Stein. Tiu ideologo difinis ĝin jene:

La rilatoj BDSM devas sekvi sekuran, sanan kaj konsentitan sistemon rilate siajn praktikojn:

  • sekuran, pri la necesa kono pri ties disvolvigo kaj la uzata materialo, tiel kiel pri evitado de riskoj.
  • sanan (racian), pri la racia kapablo decidi flanke de agantoj, ne perturbita de drogoj aŭ trinkaĵoj kaj laŭ la spertoj de ĉiu partoprenonta, kiu sciu diferenci fantazion disde realo.
  • konsentitan, ĉar la agantoj devas interkonsenti pri la formo kaj intenso per kiu oni realigu tiujn praktikojn, kaj same ke tiu interkonsento povu esti nuligita ĉiam ajn.[5]

Tamen, kio estis dekomence difino kreita por diferencigi la kampon de la konsentita sadomasoĥismo disde tiu de violento (pri kiu la usona socio havis akran kontraŭstaron), disvolvigis en kelkaj etaj grupoj modelojn de maltoleremo tre malproksimajn de la komenca celo kaj de la metodologio de ties kreintoj. Tio kaŭzis ke David Stein mem distanciĝis el la troigo kiun kelkaj personoj faris el sia moto.[6]

Ekde la 1991-aj jaroj eliris nova koncepto, la KKRo, kiu kunigas ĉirkaŭ sia difino altan nombron de aktivuloj. KKRRACK en la angla originale estas akronimo de Risk Aware Consensual Kink, aŭ konscia kaj konsentita risko por praktikoj de alternativa sekseco. Tiu KKRo fokusiĝas sur la propra respondeco de la partoprenantaj en agado BDSM, respondeco informita kaj interkonsentita por protaksi kaj ŝarĝi la riskojn de tiu agado. Pli ol diferenco semantika aŭ de koncepto, la partianoj de KKRo klopodas modernigi difinon (tiu de SSK) kiu ideiĝis ĉefe por diferenciĝi el normala violento aŭ el la ĝenra violento, sed la propraj fondintoj devis agnoski, ke la originala celo estis perurbita de la maltolerema, ekstremisma kaj malmulte inteligenta uzado far de kelkaj marĝenaj grupoj ene de la komunumo BDSM.[7]

La plej parto de la aktivularo adoptas aktuale la sintenon montri la difinon SSK kiel taŭga por komunikiĝi kun la mondo de la konvencia aŭ milda sekseco, dum asertas, ke la esprimo KKR difinas pli rigore kaj precize la realajn praktikojn BDSM.[8]

Sekurvorto[redakti | redakti fonton]

Ĉar multaj situacioj dum sesio enhavas elementojn de fantazio aŭ ludo ĉar en kelkaj el ili oi ludas la "proteston" de la submetita partoprenanto, necesis krei komunikadsistemon kio permesus al tiu klarigi la momenton kiam ties protesto estus reala kaj egaligus sian deziron ne daŭrigu la ludon. Necesas ankaŭ ke la dominanto povu ricevi klarege la esprimon de tiu deziro kaj diferencigi ĝin el la escenigo de eventuala ludata protesto. Solvo estas la nomita Sekurvorto, kiu devas esti facile direbla rapide (ankaŭ facile memorebla) kaj aŭdebla sendube. Oni supozas, ke la dominanto devas akcepti kaj obei tiun sekurvorton.

La unua mencio klara de la koncepto registriĝis fine de 1992 en germana grupo S/M-Szene. Ekzistas la risko, ke la submetita partoprenanto forgesas uzi la sekurvorton pro koncentriĝo en la agado. La aktivuloj de la Malnova Gvardistaro malakceptas la uzadon de sekurvorto kiel limigo de la libereco submetiĝi.[9]

BDSM kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

Teatro[redakti | redakti fonton]

Kvankam oni povus serĉi elementojn rilate la BDSM en la klazika teatro, je la apero de la moderna teatro eblas paroli ĝuste pri enmeto de tiu temaro en la scenan arton. Tiudirekte eblas mencii du verkojn, kaj aŭstran kaj germanan, en kiuj la BDSM ne nur aperas, sed eĉ skizas la historion de la teatraĵoj.

Worauf sich Körper kaprizieren, Aŭstrio. Peter Kern reĝisoris kaj verkis la libreton por tiu komedio kiu sin apogas en la filmo de Jean Genet, Un chant d'amour (Amkanto), kino de aŭtoro de 1950, adaptante ĝin al nuntempa Vieno. Geedzeco kie malnova aktorino (Miriam Goldschmidt) submetas sub sia sadismo la edzon (Heinrich Herki) kaj la kelneron (Günter Bubbnik), ĝis kiam eniras en aranereto du novaj roluloj.[10]

Ach, Hilde (Ve, Hilda ), Germanio. Teatraĵo de Anna Schwemmer, premierita en Berlino. La juna Hilde gravediĝas kaj post abandono de fianĉo, decidas iĝi profesia dominanta de BDSM. La tuta verko enhavas amuzan vidpunkton de la subkulturo de prostituado kiu imitas scenejojn BDSM.[11]

Kino[redakti | redakti fonton]

Krom la filmoj de la komerca pornografio, Kino pritraktis eĉ dekomence la rilatojn BDSM; ekde 1909 ĝis nun per abundaj ekzemploj: Sade, Quills, La pianinstruistino, Beyond Vanilla, Ichi- the Killer, Secretary, Wir leben... SM!, Bettie Page: Dark Angel, Ma Mére, Ecstasy in Berlin 1926, The Magdalene Sisters, Gib´s uns a bissle, 24/7: The Passion of Life, Surrender, Bathory, Besuch bei einer Dominam, Futei no kisetsu- I Am an S/M Writer, Shibari, Hostel, Jackass: la filmo, The Isle, Hwal, Sin City, Headspace kaj multaj aliaj.

Ekzistas krome miloj da filmoj kun sadomasoĥismaj nuancoj aŭ de bdsm, sede ĉ tiel tiuj ne povas esti konsiderataj entute filmoj de bodosomaj scenaroj: Lasta Tango en Parizo, Emmanuelle, Basic Instinct, Eyes Wide Shut, A Clockwork OrangePersonal Services, estas tiaj filmoj sed ne konsiderindaj parto de filmaro de BDSM. Same okazas ĉe multaj filmoj de Federico Fellini, Rainer Werner Fassbinder, Stanley Kubrick, Jan Svankmajer, Carlos Saura, Ingmar Bergman, ktp.[12]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Kiel okazas ĉe la historio de la BDSM, indas memori, ke por difini la literaturon pri BDSM, ne eblas simpligi kaj konstrui liston de verkoj kie aperas ties elementoj, sadomasoĥismo, vipado, D/s, ktp. Unuaflanke ĉar tiu listo estus materio de la artikoloj pri ĉiu el tiuj konceptoj, kaj duaflanke mankus la unuiga elemento kiu formas la BDSMon, la koncepto de la interkonsento kaj aktiva toleremo ĉe la praktikantoj de aliaj variantoj. Pro tio, kaj pro la propra difino de BDSM, ne eblas serĉi literaturajn ekzemplojn antaŭ la Dua Mondmilito.

Elstara verko estas sendube Historio de O, kun Reveno al Roissy (Pauline Réage), 1954, krom 9 semajnoj kaj duono, de Elizabeth McNeill (1978), Dezemberkind de Leander Sukov (2003, 2004), kelkaj verkoj de la verkistino Anne Rice (Exit to Eden, The Claiming of Sleeping Beauty (1983), Beauty's Punishment (1984) kaj Beauty's Release (1985)), Jeanne de Berg (L'Image, 1956, dediĉita al Pauline Réage), la romano Topping from Below de Laura Reese (1999). PLi ĵuse, la romanoj de Marthe Blau, Submission kaj Inter Liaj Manoj (2005). Kelkaj verkoj de la serio GOR , de John Norman. Kaj la tuta verkaro de Pat Califia, Gloria Brame, de la kolektivo Samois kaj multaj de la verkisto Georges Bataille (Histoire de l'œil -Historio de la okulo-, Madame Edwarda, 1937), kaj Bob Flanagan: Slave Sonnets (1986), Fuck Journal (1987), A Taste of Honey (1990).

Arto[redakti | redakti fonton]

Pro la forta bildeco de fetiĉismo ĉe la BDSM, estas logika ke plej parto de artistoj kiuj dediĉis parton aŭ la tuton de siaj verkoj al tiu temaro, faris ĝin en la kampo de

Televido[redakti | redakti fonton]

La apero de la BDSM en la kanaloj de televido produktiĝis en la lasta jardeko. Granda nombro de kanaloj ekrealigis programojn pri BDSM aŭ sadomasoĥismo (plej ofte pri tiu lasta menciita) aŭ ene de la programoj de tipo dokudramo de ĉiu kanalo. Tiele en Germanio, Francio, ktp. Multaj kanaloj reproduktis longajn dokumentajn filmojn (Besuch bei einer Domina, Germanio, ARD) kaj preskaŭ ĉiuj inkludis filmojn de temaro BDSM (Historio de O).

Elstaras favore la kanada kanalo Showcase, kiu elsendas ĉiusemajne serion de dokudramo, Kink, entere dediĉita al BDSM kun totala nombro de 63 ĉapitroj.[13] Multaj serioj de televido en multaj landoj kiel El Comisario en Hispanio aŭ la fama usona CSI filmis ĉapitrojn entere dediĉitaj al la rilatoj sadomasoĥismaj aŭ (malpli ofte) ĝenre al BDSM.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Leatherman's Handbook, 1972 Larry Townsend
  2. Comming to Power, Samois collective, 1981
  3. LeatherFolk, Thompson, 2001
  4. The Development of Sadomasochism as a Cultural Style in the Twentieth-Century United States, Robert Bienvenu, 1994
  5. Safe Sane Consensual: The Evolution of a Shibboleth, David Stein, 1999
  6. David Stein, 2000
  7. El uso indebido de un eslogan, David Stein, 2000
  8. Enzyklopädie des Sadomasochismus, Datenschlag, 2004
  9. Leatherman's Handbook, Larry Townsend, 1972
  10. Der Standard, eldono de 03.09.2006
  11. BILD-Zeitung, Berlino, 15a marto 1998
  12. Sanchidrián, I (IKARA) Filmofilia, 1999
  13. Stephen Cole, mayo 2005