Ingmar Bergman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ingmar Bergman
Ingmar Bergman dum filmado de Sovaĝaj fragoj, 1957
Ingmar Bergman dum filmado de Sovaĝaj fragoj, 1957
Personaj informoj
Naskonomo Ernst Ingmar Bergman
Naskiĝo 14-an de julio 1918 (1918-07-14)
en Upsalo
Morto 30-an de julio 2007 (2007-07-30) (89-jara)
en Fårö
Tombo Fårö Church
Ŝtataneco Suecia
Alma mater Universitato de Stokholmo
Profesio reĝisoro, teatrestro, scenaristo, dramisto, reĝisoro
Oficiala retejo http://www.ingmarbergman.se/
Lingvoj sveda lingvo, germana lingvo
Verkaro La sepa sigelo
Persona
Fanny kaj Alexander
Autumn Sonata
Familianoj
Edz(in)o

Ingrid von Rosen, Käbi Laretei, Else Fisher, Ellen Bergman, Gun Bergman

Kunloĝanto Harriet Andersson
Infanoj Lena Bergman, Eva Bergman, Jan Bergman, Anna Bergman, Mats Bergman, Maria von Rosen, Daniel Bergman, Linn Ullmann
Patro Erik Bergman
Patrino Karin Bergman
Frat(in)oj Margareta Bergman, Dag Bergman
v  d  r
Information icon.svg

Ingmar BERGMAN [ingmar berjman] (naskiĝis la 14-an de julio 1918 en Uppsala, mortis la 30-an de julio 2007 en Fårö) estis sveda reĝisoro, produktoro kaj scenaristo por filmoj, teatraĵoj, televido kaj radio.

Li estas agnoskita kiel unu el la plej bonkvalitaj kaj influaj kinistoj el ĉiuj tempoj,[1][2][3][4] kaj estas fama ĉefe pro filmoj kiaj La sepa sigelo (1957), Naturaj fragoj (1957), Persona (1966), Flustroj kaj krioj (1972), kaj Fanny kaj Alexander (1982).

Bergman reĝisoris ĉirkaŭ sesdek filmojn kaj dokumentajn filmojn por kineja publikigo kaj por televido, plej el kiuj estis same verkitaj de li mem. Li reĝisoris ankaŭ ĉirkaŭ 170 teatraĵojn. El 1953, li formis povegajn kreivajn partnerecon kun sia plen-tempa direktoro de fotografio Sven Nykvist. Inter sia kompanio de aktoroj estis Harriet Andersson kaj Bibi Andersson, Liv Ullmann, Gunnar Björnstrand, Erland Josephson, Ingrid Thulin kaj Max von Sydow. Plej el liaj filmoj estis filmitaj en Svedio, kaj nombraj filmoj el Såsom i en spegel (Kiel spegule, 1961) antaŭen estis filmitaj en la insulo de Fårö. Liaj verkoj ofte temas pri morto, malsano, fido, perfido, vaku-sento kaj frenezeco.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Ingmar Bergman naskiĝis en Uppsala kiel filo de luterana pastro Erik Bergman, kiu poste iĝis kapelano de la Reĝo de Svedio, kaj Karin Åkerblom, filino de stokholma familio el deveno de Valonoj.[5][6] Li pasigis la plej grandan parton de sia junaĝo en diversaj lokoj, fine en Stokholmo, tie kie lia patro laboris kiel pastro. Laŭ propra deklaro li estis edukita laŭ la luteranaj konceptoj "peko, konfeso, puno, pardono kaj graco". Tiuj temoj aperas ankaŭ en liaj filmoj. Interese, la patrineco de Karin Åkerblom estas pridubata; laŭ iuj li estis filo de iu Hedvig Sjöberg kaj estis ŝanĝita anstataŭ mortnaskita ido de Karin[7].

Li kreskiĝis kun siaj pli aĝa frato Dag kaj fratino Margareta ĉirkaŭita de religia bildaro kaj diskutado. Lia patro estis konservativa paroĥestro kun striktaj ideoj de patreco. Ingmar estis enfermita en malhelaj ĉambretoj pro "malobservoj", kiel pisi ĉe lito.

Lia patro komencis sian pastran oficadon en la malsanulejo de Upsalo, poste estis paroĥestro de la preĝejo Hedvig-Eleonora en Stokholmo kaj fine vikario de la reĝa kortego. Kvankam li estis elstara oratoro, li havis ekscitiĝeman temperamenton, kiel Bergman mencias en sia biografio: "Ni ne rajtis fajfi, ni ne rajtis promeni kun la manoj en la poŝoj. Subite li decidis ekzameni nin pri iu leciono, kaj kiu stumblis, estis punita. Li tre suferis pro sia ege delikata aŭdosenso. Fortaj bruoj ekscitis lin"[8]. Erik donis al sia filo severan edukon, kies spuroj troveblas en ties filmoj. Lia patrino "havis ekscesan laborŝarĝon, estis nerve streĉita, malbone dormis, uzis fortajn dormigilojn, kiuj havis kromefikojn kiaj maltrankvileco kaj anksio"[9].

Kvankam edukita en strikta luterana hejmo, Bergman poste asertis ke li perdis sian fidon kiam aĝis ok jarojn, kaj tion konstatis dum la farado de Nattvardsgästerna en 1962.[10] Lia intereso en teatro kaj kino ekis tuje: "Naŭjaraĝa, li ŝanĝis areton de stanaj soldatoj por magia lanterno, havaĵo kiu ŝanĝis la iradon de lia vivo. Post unu jaro, li estis kreinta, ludante per tiu ludilo, privatan mondon en kiu li sentis sin komplete hejme, li asertis. Li komponis sian propran scenejaron, marionetojn, kaj lumefektojn kaj faris pupajn produktaĵojn por teatraĵoj de Strindberg en kiuj li parolis ĉiujn partojn."[11][12]

Bergman ĉeestis en la lernejo Palmgren kiel adoleskanto. Liaj lernejaj jaroj estis malfeliĉaj,[13] kaj li rememoris ilin malfavore en postaj jaroj. En letero de 1944 pri la filmo Hets (konata kiel ŜtormoFrenezeco), kiu starigis polemikon pri la stato de la svedaj altlernejoj (kaj kiun Bergman estis verkinta),[14] la direktoro de la lernejo nome Henning Håkanson verkis, inter aliaj aĵoj, ke Bergman estis estinta "problemiga infano".[15] Bergman verkis en respondo ke li ege malŝatis la emfazon al hejmlaboro kaj ekzamenado de sia formala lernado.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Juna Ingmar Bergman.

En 1934, 16jaraĝa, li estis sendita al Germanio pasigi la somerajn feriojn ĉe familiaj amikoj. Li ĉeestis en Nazi manifestacio en Weimar kie li vidis Adolf Hitler.[16] Li poste verkis en Laterna Magica (La magia lanterno) pri la vizito al Germanio, priskribante kiel la germana familio surmetis portreton de Hitlero sur la muro ĉe lia lito, kaj ke "dum multaj jaroj, mi estis ĉe la flanko de Hitlero, ĉarmita de liaj sukcesoj kaj trista pro liaj malvenkoj".[17] Bergman komentis ke "Hitlero estis nekredeble karisma. Li elektrigis la homamason. ... La Naziismo kiun mi estis vidinta ŝajnis amuza kaj juneca".[18] Bergman faris du kvin-monatan temperojn en Svedio de deviga militservo.[19]

En 1936 Bergman kverelis kun la patro pro iu amafero, foriris de la gepatroj kaj ekvivis sola. De 1937 ĝis 1940 li studis arton, literaturon kaj teatran sciencon en la Stokholma Universitata Kolegio (kiu poste iĝos Universitato de Stokholmo) kaj samtempe jam laboris kiel reĝisoro en diversaj amatoraj teatraĵoj.[20] Li ne gradiĝis, verkis nombrajn teatraĵojn kaj operon. En 1940 li iĝis asista direktisto de la "Reĝa Opera Teatro", sen salajro. Unu el la dancistinoj subtenis lin, ĝis li ricevis la postenon de sufloristo je tridek kronoj ĉiuvespere. Pro tiu ekonomia sekureco li povis dediĉi sin al verkado. En 1942, li ricevis oportunon reĝisori unu el siaj scenaroj, nome La morto de Kaspar. La teatraĵo estis vidita de membroj de la kompanio Svensk Filmindustri, kiu poste proponis al Bergman postenon por labori en scenaroj. Li edziĝis kun Else Fisher en 1943.

Internacia sukceso[redakti | redakti fonton]

La kinkariero de Bergman startis en 1941 per sia laboro reverkante scenarojn, sed lia unua ĉefa atingo okazis en 1944 kiam li verkis sian unuan propran scenaron (Hets) por Ŝtormo (aŭ Frenezo), filmo reĝisorita de Alf Sjöberg. Kun sia verkado de la scenaro, li estis ankaŭ nomumita asista direktoro de la filmo. En sia dua membiografia libro, Images: My Life in Film, Bergman priskribas la filmadon de la eksteraĵoj kiel sia faktul filmoreĝisora premiero.[21] Tiu filmo starigis polemikon pri la sveda formala edukado. Kiam Henning Håkanson (la estro de la altlernejo kie Bergman studis) verkis leteron post la publikigo de la filmo, Bergman, laŭ la fakulo Frank Gado, reagis per respondo kiu aludis al la aserto de Håkanson ke la studentoj "kiuj ne akceptis arbitran preskribon de valoroj meritis la kruelan neglekton fare de la sistemo".[22] Bergman asertis ankaŭ en tiu letero ke li "malamegis lernejon kiel principo, kiel sistemo kaj kiel institucio. Kaj mi ne deziris definitive kritiki mian propran lernejon, sed ĉiujn lernejojn."[23][24] La internacia sukceso de tiu filmo kondukis al la unua oportuno de Bergman por reĝisori. La unua filmo reĝisorita de li estis Kris, farita en 1946. Dum la venontaj dek jaroj li verkis kaj reĝisoris pli ol dekduo da filmoj, inter kiuj Prizono (Fängelse) en 1949, Segaĵoj kaj brilaĵoj (Gycklarnas afton) kaj Somero kun Monika (Sommaren med Monika), ambaŭ el 1953.

Internacian famon li akiris en 1955, pro la filmo Sommarnattens leende ("rideto de somernokto"), kiun Bergman reĝisoris kaj kiu estis prezentita en la 9-a Festivalo de Cannes kaj gajnis premion pro "poezia humuro" kaj estis nomumita por la Ora Palmo. Tiu sukceso donis al Bergman la eblon realigi alian planon: Li deziris filmigi sian unuaktaĵon "lignopentraĵo" (Trämålning), kiun li verkis en 1954. Lia produktisto, kiu antaŭe rifuzis subteni tiun planon, nun konsentis je la kondiĉo, ke la realigo daŭru ne pli ol 30 tagojn. Tiel Bergman en 1957 kreis la filmon La sepa sigelo (Det sjunde inseglet), bazitan sur "lignopentraĵo". Tiu filmo gajnis la specialan premion de la ĵurio en la 10-a Festivalo de Cannes, kune kun "la kanalo" (Kanał) de Andrzej Wajda. Bergman skribis pri la filmo: "Ĝi estas filmo malsama, kiun mi tre ŝatas, ĉar ĝi estis farita per malmultege da rimedoj kaj apelacias al viveco kaj amo."[25].

Ingmar Bergman kaj Victor Sjöström dum la filmado de Smultronstället (1957).

Sendube eĉ pli fama kaj pli grava por la internacia famo de Bergman estis la filmo "Arbara fragejo" (Smultronstället), kompletigita en 1958 dum periodo de intensa teatra aktivado de la aŭtoro. Li tiom engaĝiĝis pri ĝi, ke fine de la registrado necesis lin enhospitaligi pro nerva elĉerpiĝo. La filmo estas serena meditado pri vivo kaj morto, estis nomumita por la Ora Palmo kaj ricevis Oran Urson de la Festivalo de Berlino, la premion de la kritiko de la Festivalo de Venecio, kaj aliajn premiojn por Bergman kaj por la aktoro Victor Sjöström.

Bergman baldaŭ resaniĝis kaj en 1958 kreis la filmon "Proksime al vivo" (Nära livet) kaj en 1959 "la vizaĝo" (Ansiktet). "La vizaĝo" gajnis la specialan premion de la ĵurio de la Festivalo de Venecio pro "la plej bona direktado, originaleco poezia kaj stilo". En tiuj jaroj, kiam ekfunkciis la sveda televido, Bergman kreis la kontribuaĵojn Venetianskan, Rabies kaj 'Oväder. Bergman plu estis produktiva dum la venontaj du jardekoj. El la komenco de la 1960-aj jaroj, li pasigis multon de sia vivo en la sveda insulo Fårö, kie li faris kelkajn filmojn.

Post "la vizaĝo" Bergman permesis al si tempon de paŭzo, finante sian kunlaboron en la urba teatro de Malmö kaj bremsante sian kinan aktivadon. Anstataŭe li engaĝiĝis pri teatra turneo al Parizo kaj Londono. La 1-an de septembro 1959 li edziĝis la kvaran fojon, kun la pianisto Käbi Laretei. Kun ŝi li havis filon Daniel Sebastian, al kiu li kelkajn jarojn poste dediĉis sian filmeton Daniel. Amiko de Bergman, Manne Fant, iĝis direktoro de la Svensk Filmindustri (sveda filmindustrio) kaj proponis al li kunlaboron kiel art-konsilisto. En 1960 Bergman eniris sian periodon vere kinematografian, per la filmo "virgulina fonto" (Jungfrukällan), kiu baziĝas sur sveda balado el la 14-a jarcento kaj gajnis la Akademian Premion.

Ingmar Bergman kun sia long-daŭra fotografisto Sven Nykvist dum la produktorado de Såsom i en spegel (1960).

Komence de la 1960-aj jaroj Bergman reĝisoris tri filmojn kiuj esploris la temon de fido kaj dubo en Dio, nome Tra malhela spegulo (Såsom i en Spegel, 1961), Vintrolumo (Nattvardsgästerna, 1962), kaj La silento (Tystnaden, 1963). Kritikistoj kreis la ideon ke la komunaj temoj en tiuj tri filmoj faris ilin ia trilogio aŭ kina triptiko. Bergman dekomence respondis ke li ne planis tiujn tri filmojn kiel trilogio kaj ke li ne povas vidi komunajn temojn en ili, sed poste li ŝajnis adopti tiun ideon.[26] Li faris parodion de Fellini en 1964, Ĉiuj tiuj virinoj (För att inte tala om alla dessa kvinnor).[27]

En 1966, li reĝisoris Persona, filmo kiun li mem konsideris unu el siaj plej gravaj verkoj. La tre eksperimenta filmo ricevis kelkajn premiojn, kaj multaj konsideras ĝin kiel lia majstroverko. Aliaj elstaraj filmoj de tiu periodo estas La fonto de la virgulino (Jungfrukällan, 1960), Horo de lupo (Vargtimmen, 1968), Honto (Skammen, 1968) kaj Pasio (En Passion, 1969). Li kaj lia direktoro de fotografio nome Sven Nykvistfaris specialan uzadon de la koloro karmezino por Flustroj kaj krioj (1972), kiu estas inter la plej laŭdataj filmoj de Bergman. Li produktis etende ankau por la sveda televido tiam. Du elstaraj verkoj estis Scenoj de geedzoj (Scener ur ett äktenskap, 1973) kaj La magia fluto (Trollflöjten, 1975).

Akuzoj de imposta fraŭdo en 1976[redakti | redakti fonton]

La 30an de Januaro 1976, dum trajnado de la verko de August Strindberg nome Dödsdansen (Mortodanco) ĉe la Reĝa Dramateatro en Stokholmo, li estis arestita de du policanoj kaj akuzita je imposta fraŭdo. La efiko de tiu afero sur Bergman estis detruiga. Li suferis nervan krizon kiel rezulto de humiligo, kaj estis enhospitaligita pro stato de profunda deprimo.

La esplorado estis fokusita sur transiro en 1970 de 500,000 svedaj kronoj (SEK) inter la sveda kompanio de Bergman nome Cinematograf kaj ties svisa filio nome Persona, nome ento kiu estis uzata ĉefe por pago de salajroj por eksterlandaj aktoroj. Bergman dissolvigis Persona en 1974 post ricevi averton de la Sveda Centra Banko kaj post informi pri la enspezon. La 23a de Marto 1976, la speciala akuzisto Anders Nordenadler nuligis la akuzon kontraŭ Bergman, dirante ke la supozita delikto ne havas juran bazon, dirante ke ĝi estus kiel "akuzi kontraŭ persono kiu estus ŝtelinta sian propran aŭton, pensante ke ĝi estas alies".[28] Ĝenerala Direktoro Gösta Ekman, estro de la Sveda Interna Impostoservo, defendis la malsukcesan esploradon, dirante ke tiu esplorado temas pri grava jura materialo kaj ke Bergman estu traktita ĝuste kiel ajna alia civitano. Li montris bedaŭron ke Bergman estis forlasinta la landon, espere ke Bergman estas "pli forta" persono tiam kiam la esplorado estis montrinta ke li ne faris ajnon maljustan.[29]

Kvankam la akuzo estis nuligita, Bergman iĝis senkonsola, timante ke li neniam denove reĝisoros. Spite plendojn fare de la sveda ĉefministro Olof Palme, de altaj publikaj gravuloj, kaj estroj de la kinindustrio, li promesis neniam labori en Svedio denove. Li forfermis sian studion en la insuloj Ferooj, suspendis du anoncitajn filmoprojektojn, kaj iris al mem-decidita ekzilo en Munkeno, Germanio. Harry Schein, direktoro de la Sveda Filminstituto, ĉirkaŭkalkulis la tujan perdon en dek milionoj da svedaj kronoj (kronor) kaj en centoj de laborpostenoj perditaj.[30]

Post aresto[redakti | redakti fonton]

Bildo el Fanny och Alexander.

Bergman poste konsideris dum mallonge la eblon labori en Usono; lia venonta filmo, La serpenta ovo (1977) estis german-usona produktaĵo kaj lia dua angla-lingva filmo (la unua estis de 1971 nome The Touch). Tiu estis sekvata de brit-norvega kun-produktaĵo (Höstsonaten, 1978) en kiu stelulis Ingrid Bergman, kaj alia (Aus dem Leben der Marionetten, 1980) kiu estis brit-germana kun-produktaĵo.

Li portempe revenis al sia hejmlando en 1982, por reĝisori Fanny kaj Alexander (Fanny och Alexander). Bergman asertis ke tiu filmo estus la lasta por li, kaj ke poste li fokusiĝos al la reĝisorado de teatro. Post tio li verkis kelkajn filmajn scenarojn kaj reĝisoris nombrajn televidajn specialajn programojn. Kiel ĉe antaŭa laboro por televido, kelkaj el tiuj produktaĵoj estis poste prezentitaj en teatroj. La lasta tia laboro estis Saraband (2003), nome postaĵo al Scener ur ett äktenskap kaj reĝisorita de Bergman kiam li estis 84 jarojn aĝa.

Kvankam li plue laboris el Munkeno, meze de 1978 Bergman jam estis superinta iom el sia amareco kontraŭ la registaro de Svedio. En Julio de tiu jaro li vizitis Svedion, kaj celebris sian sesdekan naskiĝtagon en la Ferooj, kaj parte pluigis sian laboron kiel direktoro ĉe la Reĝa Drama Teatro. Por honorigi lian revenon, la Sveda Filminstituto lanĉis novan Premion Ingmar Bergman por estis atribuita ĉiujare al elstareco en filmofarado.[31] Ankoraŭ, li restis en Munkeno ĝis 1984. En unu el la lastaj ĉefaj intervjuoj kun Bergman, farita en 2005 ĉe la Ferooj, Bergman diris ke spite esti aktiva dum la ekzilo, li estis efektive perdinta ok jarojn de sia profesia vivo.[32]

Karierfino[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Fårö.

Komence de la 1960-aj jaroj, Bergman estis translokiĝinta al Fårö, kaj loĝis tie ĝis sia morto, escepte de kelkaj jaroj ĉirkaŭ 1980, kiam li loĝis en Germanio pro la konflikto kun la svedaj impostaj aŭtoritatoj. Li estis geedziĝinta kvinfoje kaj estas patro de naŭ gefiloj. Li estas bopatro de sveda reĝisoro-aŭtoro Henning Mankell. Li ne parencas al sveda aktorino Ingrid Bergman.

Krom kinoreĝisorado Bergman ankaŭ surscenigis teatraĵojn: 1944 – 1946 en la urba teatro de Helsingborg, 1946 – 1949 en Göteborg, 1952 – 1959 en Malmö, 1960 – 1966 en la Reĝa drama-teatro en Stockholm. Bergman retiriĝis el filmofarado en Decembro 2003.

Li mortis en sia domo sur insulo Fårö la 30-an de julio 2007 (samtage kiel la epoka itala kinisto Michelangelo Antonioni) kaj estis entombigita apud la preĝejo de Fårö. Li suferis kirurgan operacion ĉe ripo en Oktobro 2006 kaj same suferis malfacilan rekuperon. Li mortiĝis dum dormado[33] je aĝo de 89; lia korpo estis trovita en sia hejmo.[34]

Kino[redakti | redakti fonton]

Max von Sydow aktoris en multaj filmoj de Bergman.

Bergman ĝenerale estas agnoskita kiel unu el la grandaj majstroj de moderna kino, kune kun Akira Kurosawa kaj Federico Fellini. Li ofte laboris kun la renomaj aktoroj Liv Ullmann kaj Max von Sydow. Liaj filmoj havas ekzistadisman etoson, ofte temas pri morto, soleco kaj la malfacilaĵoj en la kunvivado de paroj.

Lia kino-arto influis kinistojn en la tuta mondo (Woody Allen, David Lynch, Stanley Kubrick, Lars von Trier, Andrej Tarkowski, Chan-wook Park kaj multajn aliajn).

Repertuara kompanio[redakti | redakti fonton]

Granda nombro de la internaj scenoj de la filmoj de Bergman estis filmitaj en la studioj Filmstaden norde de Stokholmo.

Bergman disvolvigis personan "repertuaran kompanion" de sveda geaktoraro kiu ripete stelulis en liaj filmoj, formita de Max von Sydow, Bibi Andersson, Harriet Andersson, Erland Josephson, Ingrid Thulin, Gunnel Lindblom, Bengt Ekerot, Anders Ek, kaj Gunnar Björnstrand, ĉiu el kiuj aperis en almenaŭ kvin filmoj de Bergman. La norvega aktorino Liv Ullmann, kiu aperis en naŭ el la filmoj de Bergman kaj en unu televida filmo (Saraband), estis la lasta kiu aliĝis al tiu grupo (en la filmo Persona), kaj finfine iĝis la plej forte asocia kun Bergman, kaj arte kaj persone. Ili kunhavis filinon, nome Linn Ullmann (naskiĝinta en 1966).

Bergman eklaboris kun Sven Nykvist, sia direktoro de fotografio, en 1953. Ambaŭ disvolvigis kaj pluhavis laboran rilaton de sufiĉa forto kiu permesis al Bergman ne okupiĝi pri la kompono de filmaĵo ĝis la tago antaŭ la filmado. Matene de la filmado, li nur dum mallonge parolis kun Nykvist pri la maniero kaj kompono kiun li deziris, kaj poste lasis Nykvist labori, evitante interrompon aŭ komenton ĝis la studado post-produktada de la laboro de la venonta tago.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Hets (Persekuto) (1944) - nur manuskripto; reĝisoris Alf Sjöberg
  • Kris (Krizo) (1946)
  • Det regnar på vår kärlek (Pluvas sur nia amo) (1946)
  • Skepp till Indialand (Ŝipo al Hindlando) (1947)
  • Musik i mörker (Muziko en mallumo) (1948)
  • Törst (Soifo) (1949)
  • Till glädje (Ĝojige) (1950)
  • Sånt händer inte här (Tiaĵoj ne okazas ĉi tie) (1950)
  • Sommarlek (Somerludo) (1951)
  • Kvinnors väntan (Atendado de virinoj) (1952)
  • Sommaren med Monika (La somero kun Monika) (1953)
  • En lektion i kärlek (Lekcio pri amo) (1954)
  • Sommarnattens leende (La rideto de la somera nokto) (1955)
  • Det sjunde inseglet (La sepa sigelo) (1957)
  • Smultronstället (Loko de sovaĝaj fragoj) (1957)
  • Nära livet (Proksime al la vivo) (1958)
  • Ansiktet (La vizaĝo) (1958)
  • Jungfrukällan (La fonto de la virgulino) (1960)
  • Tystnaden (La silento) (1963)
  • För att inte tala om alla dessa kvinnor (Por ne paroli pri ĉiuj tiuj virinoj) (1964)
  • Persona (1966)
  • Vargtimmen (La lupa horo) (1968)
  • Skammen (La honto) (1968)
  • Riten (La rito) (1969)
  • Viskningar och rop (Flustroj kaj krioj) (1972)
  • Scener ur ett äktenskap (Scenoj el geedza vivo) (1973)
  • Ansikte mot ansikte (Vizaĝalvizaĝe) (1976)
  • Fanny och Alexander (Fanjo kaj Aleksandro) (1982)

Premioj[redakti | redakti fonton]

Ingmar Bergman ricevis entute 58 kinopremiojn, jen la plej distingaj:

En la kategorio Plej bona ne-usona filmo jenaj Bergman-filmoj ricevis Oskaron:

  • 1961: Jungfrukällan (Fonto de virgoj)
  • 1962: Såsom i en spegel (Kiel en spegulo)
  • 1984: Fanny och Alexander (Fani kaj Aleksandro)

Citaĵo[redakti | redakti fonton]

Bergman mem priskribas sian personon jene:

Citaĵo
 La vero estas, ke mi ĉiam vivas en mia infaneco, trakuras loĝejojn en duonlumo, promenas tra la kvietaj stratoj de Upsalo kaj haltas antaŭ la somerdomo por aŭskulti la enorman du-trunkan betulon; mi moviĝas je rapido ebriiga kaj ĉiam loĝas en mia revo; de tempo al tempo mi faras viziteton al la realo. 
— Ingmar Bergman, La magia lanterno (svede Laterna Magica, aŭtobiografio), 1987

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rothstein, Mervyn, "Ingmar Bergman, Famed Director, Dies at 89", New York Times, 30a de Julio 2007. Kontrolita 31a de Julio 2007.
  2. Rothstein, Mervyn, "Ingmar Bergman, Master Filmmaker, Dies at 89", 2007-07-30.
  3. TUOHY, Andy. (2015-09-03) A-Z Great Film Directors (angle). Octopus. ISBN 9781844038558.
  4. GALLAGHER, John. (1989-01-01) Film Directors on Directing (angle). ABC-CLIO. ISBN 9780275932725.
  5. Gado 1986, p. 374.
  6. En libro publikigita en 2011, la nevino de Bergman nome Veronica Ralston sugestis ke la reĝisoro ne estis la sama persono naskita al Erik kaj Karin Bergman en Julio 1918. La teorio de Ralston estis ke tiu infano estus mortinta kaj anstataŭita per alia infano ŝajne naskiĝinta al Erik Bergman en ekstergeedza rilato. (Vidu Who was the mother of Ingmar Bergman? Dagens Nyheter, 26a de Majo 2011, alirita la 28an de Majo 2011.) La pruvaro pere de DNA estis malfortigita kiam la laboratorio konsultita de Ralston klarigis ke estis ebla elpreni DNA nur el unu du restaĵoj metitaj en testado, kaj ĉar la infano supozeble anstatŭata per la ĵus naskita infano de Karin Bergman estis poste identigita kiel elmigrinta al Usono en 1923 kun siaj adoptaj gepatroj kaj vivis tie ĝis sia morto en 1982 (Clas Barkman, "Nya turer i mysteriet kring Bergman", Dagens Nyheter, 4a de Junio 2011, alirita la 8an de Junio 2011).
  7. New facts in the mystery of Ingmar Bergman (2011-06-05). Alirita 2012-12-10.
  8. (1987) Lanterna magica. Garzanti., paĝo 125 (itala traduko)
  9. citita loko., paĝo 125
  10. Kalin, Jesse (2003). The Films of Ingmar Bergman. p. 193.
  11. Rothstein, Mervyn (31a de Julio 2007). "Ingmar Bergman, Master Filmmaker, Dies at 89". The New York Times.
  12. Por etenda studado de la profunda influo kiun la verkaro de August Strindberg faris sur la vivo kaj kariero de Bergman, vidu: Ottiliana Rolandsson, Pure Artistry: Ingmar Bergman, the Face as Portal and the Performance of the Soul, Ph.D. dissertation, University of California, Santa Barbara, 2010, ĉefe la ĉapitro 3, "Bergman, Strindberg and the Territories of Imagination".
  13. Steene 2005, p. 33.
  14. Gado 1986, p. 59.
  15. Macnab, Geoffrey (2009). Ingmar Bergman: The Life and Films of the Last Great European Director. I.B. Tauris. ISBN 0857713574. [1] Alirita la 27an de marto 2018.
  16. Vermilye, Jerry (2001). Ingmar Bergman: His Life and Films. p. 6.; vidu ankaŭ la membiografion de Bergman, Laterna Magica.
  17. Ingmar Bergman, The Magic Lantern (trad. el sveda: Laterna Magica), Chicago: University of Chicago Press, 2007; ISBN 978-0-226-04382-1.
  18. "Bergman admits Nazi past". BBC News. 7a de Septembro 1999. [2] Alirita la 27an de Marto 2018.
  19. Peter Ohlin. (2009.) "Bergman's Nazi Past", Scandinavian Studies, 81(4):437-74.
  20. Vermilye, Jerry (2001). Ingmar Bergman: His Life and Films. p. 6.
  21. Ingmar Bergman, Images : my life in film (tradukita el la sveda fare de Marianne Ruuth), London: Bloomsbury, 1994. ISBN 0-7475-1670-7.
  22. Gado 1986, p. 59.
  23. Bergman, Ingmar. en Aftonbladet (9a de Oktobro 1944) (tradukita el sveda)
  24. Fristoe, Roger. "Torment (1944)". Turner Classic Movies, Inc. [3] Alirita la 27an de Marto, 2018.
  25. citita loko., paĝo 246
  26. Asertita en serio de intervjuoj de Marie Nyreröd (kies unua parto nomiĝis Bergman och filmen) elsendita de Sveda Televido en Pasko 2004.
  27. Theall, Donald F. (1995). Beyond the Word: reconstructing sense in the Joyce era of technology, culture, and communication. Alirita la 27an de Marto 2018. p. 35.
  28. Åtal mot Bergman läggs ned [Nuligita akuzo kontraŭ Bergman]. Informo (en sveda). Sveriges Television. 23a de Marto 1976. Arkivita el la originalo (News report) en 21a de Novembro 2011. [4] Alirita la 15an de Aprilo 2018.
  29. Generaldirektör om Bergmans flykt [Ĝenerala Direktoro pri la fuĝo de Bergman]. Informo (en sveda). Sveriges Television. 22a de Aprilo 1976. Arkivita el la originalo (News report) la 4an de Septembro 2011. [5] Alirita la 15an de Aprilo 2018.
  30. Harry Schein om Bergmans flykt [Harry Schein pri la fuĝo de Bergman]. Informo (en sveda). Sveriges Television. 22a de Aprilo 1976. Arkivita el la originalo (News report) la 20an de Novembro 2011.
  31. Ephraim Katz, The Film Encyclopedia, New York: HarperCollins, 5a eld., 1998.
  32. Ingmar Bergman: Samtal på Fårö [Ingmar Bergman: Talks on Fårö] (en sveda), Sveriges Radio, 28a de Marto 2005
  33. "Bergman buried in quiet ceremony". BBC News. Londono. 18a de Aŭgusto 2007. [6] Alirita la 15an de Aprilo 2018.
  34. "Film Great Ingmar Bergman Dies at 89". 30a de Julio 2007. [www.wtopnews.com/index.php?nid=114&sid=1204057] Alirita la 15an de Aprilo 2018.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bergman on Bergman: Interviews with Ingmar Bergman. De Stig Björkman, Torsten Manns, kaj Jonas Sima; tradukita de Paul Britten Austin. Simon & Schuster, New York. Sveda eldono 1970; Angla traduko 1973.
  • Filmmakers on filmmaking: the American Film Institute seminars on motion pictures and television (eldonita de Joseph McBride). Boston, Houghton Mifflin Co., 1983.
  • Images: my life in film, Ingmar Bergman. Tradukita de Marianne Ruuth. New York, Arcade Pub., 1994, ISBN 1-55970-186-2
  • Steene, Birgitta (2005-01-01). Ingmar Bergman: A Reference Guide. Amsterdam University Press. ISBN 9789053564066.
  • The Magic Lantern, Ingmar Bergman. Tradukita de Joan Tate New York, Viking Press, 1988, ISBN 0-670-81911-5
  • The Demons of Modernity: Ingmar Bergman and European Cinema, John Orr, Berghahn Books, 2014.
  • Gado, Frank (1986). The Passion of Ingmar Bergman. Duke University Press. ISBN 0822305860.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ingmar Bergman en la itala Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ingmar Bergman en la angla Vikipedio.